Rustaveli kaj Esperanto


Antau’ cxio ni volus respondi demandon, cxu estis necese traduki la poemon esperanten hodiau’ - tiam, kiam preskau’ cxiuj popoloj de la tero jam povas legi gxin patrolingve. - Jes, tio necesis, cxar Rustaveli enkorpigas ideojn de esperantismo. “Kavaliro en tigra felo” alvokas popolojn al paca kunlaborado, al frateco, egalrajteco kaj lukto kontrau’ malbonaj fortoj.

Cxi foje la tradukisto volus ankau’ rakonti al la legantoj pri la historio de Esperantismo en Kartvelio.

Cxio komencigxis en Varsovio, kie juna kartvela studento Giorgi Bakradze havis la honoron persone renkontigxi kun la granda fondinto de la internacia lingvo - Ludoviko Lazaro Zamenhof. Tiu cxi renkonto okazis en la 90aj jaroj de la estinta jarcento. Giorgi Bakradze petis la au’toron de Esperanto enkonduki en la novan lingvon - “Kartvelio”, cxar kartveloj tiel nomas sian patrion (Ruse - “Gruzija”, angle - “Gxorgxia”, turke - “Gjurgxistan”). La granda lingvisto konsentis fari tion.

Reveninte hejmen, G.Bakradze komencis disvastigi la novan lingvon en Kau’kazo kaj ecx fondis revuon - “Kau’kaza Esperantisto”. Kartveloj, rusoj, armenoj kaj aliaj naciuloj en malnova Tifliso lernadis la lingvon kaj korespondadis kun aliaj samideanoj. Multaj el ili tradukis en Esperanton verkojn de nacia literaturo.

Do gxis unua mondmilito Esperanto evoluis, cxar tiun aferon gvidis eminentaj etuziasmuloj de tiflisaj esperantistoj: G.Bakradze, G.Abasxidze, A.Besxkenadze, V.Gogitidze, G.Sevak, I.Mihxaelis, I.Erusxkovski, I.Sxcipicin kaj aliaj.

Doktoro L.L.Zamenhof persone konis ankau’ duan kartvelan esperantiston. Tiu estis Giorgi Ciklauri - poeto kaj revoluciulo, kiu en francaj kaj hispanaj revuoj publikigis siajn verkojn en Esperanto kaj subskribis kiel “Tiflisano”. L.L. Zamenhof nomis lin “Genia poeto”. Dank’ al “Tiflisano” la lingvo Esperanto unuafoje renkontigxis kun Rustaveli. Tio okazis tiel: En la jaro 1887 Kartvelion vizitis eminenta hungara pentristo Mihxaj Zicxi, kiu cxion sciis pri Rustaveli. Zicxi decidis ilustri la poemon kaj dum kelkaj jaroj finplenumis la laboron. Poste li skribis leteron al sia samlandano - hungara poeto Bela Vikar, petante lin traduki la poemon el kartvela lingvo en hungaran. Bela Vikar komencis la laboron kaj decidis eklerni kartvelan lingvon. Li lernis gxin sed tio okazis nesuficxa - malfacila okazis la kartvela lingvo de la dek dua jarcento por la hungara tradukisto. En tiu cxi situacio al la tradukisto helpis la internacia lingvo Esperanto, kiel ponto inter du popoloj - hungaroj kaj kartveloj, kiel peranto inter iliaj literaturoj.

Bela Vikar, per la cxefo de hungara esperantista klubo - Sxandor Gisvein, elvokis el Kartvelio esperantiston, kiu estis kartvelo kaj memkompreneble komprenis la tekston de poemo. Tia nomo okazis Giorgi Ciklauri, kiu volonte alvenis Budapesxton kaj farinte esperantan lau’linian tekston, helpis al Bela Vikar traduki la kartvelan poemon. Ili ambau’ multe kaj longe penis, cxar Bela Vikar devis el la esperanta teksto traduki hungaren la sencon.

Tiu cxi renkonto de Rustaveli kun Esperanto okazis en la komenco de dudeka jarcento kaj kronigis je la eldono de la poemo en la jaro 1917.

Eminenta soveta tradukisto Konstantin Mihxajlovicx Gusev en la jaro 1966 ankau’ provis traduki tri cxapitrojn de la poemo: Enkondukon, la leteron de Nestan kaj Epilogon. Tiamaniere li pruvis , ke la poemo de Rustaveli bone sonos en Esperanto.




Zurab Makasxvili