Fabloj



KAMPARANO KAJ REGXO

Al unu kamparano nokte forsxtelis bovojn. En sekvanta tago kamparano venis al regxo kaj rakontis pri sia malgxojo. demandis regxo kamparanon:
  • - Kion faris nokte vi kaj viaj filoj ?
  • - Ni estis tre lacigitaj pro laboro kaj dormis, - respondis kamparano.
    La regxo mokeme diris:
  • - nokte ankau' mi dormis kaj mi ne scias, kiu sxtelis viajn bovojn.
    Kamparano komprenis mokon kaj diris:
  • - Vi pravas, sinjoro regxo. En la lando, kie cxiuj dormas, sxtelistojn neniu kaptos.

    REGXO KAJ PENTRISTO

    Estis unu regxo, kiu havis nur unu okulon. Li havis pentriston. La regxo sercxis kau'zon por puni sian pentriston kaj unufoje ordonis lin - fari regxan portreton.
    La pentristo maltrankviligxis. Li pensis : se pentri la regxon kun du okuloj, li mortigos min dirante ke "tio ne similas al mi", se pentri lin kun unu okulo, li mortigos min ankau' dirante "kion vi kuragxis fari tion". Multe pensadis la pentristo kaj faris jenon : Li pentris la regxon kun pafilo en manoj, kiu celadis cervon per sana okulo. Kaj malsana okulo estis fermita.
    Tiel evitis morton la sagxa pentristo.

    Tradukis G.Tkesxelasxvili
    Orlano, No.3’1999

    LEONO KRESKIGITA DE KATO

    Unu katino vagadis. Vidis ke unu leonino mortis kaj restis unu ido. Kunirigis gxin kaj komencis kreskigi. Kiam elkreskis farigxis granda. Komencis cxasi kaj mangxi la cxasajxon. Unu tagon ne trovis cxasajxon kaj ekdeziris mangxi la katinon, sian kreskigantinon. Katino, rimarkinte tion, supreniris la arbon. Leono kusxigxas sube. Gxi diris: "Pli amata ol mia patrino kaj min savinta kreskigantino, kiam cxiujn viajn kutimojn vi al mi instruis, kial pri cxi tiu grimpado sur la arbo vi ne instruis min ? Katino respondis: "Tion mi konservis por mi; kiam mi estus tiel embarasita gxi helpus al mi".

    Tradukis G.Tkesxelasxvili
    Orlano, No.6’1999