Ilia Cxavcxavadze
(1837-1907) -
verkisto kaj publika aganto, cxefo de nacia-liberiga movado en 60-aj jaroj. Fondinto de "La societo por disvastigo de alfabeteco", Nobelula Banko, Historia-etrografia societo; Cxefverkoj: poemoj "Fantomo" kaj "Ermito", rakonto "Cxu la viro estas homo?!", "La vidvino de Otara familio", "La rabisto Kako", multaj versoj kaj publikaj artikoloj.
Ilia Cxavcxavadze estis eminenta reprezentanto kaj idea gvidanto de sia popolo, avangardulo de progresa socia penso de 60-aj jaroj de XIX jarcento.
En literaturo li elpasxis kiel poeto, prozisto, dramaturgo, tradukisto, publicisto, teatra kaj
literatura kritikisto forlasante profundan spuron en cxiuj tiuj brancxoj.
La cxefa enhavo de liaj verkoj estas definita per la lukto por socia kaj nacia progreso, por
liberigo de subpremitaj popoloj. Liaj verkoj estas penetritaj per la amo al Patrio, popolo, per la justeco, amikeco kaj egaleco.
Cxefverkoj de Ilia Cxavcxavadze estas:
- Poemoj - "Fantomo", "Patrino de kartvelo", "Ermito", "Regxo Dimitri", "Kelkaj epizodoj el la vivo de
rabisto";
- Rakontoj - "La vidvino de Otara familio", "Rakonto de almozulo", "Cxu li estas la homo", "Notoj de
vojagxanto";
- Versoj - "Al poeto", "Bazaleta lago", "Vocxo el tombo", "Al patrino- kartvelino", "Al laborulo", "Felicxa nacio";
- Publikajxoj - "Jen la historio", "Lamento de la sxtonoj", "Interna revuo", "Responde al Katkov".