Altaj montoj



Ili staras kaj atendas.
Senlima estas atendo de l'montoj; Kiel vasta maro gxi staras en iliaj koroj, rugxe, sangkolore acidigxinta tremas en torako. Ekstere, survizagxe nenio videblas, krom gapado. Kaj tio estas la signo de l'atendo .
Kiu scias, kio okazas en koroj de montoj; Kia fajro bolas kaj transiras.

Montoj, montoj! Al kio vi atendas, al kiu vi atendas ? Eble vi havas amatinon longe neviditan ? Eble filon perdis ? Eble vi havas fraton au' fratinon malproksime forirantajn kaj nenian informon ricevis ? Respondon oni ne povas au'di.
Staras ili senkuntirante la brovojn. Atendis, atendas kaj plu havos atendon.
Kio sekigos en iliaj koroj tiun atendan maron ? Gxi ne havas nek ekstremajxon, nek finon, kiel diajxo...

Kiam cxiu vivulo, insekto, herbo, floro, rivero kaj netrankvila, nelacigebla venteto ekdormas, tiam, nur tiam ili ekspiras kaj larmas.
Ni, homoj, tiam diras: ah, malgxojo kusxigxas surkore kiel peza sxtono.

Kial ne kantas vi, montoj ?! Cxu mi devas tiel morti, ke mi ne povu au'di vian vocxon, vian kantadon ? Kial vi ne ridas ? Ecx rideton montru al mi, bonuloj! Kiel sklavigis, ekkaptis, subigis unu penso, ke cxiu alia forto kaj signo de l'vivo estas forigita de vi ?!
Ne, ne, de temp' al tempo vi ankau' gxojas, sed al cxiuj sxajnas, ke vi nenion sentas. Sed mi scias, ke en via koro kandelo eklumigas, kiam libera aglo flugadas sur via kapo, malsuprenigxas en viaj vestrandoj por ripozi. Kiel belaj vi estas tiam! Kiel konvenas al vi, ke de vi edukita filo, estas tiel kuragxa, persista kaj bela. Gxi ja estas ankau' via ordonanco, - al Dio rakontas, sciigas viajn novajxojn.

Cxu vi ne havas penson ? ideon ? senton ? cxu vi ne revas ? Kiel ne ! Kaj kio estas tiuj cxarmaj floroj, kiuj dekoras vian bruston ? Ili estas viaj revo, espero, konsolo. Kial vi kovras vian kapon per densaj nebuloj, se vi sekrete nenion penson kasxigas de homoj ? Kial vi kreskigas herbon ? Kial vi fluigas malvarmajn fontojn ? Kial vi forkurigas lavangojn ? Kiun vi trompas, miaj bonaj!

Ili staras kaj atendas.
Pluvas pluvo sur ilia kapo, fulmo bruligas al ili oran tufon. Tondro ludas kun iliaj okuloj kaj ofte pikas en koro. Nenio. Ofte ruinigxas duono de monto kaj lavange iras en ravinon. Nenio. Same rokoj kaj sxtonegoj. Malgrau' cxio ili atendas. Foriru, kiu ne volas esti kun mi, alte, proksime al cxielo, ripozu suben.

Ili Staras kaj atendas.



Tradukis A.Abuladze
Kau'kazo, No.2’1998