Nikoloz Baratasxvili




Poezio de Nikoloz Baratasxvili estas bonega prezento de romatismo en kartvela literaturo. Li naskigxis en Tbilisi, en familio de nobelulo. Finis Tiflisan gimnazion en 1835. Pro la malfacila materiala stato de la familio, li estis devigita labori en jugxejo kiel ordinara oficisto, kaj en 1844 ecx forveturis al Nahxicxevan kaj poste al Elisavetpol (en nuna Azerbajgxanio) en militservo, kie li mortis pro la malsano. Nur en 1893 oni transportis lian cindron en patrolando.

Poeto-filozofo, genia pentristo, edukita sur la tradicioj de gepatra literaturo kaj atingoj de avangarda eu’ropa pensado, N.Baratasxvili konsciis, ke la cxefa tasko de la homo estas servo al sia popolo, fideleco al civitana devo.

Lia amata formo de poezio estas mallonga verso, lirike malfermanta penson kaj animstaton, komplikan internan mondon de la homo.

Bedau’rinde lia artbiografio dau’ris nur dum 1833-1845 jaroj. De lia heredo gxis ni atingis cxirkau’ 40 versoj kaj leteroj. Inter ili menciindas: versoj - “Vesperigxo en Mtacminda” (1833-36), “Sekreta vocxo” (1836), “Pensoj cxe la rivero Mtkvari” (1837), “Merani” (1842), historia poemo - “La sorto de Kartvelio”.

La verkoj de N.Baratasxvili estas tradukitaj en pli ol 20 lingvoj, inter ili en la Lingvo internacia.