Suliko



Karan tombon cxie sercxis mi
Tra la lando en agoni’
Mi demandis kun emoci’
Suliko, kie estas vi ?

Orfan rozon mi trovis jen
Kaj demandis gxin en cxagren’
Belulin’ plena de graci’
Suliko, cxu gxi estas vi ?

Sidis en arbust’ najtingal’
Kaj kantadis sen interval’
Mi demandis pri la karulin’
Suliko, kie estas vi ?

Klinis bekon la najtingal’
Dolcxe kantadis en la val’
Kvazau' respondi volis li
Suliko, estas tie cxi.



Tradukis Ida Lisicxnik