Amirano
Amiranon Di’ katenis
Al kau'kaza alta roko,
Kaj kornikoj en la pecoj
Dissxirigis lian koron.
Li forrabis sanktan fajron
Por eterna disvastigo,
Koro lia sange gutis,
Poste venis resanigo.
Paciencis la heroo,
Li ne gxemis sur montcxeno,
Ne sin tenis kiel sklavo,
Sed turmentis lin la spleno.
Fine venkis Amirano,
Homoj restis admirindaj,
Ke transdonis al homaro
La donacon adorindan.
Estas tuta Kartvelio -
Amirano - la amiko,
Malamikoj de heroo -
Nigraj korvoj kaj kornikoj.
Venos tempo adorinda
Kiam rompos li katenojn
Anstatau'os gxojo pekon
Kaj la lumo miskomprenon.
Tradukis Zurab Makasxvili