GEO-skribo


Transliterado de Kartvela lingvo
per Esperanta alfabeto



Kiel konate, ekzistas multaj latinigaj transliteraj sistemoj por lingvoj, kiuj uzas nelatinan alfabeton. Menciindas cxina (Pinyn, EPC-sistemo), japana (Romaji), araba (Qalam), hebrea, greka, slava kaj aliaj sistemoj, kiuj estas aktive uzataj por transliterado de propraj nomoj (toponimoj, personaj kaj familiaj nomoj) au' transskribo por sciencaj kaj instruaj celoj.

Kartvela lingvo ankau' uzas sian tre antikvan originan skribsistemon, kies la plej fruaj specimenoj atingis nin de V jarcento p.K. Gxi trairis tre interesan evoluprocezon. Gxis IX jc estis uzita t.n. Asomtavruli (Kapitala) alfabeto, inter IX kaj XI jc-oj - Nusxuri, de post tiu tempo - Mxedruli (Civila).

Kartvela skribsistemo ne havas analogon nek vide de literoj, nek enhave de fonemoj. La alfabeto enhavas 5 vokalojn kaj 28 konsonantojn. Kompreneble por skribi kartvelajn vortojn oni uzas sistemon de ISO, sed nur por sciencaj kaj leksikografiaj celoj. Por oficialaj kaj popular-sciencaj celoj aliaj lingvoj uzas proprajn fonetikajn sistemojn de transskribo, kiuj tre diferencas de unu al alia. Ekzistas sistemoj orientigitaj por angle-, france-, germane- au' alilingve parolantoj, sekve pro la diverseco de formoj, kartvelaj vortoj estas nerekoneblaj.

Ekzemple, la nomo de industria kartvela urbo "Cxiatura" en aliaj lingvoj estas transskibataj jene: angle - Chiatura, france - Tchiathoura, germane - Tschiatura, itale - Ciatura, pole - Cziatura, hungare - Csiatura, k.t.p. Sed neniu lingvo povas transdoni gxustan signifon de komenclitero, cxar ghi en aliaj lingvoj simple forestas. Angla "ch" respondas samtempe al du kartvelaj literoj (26-a kaj 30-a), angla "k" - al tri literoj (10-a, 22-a, 24-a). Sekve trasliterita vorto ‘kudi’ en kartvela lingvo povas esti "kudi" (vosto) au' "k’udi" (cxapelo), same fremdligve skribita familia nomo ‘Gongadze’ povas esti "Gongadze" au' "G’ong’adze". La lasta kazo povas kau'zi seriozajn konfuzojn, se temas pri oficiala jura identigo de homoj. Kartvelia stata dokumentara sistemo hodiau' konas dulingvajn enskribojn en pasportoj, konduklicencoj, atestigiloj, diplomoj k.a., nome kartvelan kaj anglan, kiuj siavice abstatau'is rusan kaj francan de sovetia kaj transira epokoj. Sekve konata kartvela mondvojagxanto per biciklo sinjoro "Gxumber Lejxava" versxajne en multaj dokumentoj estas identigita kiel Djoumber Lejava (lau' franca maniero), en aliaj - Jumber Lezhava (lau' angla maniero).

Hodiau' tre oftigxis ne nur simplaj vojagxoj eksterlanden, sed ankau' longdau'raj restadoj por studado au' laboro, bezonatan kontaktojn kun fremdlandaj statoficoj (ambasadorejo, konsulejo, polico, ktp). Cxiuj eksentis neceson de ordigo en cxi-sfero, sed ricevo de oficiala standardo versxajne malfruigxos. Kaj kiam gxi aperos, mi pensas ke gxi estos surbaze de angla transskribo, malgrau' siaj mankoj. Ni bezonas ne anglan, ne norvegan, sed kartvelan sistemon. Mi avidas cxinojn, kiuj kreis propran latinan alfabeton.

Estis kaj estas provoj krei sistemojn. Unu el pli fruaj apartenas al Marjorie kaj Oliver Wardrop. La plej sukcesa lau' mia opinio estas sistemo ellaborita en Instituto de Lingvistiko de S.Apridonidze kaj T.Cxhxaidze. Gxi estas orientigita por anglalingvanoj, anstatau' diakritikaj signoj uzas apostrofon, kio estas gxia granda merito, sed permesas ekziston de literkombinajxoj ts kaj dz. Tio estas rompo de la principo de senambigueco en la lingvo. Pli komplikaj formantoj estas tute ne tau'gaj: ts’ - ch’.

Mi proponas al vi sistemon bazitan sur alfabeto de universala lingvo Esperanto (kun kelkaj modifoj), cxar mi pensas ke gxi havas pli ricxan konsonantaron, pli proksiman al kartvela lingvo, ol en aliaj latinskribaj naciaj lingvoj. Mi nomis gxin GEO-skribo. La nomo estas ricevita per kunigo de du lingvokodoj lau' ISO-standartoj: GE (Kartvela > Georgian) kaj EO (Esperanto). Tiamaniere GE+EO=GEO, t.e. rara kazo, kiam du plus du ne egalas al kvar.

Por doni al sistemo pli internacian karakteron mi rekomendas uzi t.n. Fundamentan h-formojn ol chapelitajn literojn. Des pli, ke kartvela -h estas tre rara konsonanto kaj sekvas nur vokalojn: ah, eh, ih, oh, uh. Tiamaniere post konsonantoj gxi ne staras kaj estas tute tau'ga por formigi digrafojn: ch, sh, gh, ktp. Kelkaj mankantaj en Esperanto alfabeto literoj (entute 5) estas formigxantaj sammaniere, kun aldono de muta -h, nome: th, ph, zh, kh, c’h. En 4 kazoj ni aldonis apostrofon (‘) por diferenci literojn, kiuj kutime en latinaj alfabetoj estas transskribitaj per unu litero: k’,g’,h’,c’. Ekzemple: al 10-a, 22-a, 24-a kartvelaj literoj respondas litero "k" en aliaj lingvoj, sed por diferenci ilin, ni proponas: k - k’ - kh.



Tiamaniere en GEO-skribo estas 20 nudaj literoj, 4 - kun apostrofo, 8- kun -h muta kaj 1 - kun apostrofo kaj -h muta.

Komentoj:

  • 8. Digrafo th estas kutima por la greka transskribo.
  • 21. Digrafo ph estas uzata en la greka transskribo.
  • 28. Por cxi-tiu litero estas tradicia transskribo per du konsekvencaj literoj, prononceblaj kune simile al angla vorto lads au' pola - Lodz. Sed uzi dz kombinajxon estas nerekomendinda, cxar: unue, gxi kontrau'as al cxefa principo de konstruado de GEO-skribo, nome dua litero de digrafo estas muta sono, due, en kartvela lingvo estas multaj vortoj, kie flanke staras literoj d kaj z aparte prononceblaj. Ekzemple: hidze (sur la ponto), bedze (por la sorto), kie cxiu litero estas aparte prononcebla.
  • 31. Ni sxangxs hh digrafon per h’, cxar multaj vortoj entenas grupon de konsonantoj: ph+hh, th+hh, ch+hh, sekve kune arigxas triobla -h.

    Rimarkinde, ke en GEO-skribo ni ne uzis superfluajn por E-alfabeto latinajn literojn: q, w, x, y, ech literojn f kaj uh, kiuj ne ekzistas en kartvela lingvo. Sed por malpligrandigi la nombron de iomete nekutimajn apostrofitajn literojn, oni povas pridiskuti eblecojn de jenaj sxangxoj:

  • a) anstatau' 31a h’ eblas uzi digrafon kh (pli internacian);
  • b) anstatau' 24a kh digrafo uzi literon q;
  • c) 32an digrafon gh sxangxi per j (anglamaniere);
  • d) 23an g’ sxangxi per gh.

    Urbonomoj en GEO-skribo:

    Thbilisi, K’uthaisi, Bathumi, Soh’umi, Rusthavi, Phothi, Zugdidi, Gori, C’hiathura, Samtredia, Tkhibuli, Thelavi, Borghomi, Ah’alcih’e, Ozurgethi, Tkhvarcheli, Bic’hvintha, Ch’invali, Ghava, Mch’etha.

    Familiaj nomoj en GEO-skribo:

    Rusthaveli, C’havc’havazhe, C’eretheli, Barathashvili, Vajha-Phshavela, Tabizhe, Orbeliani, Ghavah’ishvili, Jhordania, Chh’enkeli,Orghonikizhe, Mah’arazhe, Gamsah’urdia, Thakhaishvili, Khau'h’chishvili, Shevardnazhe, Ghug’ashvili, Mush’elishvili.

    Personaj nomoj en GEO-skribo:

    Avthandil, Archil, Bagrat, Davith, Giorgi, Guram, Kah’a, K’ethevan, Lasha, Mih’eil, Nino, Othar, Philipe, Shotha, Sulh’an, Thamar, Vah’tang , Zurab

    … kaj fine, malgranda teksto:

    zhnelad thu moizhebneba sadme isethi mcirerich’ovani eri, romelsac imdeni msophlio masshtabis msah’iobith eamakhos, ramdenic chvens k’vekhanas uh’vad mohmadla gangebam. Gadau'c’harbeblad sheizhleba ithk’vas, rom chvenc gvkholia chveni ana manianebi, sara bernarebi, marchelo mastroianebi, odri hepbernebi da sh’vebi. Kinotek’nikis gamomgoneblebs unda vumadlodeth, rom mh’olod ekransg’a shemorcha mh’atvrul gmirebad movlenili, nic’hierebitha da garegnuli momh’ibvlelobith ag’savse k’arthuli scenis uamravi didostati.

    P.S. Povas esti nova skribo al vi sxajnas iom stranga kaj nekutima, sed gxi estas preciza kaj komprenebla, sen esceptoj. Cxiuokaze, estas unu pasxo al la ordo kaj malbona ordo cxiam preferindas ol bona malordo.