| |
AFGANIO
Afghanestan |
Lando en la sudo de Centra Azio.
- Landkodo: AF.
- E-nomo: [a] Afganistano, Afganujo, Afganlando; [o] Islama Sxtato de Afganio.
- Nacia nomo: [o] Dowlat-e Eslami-ye Afghanestan.
- Areo: 652.090 kv.km.
- Politika sistemo: islama milita respubliko.
- Sxtatestro: UNO rekonas la registaron de prezidento Burhanuddin Rabbani, sed fakte la sxtatpotencon posedas Islama Movado de Taliboj.
- Cxefurbo: Kabulo (1.500 mil).
- Urboj: Kandahar (198 mil), Herat (156 mil).
- Adm. divido: 30 provincoj.
- Logxantaro: 25.800 mil (2000), inter ili 38 % pusxtunoj, 25% tagxikoj, pli ol 5 milionoj estas rifugxintoj.
- Sxtatlingvo: pasxtua (=afgana, 35%) kaj persa (=daria, 50%).
- Kredantoj: muzulmanoj (sunaistoj 84%, sxiaistoj 15%).
- Pokapa GNP: 800$.
- Monunuo: afgano (=100 puloj);
- Historio: sendependigxis en 1919 post la tria milito kun Anglio. Establigxis konstitucia monarhxio en 1963, defalis en 1973. Kontraktis kun USSR pri amikeco kaj kunlaboro en 1978. En la lando estis komencitaj reformoj, kiu elvokis kontrau'staron de konservema islama opozicio. Al milita kontrau'staro sekvis okupacio de la lando de sovetia armeo dum 1979-1989. En lastaj jaroj gxi farigxis areno de civila milito. De 1998 grandan parton de la lando kun cxefurbo kontrolas t.n. taliba movado.
Landoj de la mondo, 2000