| |
CXINIO
Zhonghuo |
Lando en Orienta Azio.
- Landkodo: CN.
- E-nomo: [a] Cxinujo; [o] Cxina Popola Respubliko.
- Nacia nomo: Zhonghua Renmin Gongheguo.
- Etimologio: landnomo devenas de Cin-dinastio.
- Areo: 9.597.000 kv.km.
- Naturo: du trionoj estas okupita de montoj kaj dezertoj (inter ili Gobia dezerto); altpinto - monto Gxomolungma, sama Everesto en Tibeto (8.848 m). Orientaj valoj estas akvumataj de Flava rivero, Jangzi-rivero kaj Perla rivero.
- Politika sistemo: socialisma respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Jian Zemin.
- Legxdona organo: tutcxina kunveno de reprezentantoj (2.978 membroj, la plej multnombra parlamento en la mondo).
- Cxefurbo: Pekino (5,1 mln).
- Urboj: Sxanhajo (6,8), Tjengxjino (4,2), Sxenjano (3,3), Uhano (3,0).
- Adm. divido: 23 provincoj, 5 au'tonomaj rajonoj, 4 urboj kaj 2 specialaj teritorioj (Honkongo kaj Makao).
- Specialaj teritorioj:
- Honkongo
- Makao
- Tajvana provinco de Cxinio:
- Tajvano
- Logxantaro: Cxinio estas la plej popolnombra lando - 1.200.241 mil (1995), inter ili - cxinoj 91%. Naciaj malplimultoj estas tibetanoj, ujguroj, cxuangoj kaj mongoloj.
- Sxtatlingvo: cxina.
- Parollingvoj: gxuanga, mjaua, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaua, kazahxa, taja.
- Eksporto: teo, viandajxoj, lano kaj kotono, nafto, mineraloj, kemiajxoj, produktajxoj de malpeza industrio.
- Monunuo: juano (=100 fenoj).
- GNP: totala - 1.055 mlrd $; pokapa - 620 $.
- Historio: Cxina Popola Respubliko estis deklarita de Mao Zedong en 1949, kaj estis adoptita konstitucio de soveta tipo. De 1971 membro de UNO. En lastaj jaroj oni efektivigis ekonomiajn reformojn, plibonigis rilatoj kun multaj landoj.
- Heredajxo: Granda Muro, Cxiela palaco en Pekino, Tajsxana sankta monto, kavernoj de Mogao, regxaj palacoj de Min- kaj Cin-dinastioj, Potala palaco en Lhasa, Lusxana nacia parko, somera palaco kaj imperia gxardeno en Pekino.
Landoj de la mondo, 2000