| |
DANIO
Danmark |
Lando en Norda Eu'ropo, cxe la Balta Maro.
- Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Dana Regxlando.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark.
- Areo: 43.069 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarhxio.
- Sxtatestro: regxino Margrete II (el dinastio de Sxlezvig-Holsxtajn-Zonderburg-Gluksburg, 1972).
- Adm. divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo), kaj 2 au'tonomioj.
- Au'tonomiaj teritorioj:
- Feroa Insularo
- Grenlando
- Cxefurbo: Kopenhago (1.377 mil).
- Urboj: Orhus (182 mil), Odense (137 mil).
- Logxantaro: 5.220 mil (1995), inter ili 97% danoj.
- Sxtatlingvo: dana.
- Kredantoj: evangel-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandajxo, fisxo, laktajxo, elektrovaroj.
- Monunuo: dana krono (=100 oeroj).
- Historio: en 1849 estis anoncita konstitucia monarhxio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredajxo: kurgano de Jeling, katedra templo de Roskilde.
Landoj de la mondo, 2000