| |
HISPANIO
Espana |
Lando en Okcidenta Eu'ropo, sur Pirenea duoninsulo.
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Regxlando.
- Nacia nomo: Reino de Espana.
- Areo: 504.750 kv.km. En gxia posedo estas ankau nordafrikaj havenurboj Ceu'to kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarhxio.
- Sxtatestro: regxo Juan Carlos I (1975).
- Legxdona organo: Generalaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Cxefurbo: Madrido (3.634 mil).
- Urboj: Barcelono (1.828 mil), Valencio (731 mil), Sevilo (601 mil), Zaragozo (568 mil).
- Adm. divido: 17 regionoj kaj 50 provincoj.
- Dependaj teritorioj:
- Ceu'to
- Melilio
- Logxantaro: 39.200 mil (1995), inter ili 69% hispanoj, 18% katalunoj, 8% galegoj, 2% vaskoj.
- Sxtatlingvo: hispana.
- Parollingvoj: kataluna, galega, eu'ska, okcitana.
- Kredantoj: katolikoj.
- Nacia festo: 12a de Oktobro - tago de hispana nacio (dato dedicxita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: automobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiajxoj, sxtalo.
- Monunuo: hispana peseto (=100 centimoj).
- Historio: en la komenco de 20a jc en la lando dau'ris aktiva politika batalo, kiu transformigxis en civila milito (1936-1939). Gxis 1975 landon gvidis diktatoro generalo Fransisco Franco, post kiu estis restau'rigita monarhxio.
- Heredajxo: Kordoba historia centro, Alhambra, monahxejo Escorial en Madrid, malnova urbo Segovia kaj gxia akvodukto, historia urbo Toledo, Ovieda asturiaj monumentoj, regxa monahxejo de Santa Maria de Guadalupes; hispana eposo - kanto pri mia Cid (XII).
Landoj de la mondo, 2000