| |
FRANCIO
France |
Lando en Okcidenta Eu'ropo.
- Landkodo: FR.
- E-nomo: [a] Francujo; [o] Franca Respubliko.
- Nacia nomo: Republique francaise.
- Etimologio: landnomo devenas de frankaj triboj.
- Naturo: altega pinto: Blanka Monto - 4807 m.
- Areo: 551.000 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko. Francio estis unua lando en la mondo, kiu renversis monarhxion kaj deklaris respublikon.
- Sxtatestro: prezidento Jacques Chirac.
- Legxdona organo: ducxambra parlamento, konsistas el Nacia Kunveno (577 membroj) kaj Senato (321 membroj).
- Politikaj partioj: Socialista Partio, Unuigxo por Subteno de Respubliko, Demokratia Unio.
- Sxtataj simboloj: himno - Marseljozo, estis adoptita en 1792 (au'toro C. Rouget de Lisle); slogano - "Libereco, egaleco, frateco" (Liberte, Egalite, Fraternite); nacia emblemo - lilio (Fleur-de lis); flago - tri vertikalaj strioj (blua, blanka, rugxa).
- Cxefurbo: Parizo (8.700 mil).
- Urboj: Liono (1.221 mil), Marsejlo (1.111 mil), Lille (936 mil).
- Adm. divido: 95 departamentoj en 22 regionoj, inter ili Korsiko havas apartan statuson. En gxia posedo estas ankau' 4 transmaraj departamentoj, 4 transmaraj teritorioj kaj 2 specialaj teritoriaj unuoj.
- Dependaj teritorioj:
- Basas-de-India Insulo
- Eu'ropinsulo
- Franca Gviano
- Franca Polinezio
- Francaj Sudaj Teritorioj
- Glorioso
- Gvadelupo
- Jxuan-de-la-Nova Insulo
- Klipertono
- Majoto
- Martiniko
- Nov-Kaledonio
- Reunio
- Sent-Piero kaj Mikelono
- Tromelino
- Valiso kaj Futuno
- Logxantaro: 60.900 mil (1998), inter ili 90,4% francoj, 2,5% alzacanoj, 2,0% italoj, 1,9% bretonoj.
- Sxtatlingvo: franca.
- Parollingvoj: okcitana, germana, bretona, korsika, eu'ska, kataluna, nederlanda, romna.
- Kredantoj: katolikoj, protestantoj (1 mln), muzulmanoj (4 mln).
- GNP: totala - 1.541 mlrd $; pokapa - 24.990 $.
- Eksporto: vino, agrikultura prudukcio, masxinindustriaj varoj, kemiajxoj.
- Monunuo: franca franko (=100 centimoj).
- Historio: en 19 jc Francio akiris grandegajn teritoriojn en Afriko kaj Azio, sed cxe la limoj de jarcentoj pro la dau'raj militoj kun Germanio tre malfortigxis gxia kolonia imperio. En 50-aj jaroj de 20a jc generalo Charles de Gaulle sukcesis restau'ri la landon detruitan dum la dua mondmilito. Hodiau' aktiva kunlaboardo de cxi tiuj du landoj estas cxefmontrilo por integraj procesoj en Eu'ropo.
- Heredajxo: Mont Saint-Michel kaj gxia golfo, palaco kaj parko de Versaille, katedraj temploj de Amiens kaj Chartres, Pariza Dipatrina templo, Eiffel-turo, historiaj centroj de Avignon kaj Lyon; franca eposo - kanto pri Rolando (XI jc.).
Landoj de la mondo, 2000