BRITIO
Great Britain

Lando en Okcidenta Eu'ropo, sur la Britaj insuloj. Gxi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando.
  1. Angvilo
  2. Bermudoj
  3. Brita Hindoceana Teritorio
  4. Britaj Virgulininsuloj
  5. Falklandinsuloj
  6. Gxibraltaro
  7. Kejmaninsuloj
  8. Moncerato
  9. Pitkarna Insulo
  10. Sent-Heleno
  11. Sud-Georgio kaj Sud-Sandvicxinsuloj
  12. Turkoj kaj Kajkoj

  • Politika sistemo: parlamenta monarhxio.
  • Sxtatestro: regxino Elizabeth II (reprezentanto de Windsor-dinastio, 40-a brita monarhxo, sur la trono de 1952).
  • Registarestro: cxefministro Antony Blair.
  • Legxdona organo: Palato de Lordoj (1.200 membroj) kaj Palato de Reprezentantoj (659 membroj).
  • Politikaj partioj: Laborista partio (prez. A. Blair, fond. 1890), Konservativa partio (prez. W.Haig, fond. fino de 17-a jc.).
  • Cxefurbo: Londono (7.300 mil).
  • Urboj: Birmingamo (2.333 mil), Mancxestro (1.640 mil), Liverpolo (964 mil).
  • Logxantaro: 58.533 mil (1995), inter ili 77% angloj, 9% skotoj, 4% irlandanoj, 1% kimroj.
  • Sxtatlingvo: angla.
  • Parollingvoj: kimra, skota, manksa.
  • Kredantoj: anglikanoj, katolikoj, presbiterianoj.
  • GNP: totala - 1.231 mlrd $; pokapa - 18.700 $.
  • Monunuo: pundo (=100 pencoj);
  • Historio: en 1931 kreigxis Brita Komunumo, kiu unuigas 54 landojn (iamajn britaj dominiojn kaj koloniojn). En lastaj jardekoj logxantaro de Skotlando kaj Kimrio aktive postulas fondigxon de propraj parlamentoj. Katolika parto de Nord-Irlando postulas unuigxon kun Irlanda Respubliko. Tio kau'zis komencon de civila milito en tiu-cxi regiono en 1961. En 1994 oni atingis interkonsenton pri fajrcxeso, sed la fina solvo de la problemo versxajne venos post longa tempo.
  • Heredajxo: Darhema fortikajxo kaj templo, Stonehenge, Westminster-palaco, Londona turo, Canterburry katedra templo, malnova kaj nova Edinburgo, Gwinned-kastelo kaj urbomuroj; anglosaksa eposo - Beovulf (X jc).
    Landoj de la mondo, 2000