| |
HAITIO
Haiti |
Lando en Kariba maro, okcidenta parto de Dominik-insulo.
- Landkodo: HT.
- E-nomo: Haitia Respubliko.
- Nacia nomo: Republique d'Haiti.
- Areo: 27.750 kv.km.
- Politika sistemo: militregxima respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Rene Preval (1996).
- Cxefurbo: Portoprinco (720 mil).
- Logxantaro: 7.168 mil (1995), inter ili haitianoj 99,4 %.
- Sxtatlingvo: franca (gxin parolas 10%-oj de la logxantaro, precipe blankuloj; parollingvo de nigruloj estas kreola).
- Eksporto: kafo, cukero, kotono, kakao, boksitoj.
- Pokapa GNP: 250 $.
- Historio: en 1804 akiris sendependecon de Francio. Dum 1915-34 estis sub kontrolo de Usono. En 1957 estis elektita prezidento Francois Duvallier. Post lia morto la postenon okupis lia filo Jean-Claude Duvallier, kiu estis renversita en 1986. La saman sorton havis ankau' sekvanta prezidento - Jean Bertrand Aristide.
Landoj de la mondo, 2000