| |
JAPANIO
Nippon |
Ekstrem-Orienta lando konsistanta el insuloj norde de Pacifiko: Honsxuo, Hokajdo k.a.
- Landkodo: JP.
- E-nomo: [a] Japanujo.
- Nacia nomo: Nippon; [o] Nihon Koku.
- Etimologio: landnomo - Nihon (pli oficiale Nippon) estas skribata per 2 hieroglifoj, de kie la unua signifas "suno", la dua - "fundamento". De tie oni prenis simbolesprimon por Japanio - "Lando de levigxanta suno". Eu'ropajn nomojn oni ricevis per erara legado de tiuj hieroglifoj.
- Areo: 372.200 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarhxio.
- Sxtatestro: imperiestro Akihito (1989).
- Legxdona organo: ducxambra parlamento, konsistas el Palato de Reprezentantoj (500 membroj) kaj Palato de Konsilantoj (252 membroj).
- Politikaj partioj: Liberala-Demokratia Partio (prez. Y.Mori), Demokratia Partio (gvid.: N.Kani, I.Hatoyama).
- Cxefurbo: Tokio (8.354 mil).
- Urboj: Osako (8.420 mil), Nagojo (3.810 mil), Kobeo (3.204 mil), Jokohamo (2.993 mil), Kioto (1.870 mil), Saporo (1.549 mil).
- Adm. divido: 47 prefekturoj.
- Logxantaro: 125.213 mil (1995), inter ili japanoj 99,3%, koreanoj 0,6%.
- Sxtatlingvo: japana.
- Kredantoj: sintoistoj kaj budhistoj.
- GNP: totala - 4.812 mlrd $; pokapa - 39.680 $.
- Eksporto: masxina ilaro, au'tomobiloj, elektronika ilaro, sxtalo, kemiajxoj.
- Monunuo: jeno (=100 senoj).
- Historio: gxis 1853 gxi trovigxis en memizolacio. Post Meijxi revolucio de 1867-68 jaroj estis likvidita regximo de Sxjogunoj kaj restau'rigita Imperiestra regado. De la fino de 19a jc gxis la fino de la dua mondmilito ekstera politiko de Japanio estis agresema. Procesoj por demilitado kaj demokratiigo donis eblecon al landa ekonomiko por forta evoluado.
- Heredajxo: Horyu-dzi budhistaj monumentoj, malnova Kioto, Hirosxima memorialo, Icukusxima sintoista templo, historia urbo Nara.
Landoj de la mondo, 2000