| |
MAROKO
Al-Maghrib |
Lando en Nord-Afriko, okcidente de Algxerio.
- Landkodo: MA.
- E-nomo: Maroka Regxlando.
- Nacia nomo: Al-Mamlaka al-Maghribija.
- Etimologio: "Maroko" estas misprononco de la nomo de malnova cxefurbo Marakesx, arabe gxi nomigxas "al-Magrib", t.e. okcidento.
- Areo: 458.730 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarhxio.
- Sxtatestro: regxo Mohamed VI.
- Cxefurbo: Rabato (530 mil).
- Urboj: Kazablanko (1.506 mil), Marakesxo (333 mil).
- Adm. divido: 28 provincoj kaj 2 urbaj prefekturoj.
- Diskutaj teritorioj:
- Ceu'to
- Melilio
- Okcidenta Saharo
- Logxantaro: 26.562 mil (1995), inter ili 73,9% marokaj araboj, 25,4% berberoj.
- Sxtatlingvo: araba.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: fosfatoj, mineraloj, frukto, tabako, fisxaj konservajxoj.
- Pokapa GNP: 1.110 $.
- Historio: de 19a jarcento estis okupita de Francio kaj Hispanio. Gxi akiris sendependecon en 1956, malgrau' tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn portojn cxe la Afrika bordo - Ceu'to kaj Meliljo. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Mau'ritanio pro la iama Hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Mau'ritanio rifuzis siajn pretendojn kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupacias Maroko.
- Heredajxo: historiaj urboj Fez, Marakesx kaj Meknes.
Landoj de la mondo, 2000