| |
SUDANO
Sudan |
Lando en nordorienta parto de Afriko, cxe la alta Nilo.
- Landkodo: SD.
- E-nomo: Sudana Respubliko.
- Nacia nomo: Djumhurijat as-Sudan (ar), Republic of the Sudan (en).
- Areo: 2.505.800 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Sxtatestro: prezidento O.H.A. al-Bashir (1998).
- Cxefurbo: Kartumo (2 mln.).
- Logxantaro: 26.707 mil (1995), inter ili 49% araboj, 12% dinka, 8% nubianoj.
- Sxtatlingvo: araba.
- Kredantoj: muzulmanoj (70%).
- Eksporto: kotono, arakido, sorgo, gumiarabiko.
- Historio: de 1821 la landon regis egiptanoj, poste - britoj. Lando liberigxis en 1956, sed komencigxis multjara civila milito.
Landoj de la mondo, 2000