| |
SOMALIO
Soomaliya |
Lando en Orienta Afriko.
- Landkodo: SO.
- E-nomo: Somalia Demokratia Respubliko.
- Nacia nomo: Jumhuuriyadda Dimoqraadiga Soomaliya.
- Areo: 637.657 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Sxtatestro: la registaro estas ne funkcianta.
- Cxefurbo: Mogadisxo (800 mil).
- Logxantaro: 9.491 mil (1995), inter ili 98% somaloj.
- Sxtatlingvo: somala kaj araba.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Historio: en 1978 post renverso de regximo de Muhamad Siad Barre komencigxis militagoj inter diversaj grupoj. En nordo de la lando komencigxis armita ribelo transformigxinta en civila milito. En 1991 ribelita regiono dispartigxis kun la nomo Somalilando (cxefurbo Hargeys), sed internacia socio ne agnoskas gxin. En 1998 sur Somalia teritorio estis deklarita ankau' unu sxtato - Puntlando (cxefurbo Garoz). Cxiuj penoj de UNO kaj internaciaj organizajxoj por reguligo de Somalia problemo restas senrezultaj.
Landoj de la mondo, 2000