Lando en Norda Ameriko, okupas vastan teritorion de Atlantiko gxis Pacifiko, ankau' forajn de cxeflando sxtatojn Alasko kaj Havajo. En gxia posedo estas 15 teritorioj kun diversaj statusoj.
Landkodo: US.
E-nomo: Unuigxintaj Sxtatoj de Ameriko; Kurtnomo USONO devenas de inicialliteroj de iama E-nomo de la lando - Unuigxintaj Sxtatoj de Nord- Ameriko.
Nacia nomo: United States of America.
Areo: 9.368.900 kv.km.
Politika sistemo: federacia respubliko. Konstitucio estis akceptita en 1787.
Sxtatestro: prezidento George Bush (2001).
Legxdona organo: Kongreso (Senato kun 100 membroj, Palato de Reprezentantoj kun 435 membroj).
Politikaj partioj: Demokratia Partio (1828), Respublika Partio (1854).
Historio: En 1963 oni mortigis prezidenton John Kennedy. Milito en Vjetnamio dau'ris dum 1964-75. En 1969 unua usonano surterigxis sur la Luno. Post 1973-74 jaraj skandaloj Watergate eksigxis prezidento Richard Nixon.
Heredajxo: Jelou'stono, Grandkanjona nacia parko, Halo de sendependeco en Filadelfio, monumento de Libereco en Nov-Jorko, Josemita nacia parko; nordamerika eposo - Kanto pri Hajavato (1855).