| |
JUGOSLAVIO
Jugoslavija |
Lando en Balkana duoninsulo.
- Landkodo: YU.
- E-nomo: Jugoslavujo; Jugoslavia Federacia Respubliko.
- Nacia nomo: Federativna Republika Jugoslavija.
- Etimologio: landnomo signifas "tero de sudaj slavoj".
- Areo: 88.400 kv.km.
- Politika sistemo: socialisma federacia respubliko, konsistanta el Serba kaj Montenegra Respublikoj.
- Serbia Respubliko (Beogrado)
- Kosova Au'tonomio (Prisxtina)
- Vojvodina Au'tonomio (Novi Sad)
- Montenegra Respubliko (Podgorica)
- Sxtatestro: prezidento Vojslav Kosxtunica (2000).
- Cxefurbo: Beogrado (1.455 mil).
- Urboj: Podgorica (96 mil), Nisx (161 mil).
- Logxantaro: 10.518 mil (1995), inter ili - serboj 53%, albanoj 15%, makedonoj 11%, montenegranoj 5%.
- Sxtatlingvo: serba.
- Kredantoj: kristanoj.
- Monunuo: dinaro (=100 paraoj).
- Historio: dum 1991-92 pro la akrigxintaj interetnaj rilatoj disigxis JSFR (Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko), kiu ekzistis de 1945. De gxia konsisto eliris Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. En 1992 Serbio kaj Montenegro kreis unian sxtaton, sed internacia komunumo ne agnoskis gxin kiel legxan posteulon de iama federacio. En 1998 akrigxis politika situacio en Kosova au'tonomio de Serba Respubliko, kiu estas enlogxita precipe de albanoj. Kontrau'staro transformigxis al serioza konflikto. Malgrau' de longdau'raj interparoloj cxi-tie dau'rigadis etna purigado. Post multfojaj avertoj NATO-militfortoj bombardis Serbajn militbazojn kaj strategiajn objektojn. Nun sur la Kosova teritorio estas dislokigitaj pacfortoj, sed la situacio restas eksplodigebla.
- Heredajxo: Durmitora nacia parko, Kotor kaj gxia golfo, Stari Ras kaj Sopocxan, Studenica monahxejo.
Landoj de la mondo, 2000