Avtandil ABULADZE
Administranto de la Informejo

Saluton !

Nun Vi estas leganta la unuan hejmpagxon el Kartvelio kompilitan en la Lingvo Internacia. Kompreneble gxi aspektas modeste, cxar mi ne estas profesia komputisto kaj tio cxi estas mia unua provo fari hejmpagxon. Menciindas, ke kun html-teknologio mi unue konatigxis per Esperanto dank' al bonega enkonduka retlernilo de Franko Luin.

Mi devas substreki, ke por mi pleje gravas la enhavo de la informejo, cxar en la nuna komplika transira epoko, kiun travivas cxiu mia samlandano, interreto estas preskau' sola rimedo informigxi ekstera mondo pri la E-movado de nia lando (febla, tamen ekzistanta !) kaj siaflanke esti informita pri la gravaj movadaj eventoj .

La pagxoj plejparte kontenas informojn publikitajn en la revuo "Kau'kazo", kies redaktoro estas mi, kaj gxiaj lau'temaj suplementoj. Mi aldonis ankau' aliajn materialojn kaj proprajn faritajxojn, kiuj lau' mia opinio povus esti interesaj kaj utilaj por vasta publiko.

Kara leganto, mi esperas ke Vi restos kontenta vojagxante tra la folioj de mia Virtuala Informejo. Mi plezure akceptos cxiujn konsilojn, demandojn kaj proponojn lau' sekvaj retadresoj: