Eŭgeno 
  Miĥalski
biografieto
paĝo 
  1
 
  
La eksplodo de la Oktobra Revolucio kaj la postmilita kresko de proletaj revoluciaj movadoj en preskaŭ ĉiuj ekonomie evoluintaj ŝtatoj de la mondo, kreis grandegan entuziasmon ankaŭ ĉe multaj poetoj kiuj provis esprimi tiun optimismon pri la venonta mond-ordo en siaj verkoj. Inter ili estis grupo de Esperant-lingvaj verkistoj en la eksa Car-imperio kiu diskonatiĝis sub la etikedo - 
la Soveta kaj Proleta Skolo. La nom-listo inkludas la sekvajn: Nekrasov, Grigorov, Ĥrima, Matkowski, Burger, Demidjuk, Polakov, Rublov kaj Miĥalski.
            
La plej granda estas sendube la rusa instrusto Eŭgeno Miĥalski (1897 - 1937), kiu lernis Esperanton en 1911 kaj en 1917 fondis literaturan revuon en Saratov: Libera Torento. La originalaj poemoj de Miĥalski aperis en: L'Unua Ondo (1918), Du poemoj (1922), Prologo (1929), Fajro kuracas (1932) kaj Kantoj de l'amo kaj sopiro (1934).
paĝo 
  2
 
  L'Unua Ondo 
  tuj montris eksterordinaran teknikan kaj lingvan maturecon. Ekde la malferma 
  strofo, la fajroŝpruca poeto malkovriĝis, arda kaj impulsema. Liaj versoj 
  per aŭdacaj ritmoŝanĝoj substrekis la disruliĝon de lia inspiro. Laŭ la plimulto 
  de recenzistoj, 
Prologo estas lia ĉef-verko. Tamen ĝi estis grandparte 
  malagnoskata dum iom da tempo. Laboron je 
Fajro kuracas malhelpis la 
  politika situacio interne de Soveta Unio dum la tridekaj jaroj. Malgraŭ tio, 
  en sia plej laste eldonita volumo, li turnis sin al klasbatalaj temoj, ankoraŭ 
  pliampleksigante jam vastan temogamon. Malfeliĉe, pluraj gravaj originalaj 
  manuskriptoj perdiĝis. Ekzemple, restas nur fragmentoj de la poemo 
Reforĝo 
  de l'Homo, kiu havis 5000 versojn kaj estis pretigita ĉirkaŭ 1935. 
  
Fine de 1931, Miĥalski kaj la german verkisto Ludwig Renn fondis la Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV).
 
paĝo 
  3
 
  La revuo de IAREV 
  - La Nova Etapo, eldonata en Moskvo, post komenca elano ekspegulis la 
  regreson je pluraj frontoj de la Esperanta movado en Soveta Unio. En 1932 La 
  Nova Etapo estis plena de interesaj kontribuaĵoj pri la rilato inter marksismo 
  kaj internacia lingvo. En 1933 aperis ankoraŭ unu sensuka kajero, kiu estis 
  preskaŭ ekskluzive plenigita per tradukoj el la soveta kvinjarplan-plenuma literaturo, 
  kaj poste la revuo silente forpasis. Ĝis hodiaŭ ne venis oficiala konfirmo 
  ke Esperanto estis subpremata en Soveta Unio. Tamen estas klare ke la sento 
  de senespero kiu ekregis en la movado meze de la tridekaj jaroj, fariĝis teruro 
  dum la jaroj 1937-38. Pluraj Esperanto-parolantoj viktimiĝis al la Stalinaj 
  purigoj. Ulrich Lins, en La Danĝera Lingvo - detaloza studo pri 
  la persekutado de anoj de la internacia lingva movado, skribas: "Ni scias 
  sen pliaj detaloj pri la poeto Miĥalski, ke li 'mortis tragedie' en 1937." 
Paĝaranĝo strangas? Literoj ne legeblas?  Reŝarĝu aŭ Klaku ĉi tie