ESPERANTO DONAS BONEGAJN FRATAJN AMIKOJN ¡¡¡ |
|||||||||||||||||
Kiam mi studis la belan lingvon esperanton, mi povis korespondi kaj fari eksterlandajn geamikojn kun kiuj mi ne sole povis praktiki nian komunan lingvon sed ankaw koni pri aliaj kulturoj kaj historioj. Inter cxiuj estis la brazilaj geesperantistoj kiu skribis multe al mi. Mi nenian forgesos, speciale, al mia tre kara frata amiko Aleksandro Carneiro (el Bahia - Salvadoro), al Lia Milhomen (el Brazilio), al Ana Lidia da Silva kaj sxia familio (el Sao Paulo). |
|||||||||||||||||
Kun la tempo mi deziris koni Brazilon, kontakti persone al la geesperantistoj el tiu lando kaj pruvi ke mi ankaw povis paroli kaj babili sen helpo. Post sxpari monon fine mi foriris al Brazilo en oktobro de 1986 sed ne per aviadilo sed per autobuso kaj trajno. La vojo estis longa sed vere tre interesa. |
|||||||||||||||||
Unue mi vojagxis el Lima gxis la urbo de Arequipa dum dekdu horoj per autobuso. Mi sekvis per trajno el Arequipa al Puno ( perua urbo tre proksima al Bolivio) dum aliaj ok horoj kaj fine mi povis alveni al La Paz (cxefurbo de Bolivio) post ses horoj de autobusa vojagxo ekde Puno. Post pasi la nokton en tiu urbo mi sekvis la vojagxon al Santa Cruz (grava bolivia urbo) dum unu horo per aviadilo. El Santa Cruz mi iris trajne al Corumba (brazila urbo) dum aliaj dekok horoj. Kiam mi alvenis al Corumba kaj vidis la flago de Brazilo mi multe emocigxis cxar mi sukcesis. |
|||||||||||||||||
En Sao Paulo mi logxis en la domo de mia kara amikino Ana Lidia. Sxia bela familio ricevis al mi kiel propan filon kaj multe helpis al mi dum mia restado. Ankaw mi kontaktis kun geamikoj de LBV (TV staciono kie mi estis intervujita) en Sao Paulo, inter ili la karegaj Luis Grasso, Mario Luis Bosso, Roberto Dias Vieira, Iraci Stocmi, Luis Oliveira, Jose de Paiva, Neto, ktp. Ankaw konis al la kara sinjorino Elvira Fontes. Tiu amikeco kaj varmeco mi ne forgesos. Mi ankaw estis emociita de trovi esperanta movado multe pli granda kaj forta ol mi povis imagi. La tempo pasis tre rapide. Nun, kiam mi memoras al ili mi emocias kaj felicxaj larmoj ruligxas sur mia vizagxo. Dankoj al esperanto mi povis komuniki kaj havi tre belegan spertojn. |
|||||||||||||||||
Carlos Miranda Bravo |
|||||||||||||||||