PRI KIEL LA ESPERANTO MARKIS MIAN VIVON

Pasis  la  jaro  1982.  Mia  edzo atingis stipendion de la British Council por  fari  sian  P.H.D  pri Geologio  en  la  Universitato de  Nottingham. Ni estis  tre   junaj,  edzigxintaj  iom   pli   ol  du  jaroj  kaj  havis bebon  unujaran,  nomitan Alex.

La  granda   oportuneco  de   mia  vivo   estis   alvenita. Mi  povus  ekkoni   Ewropon  kaj  vojagxi law mia placxo dum  nia  restado  en  Britujo¡....Sed  kiel transiris  landlimojn  kaj vojagxi  milojn  da kilometroj sen scii anglan  kaj nehavante suficxan   monon? ... En cxiuj tiuj landoj miaj  esperantistaj  amikoj  ricevus min malfermbrake¡...Tiel, inter la jaroj 1982 kaj 1984,  unu  el  miaj plej  karaj deziroj  realigxus danke al la  lingvo kiun mi amis  ekde  mia tre frua juneco.

Mi  nur  estis  14 - jara  kiam  la  lingvo  de  Zamenhof   eniris mian vivon   danke  al mia intruistino pri la franca, sinjorino Janet Skotte, kiu iam foje   diris  al   mi :  Ne  estas  ke  mi  volus  malentuziasmigi  vin pristudii  mian  patrinan  lingvon  kara  Cecilia, sed  kion vi bezonas lerni estas Esperanto.  Sxi estis  la  plej   tenaca  disvastigantino  de  la internacia lingvo en Peruo  ekde la komenco  de la jaroj 70 gxis sia morto en 1980.

Dum  miaj sencxesaj vojagxoj mi povis pruvi,  propakarne,  ke  Esperanto   estas multe pli ol  simpla lingvo, gxi estas  idealo. Kaj ke idealo  kuniganta  la  homojn   sen  distingo   law   raso,  ideologio  aw  religio  samtempe   io  surpriza  kaj primirinda.

Esperanto  kunmetas  projekton  de humaneco, de pacisma vojo, gxi  estas  komunika ligilo inter la   popoloj ,  gxi   estas   rimedo   por  la kompreno,  gxi estas instrumento por atingi la komunan komprenon.

Kiam  mi  alvenis  al  Britujo  ne  sciis   nek   peceton  de  anglan  lingvon.  Mi  spertis  la  honton   kaj  la  timon  ne  povi  esprimigxi  per  la  supoza  universala  lingvo.  Sed  en  Nottingham  mi  trovis esperantan asocion kaj  gajnis  geamikojn el la nokto al la mateno parolante la
internacian lingvon kiun neniu scipovas naskigxante kaj kiun cxiuj pro tio  estas vokataj  lerni  en egalaj  kondicxoj. 

Mi  vojagxis  tra  13  landoj en  Ewropo,  mi  alvenis  gxis  la malproksima  tiama  Cxehxoslovakio  kaj  en  cxiuj  urboj  kontaktis esperantistojn  kiuj  invitis min en iliajn domojn, promenadis tra la urbo kaj gxis  reprenis  kaj  lasis  al mi en la  stacio  de  la trajno. Miajn trajnovojagxojn  mi faris kun  mia  eta  filo  al  kiu  Esperanto   donis   la   eblecon  dormi sub  la  sekura  plafono de respektindaj familioj.

En cxiuj  tiuj  lokoj  mi  trovis personojn tiel bonaj ke mi bezonus kelkajn  pagxojn  por  mencii  cxiujn. Dum  tiuj  du  vojagxaj  jaroj  estis  tre klare  por   mi   ke  por   esti  esperantisto  oni  devas esti, antaw cxio,  malavara,  malfermita,  varma,  donema   al   la  proksimuloj,  humana,  pacema  kaj  idealema (kaj inverse?)

La  vero estas ke multaj jaroj post de tiuj ne forgesablaj spertoj - malgraw  iu superrego de la  franca  kaj  la  angla  - mia dankemo al   Esperanto oni  restas  egala.  Cxar  la grandega verkado de Zamenhof donas  multe  pli ol  aro  de  gramatikaj  reguloj por kuminiki: gxi donas al ni utopion   por  la  komunikado.  Pro  tio  mi  nun  skribis  cxi  tiujn  dankemajn  liniojn. Por  doni ateston pri la granda alporto de  Esperanto al mia vivo.

Cecilia Alegria
Jxurnalistino, Kondukantino de TV

En Español

Cxefpagxo