|
-Jugolasvio estis sin konstituanta je esperanta sukceso cxar, dank al marsxalo Josip Broz (Tito), la diversaj sxtatoj de tiu nacio estis havonta en Esperanto efika kaj newtrala komunikilo inter ili. -La kontinenta Cxinio produktis cxiujare pli da novaj esperantistoj ol la cetero de la mondo. Plue, estis seriozaj projektoj por krei universitatojn kie la tuta instruado de la diversaj profesioj estu farata en Esperanto. -En Irano (Persio), la Shao Reza Pahlevi tre entuziaste sekvis sian planon okcidentigi Iranon, malgraw la fortega rezisto de la islamanoj. Cxefa armilo de la Shao por tiu enterpreno estis la lingvo Esperanto, kiun li konsideris la estonta komunikilo inter Irano kaj la mondo. -La Universala Esperanta Asocio estis prezidita de S-ro. Ivo Lapenna, kiu tre efike disvolvis siajn taskojn dedicxitaj al pligrandigo de la movado en la mondo; ekzemple: cxiu universala kongreso ricevis la viziton de apartaj reprezentantoj (cxiam altgradaj funkciuloj) de Usono, Anglio, Awstralio, Francujo, Germanujo, ktp, kiuj kutimis saluti la kongresojn nome de siaj statoj. |
|
|
Sed, post la jaro 1970, okazis diversajn aferojn malfavorajn por nia movado. Ekzemple: -Venis al la mondo la informatiko, kreita , disvolvata kaj disvastigata cxefe anglalingve. Pro tio, tiu lasta lingvo akaparis la atenton kaj intereson de junaj mensoj, kie ajn. Klara montro de tio estas artikolo aperita en la revuo Esperanto verkite de cxina samideano, konsilante la junulojn de la mondo lasi momente la internacia idiomon kaj dedicxi sin al studo de la angla lingvo, kiu estas pli utila kaj praktika. -Konsekuence de la degelo, multaj politikaj sxangxoj rezultis negativaj por ni: Jugoslavio ne plu estas la esperanta federacio songxita de Tito, cxar la religiaj kaj lingvaj diversecoj malunuigis la sxtatojn. -La planoj de Reza Pahlevi, okcidentigi Iranon, estis venkita de la islamanoj direktitaj de la fama Ajatola Komeini. La esperanto mem ne estas persekutata. Kiu cxi tio skribas, vidis en la Universala Kongreso de |
|