KIAL LA PLAWDOJ?
Tian demandon faris mi al mi mem, dum la komenco de la ceremonio finante la 87a Universalan Kongreson de Esperanto, okazinte en la urbo de Fortaleza (Brazilo), je la monato de Awgusto de 2002, kiam la Dro. Renato Corsetti, Prezidanto de la UEA, demandis cxu sinjoro Ulpiano Villanueva, el Peruo, cxeestas la teatron. Kiam mi, suficxe surprizita, montris min levante manon, la Sro. prezidanto petis fortan plawdon por mi, unu fojon post alia. Dum la minutoj liuj dawris la plawdadon, mi volis diveni la kialon de tiu simpatia gesto. Inter aliaj motivoj, mi pensis cxu estis ebla ke la estraranoj de la movado iamaniere divenu pri la multaj jaroj dum kiuj mi sercxis ian lingvan ilon kiu permesu al homo vojagxi libere tra la mondo kaj, post scii ke jes, ke tiu ilo ekzistis kaj sia nomo estas Esperanto, esperi ankoraw aliajn jarojn pli, por iamaniere povi kontaktigi la personoj kiuj parolas tian idiomon(NdR:Pri cxi tio lasta vidu lia artikolo en la numero 1 de la Perua Esperanto Bulteno)
Sed la Dro. Corsetti klarigis ke la plawdado estis ne pro tio ke mi prezidas la Perua Esperanto Asocio, kaj ankaw ne pro mi estas la plej malnova kaj la plej maljuna (NdR:pli ol 85 jaroj) membro de la perua movado, cxar tiuj ankaw estas ordinataj aferoj, la motivo de la plawdoj estas  ke mi, ne havante suficxe da mono por pagi la aerbileton el Peruo al Fortaleza (Brazilo), pro la ekonomia krizo de mia lando, devis fari la vojagxon tra la gxangaloj de Peruo kaj Brazilo. Por fini, li petis novan plawdon por mi. kiam la lawdoj finis, multaj samideanoj petis min rakonti interesan vojagxon; kaj plenumante tian peton, mi volas doni la petitajn detalojn :
Estis suficxe da jaroj ke mi ne povis vojagxi al universalaj kongresoj de Esperanto, kawze de la malbona situacio de mia ekonomio, sed kiam mi sciis ka la 87a Kongreso okazus en Brazilo, t.e. en Sudameriko, mi decidis cxeesti tian gravan eventon. Mi cxiam estis vojagxemulo, kiu je cxiu vojagxo volas koni kiel eble plej komplete la pejzagxojn kaj la cxirkawajxojn  de al vojoj uzotaj. Pro tio, kiel mi ne irus direkte al kongreso per aviadilo, mi decidis profiti la okazon por uzi la grandan reton de riveroj kiuj fluas tra la grandega ebenajxo kiu estas la gxangalo de la Amazonio, parte perua kaj parte brazila. Helpis al mi la cirkonstanco ke estis anoncita la oportuna prezenco de pola grupo de turistoj kiuj estis vojagxontaj longe de la Amazonio dum la sama tempo de mia vojagxo. apenaw ili alvenis al Lima, mi kontaktis la grupon, kiu akceptis ke mi vojagxu kun ili. tre agrabla surprizo estis trovi ke unu el la membroj de tiu grupo estis norvega kiu parolas nian karan komunan lingvon; lia nomo estas Sro. Snorre Benum, kaj por miestis vera fortuno havi la helpon kaj amikecon de tiu inda samideano
La vojagxo komencis la  20 de julio 2002, flugante al Iquitos, havena urbo je la rivero Amazonas kiu, kompare kun la urbo ke mi vizitis multaj jaroj antawe, tute ne montras ian progreson; ekzemple, kiam mi kaj mia amiko volis vespermangxi, ne trovis restorancion kaj devis acxeti mordpecojn en merkateto. La 21.7 ni iris al Tabaninga, moderna haveno en Brazilo, kie ni prenis boatetojn por viziti la triboj ¨Boraj¨ kaj ¨Tikunaj¨en Leticia, nun apartenanta al Kolombio sed antawe al Peruo. Tiaj indigxenoj ne plu estas savagxaj kaj suficxe bone parolas hispanan; ili estas iomete malataj kaj maldikaj kaj vivas vendante manfaritajn artajxojn al la turistoj; promeni longe de siaj ¨vojoj¨ estas allogaj aventuroj por la amantoj de emocioj; ekzemple: la ponto por trapasi brecxon kawzintan de tempesto preskaw 15 metroj largxa, estis simpla trunko de arbo falita ankaw pro tempesto, kies diametro ne estios pli ol 15 aw 20 centimetroj; por ne fali al tiu abismeto mi devis esti helpata de 2 indigxenoj. Jen la beleco de la gxangalo¡.
Cxefpagxo
En Español
Pagxo 2
1