Antawparolo

http://geo.yahoo.com/serv?s=76000013&t=933914132
http://geo.yahoo.com/serv?s=76000013&t=933914132

Estas  la  tria  fojo  ke  nia  Asocio  montras  revuon  kiu  celas  kontaktigi kaj  interrilatigi  la  peruajn  samideanojn,  en-kaj  eksterlande. Ankaw  la
fremdajn   amikojn.  La  reapero  venas  post  longa  silento,   kies  kialoj
estas    diversaj (foriro de   respondeculoj,  malfavora   ekonomia situacio, ktp).

Estas   dezirinde   ke   nun,   kiam   la  obstakloj  estas  malaperantaj,   la esperantismo  en   nia   lando  reprenu sian preskaw dormitan forton, kaj  denove   la    Perua   Esperanto   Asocio   estu   aktiva  institucio.  Tiucele necesas   ke  la   entuziasmo   de   la  malnovaj  gemembroj de nia Asocio reaperu  kaj  ke  ni klopodu disvastigi  la  verdan ideon inter la gejunuloj, por ke  ili  lernu   la   internacian  lingvon  kaj  konvertu sin en la  novajn gesamideanojn kiuj volas preni sur sin la taskon  pligrandigi la movadon, kun  la  celo  fortigi  la marsxon de nia  idealo, antawen.

Vere,  ni  nuntempe  ne  disponas  je  apartaj lokoj por  la instruado, sed per la kunlaboro kaj  helpo  de cxiuj, ni povos  iamaniere dikti la klasojn ie ajn.

Tre   korajn   salutojn   al   cxiuj  samideanoj  kaj  amikoj  de  nia movado¡

Ulpiano Villanueva
Prezidanto de Perua Esperanto  Asocio

En Español

Cxefpagxo