----------------------------------------------------*- coding: utf-8; -*---
Saidjah kaj Adinda
---------------------------------------------------------------------------
Kio estas la dek-sepa ĉapitro el "Max Havelaar, aŭ la kafaŭkcioj de la
Nederlanda komerca kompanio" (1860) verkita de Multatuli (Eduard Douwes
Dekker). (p. 219)

La tuta libro originallingva:
http://www.azur.be/nederlands/boeken/multatuli/multatul.htm

Tiun ĉi parton fakte jam tradukis kelkaj. Vidu la liston en 
http://www.geocities.com/mihxil/nederlanda.html
Sed kiel taŭgus papera libro....

Jen propra traduko de mi, kiu estas libera kaj reta.

Trovu malgrandan vortliston je la fino de tiu ĉi dosiero. Vi bezonos ĝin, ĉar
iom multe da Malajaj vortoj estas uzataj, kiel en la Nederlanda originalo.

versio:   $Id: saidjah.txt,v 1.5 1999/09/21 17:54:17 michiel Exp michiel $
adreso:   http://www.geocities.com/mihxil/saidjah.txt kaj mihxil/8/saidjah.txt
rimarkoj: mihxil@esperanto.nu

----------------------------------------------------------------------------

La patro de Saidjah havis bubalon, per kiu li kultivis sian kampon. Kiam tiun
bubalon forprenis de li la distriktestro de Parang-Kudjang, li estis tre
malĝoja, kaj dum multaj tagoj parolis neniun vorton. Ĉar la tempo por plugi
estis proksima, kaj oni povis timi, ke se oni ne ĝustatempe kultivus la
savahon, tiam ankaŭ la tempo por semi preterirus, kaj ke finfine ne estus padio
por tranĉi, por formeti tiun en la lombongon de la domo.

Kun ĉi tio mi rimarkigu la legantojn, kiuj ja konas Javon sed ne Bantamon, ke
en ĉi tiu residentio _persona terproprieto_ ekzistas, kio aliloke ne estas la
kazo.

La patro de Saidjah nun estis tre zorgoplena. Li timis ke lia edzino bezonos
rizon, kaj ankaŭ Saidjah kiu ankoraŭ estis infano, kaj la gefratetoj de
Saidjah.

La distriktestro ankaŭ denuncos lin ĉe la asistanto-residento, se li postrestos
pri la pagado de siaj terorentoj. Ĉar tio laŭleĝe estas punenda.

Tiam la patro de Saidjah prenis krison kiu estis pusako de _sia_ patro. La
kriso ne estis tre bela, sed estis arĝentaj strioj ĉirkaŭ la ingo, kaj ankaŭ
sur la pinto de la ingo estis arĝenta lameno. Li vendis ĉi tiun krison al Ĉino
kiu vivis en la ĉefvilaĝo, kaj rehejmiĝis kun dudek kvar guldenoj, per kiu mono
li aĉetis alian bubalon.

Saidjah, kiu tiam estis proksimume sepjara, baldaŭ amikigis la novan
bubalon. Mi ne sencele diras: amikigis, ĉar estas efektive kortuŝe vidi kiel la
Java kerbo korligiĝis al la malgranda knabo kiu gardis kaj prizorgis ĝin. La
forta besto volante fleksas sian pezan kapon dekstren aŭ maldekstren laŭ la
fingropremo de l' infano, kiun ĝi konas, kiun ĝi komprenas, kun kiu ĝi
grandiĝis.

Tian amikecon ankaŭ la malgranda Saidjah baldaŭ povis elkorigi el la nova
gasto, kaj la kuraĝiga infanvoĉo de Saidjah ŝajnis doni eĉ plian forton al la
fortoplenaj postkoloj de la forta besto, kiam ĝi ŝirmalfermis la pezan argilan
teron kaj desegnis sian vojon per profundaj akraj sulkoj. La bubalo bonvole
turnis sin kiam ĝi estis apud la fino de la agro, kaj ne perdis eĉ collarĝan
teron ĉe la revena plugado de la nova sulko, kiu ĉiam estis apud la malnova
kvazaŭ la savaho estis ĝardeno, rastita de giganto.

Apud tie la savahoj de la patro de Adinda situis, la patro de la infano kiu
estis edziniĝonta kun Saidjah. Kaj kiam la fratetoj de Adinda alvenis al la
interna limo, ĝuste kiam ankaŭ Saidjah tie estis kun sia plugilo, tiam ili gaje
kriis unu al la alia, kaj disputgloris pri la forto kaj obeemo de sia
bubalo. Sed mi kredas ke tiu de Saidjah estis la plej bona, eble pro tio ke ĉi
tiu povis alparoli ĝin pli bone ol la aliaj. Ĉar bubaloj estas tre sentemaj por
bona alparolado.

Saidjah fariĝis naŭjara, kaj Adinda jam sesjara, antaŭ ol ĉi tiun bubalon
forprenis de la patro de Saidjah la distriktestro de Parang-Kudjan.

La patro de Saidjah, kiu estis tre malriĉa, nun vendis al Ĉino du arĝentajn
kulovualajn hokojn, pusako de la gepatroj de sia edzino, kontraŭ dek ok
guldenoj. Kaj per tiu mono li aĉetis novan bubalon.

Sed Saidjah estis malĝoja. Ĉar lin sciigis la fratetoj de Adinda ke la antaŭa
bubalo estis alpelita al la ĉefplaco, kaj li demandis al sia patro ĉu tiu eble
vidis la beston, kiam li tie estis por vendi la kulovualajn hokojn? Tiun ĉi
demandon ne volis respondi la patro de Saidjah. Tial li timis ke lia bubalo
estis buĉita, samkiel la aliaj bubaloj kiujn la distriktestro deprenis de la
loĝantaro.

Kaj Saidjah multe ploris, kiam li pensis pri la povra bubalo kun kiu li tiom
intime interrilatis dum du jaroj. Kaj longtempe li ne povis manĝi, ĉar lia
gorĝo mallarĝis dum kiam li glutis.

Ne forgesu ke Saidjah estis infano.

La nova bubalo ekkonis Saidjah-on, kaj jam tre baldaŭ ĝi anstataŭis la lokon de
sia antaŭulo en la korinklino de la infano... fakte jam tro baldaŭ. Ĉar,
bedaŭrinde la vakspremaĵoj en nia koro estas tiom facile glatigeblaj, por cedi
lokon al postaj skribaĵoj.  Ĉiuokaze, la nova bubalo ja ne estis same forta
kiel la antaŭa... la malnova jugo estis tro larĝa por ĝia postkolo... sed la
povra besto estis same bonvola kiel sia buĉita antaŭulo, kaj kvankam li ne plu
povis glori la forton de sia bubalo dum la renkontoj kun la fratetoj de Adinda
ĉe la limo, li tamen asertis ke neniu alia superis sian bubalon pri
bonvoleco. Kaj kiam la sulko ne estis tiom rektlinia kiel antaŭe, aŭ terbulo
netranĉite flankenfalis, tiam li volonte riparis tion, per sia patjolo, tiom
kiom li povis. Krome, neniu bubalo havis user-useranon kian lia. La penghulo eĉ
diris ke estas ontongo en la harkirloj sur la malantaŭaj postkoloj.

Unufoje, en la kampo, Saidjah vane vokis al sia bubalo, ke ĝi iom rapidiĝu. La
besto ne plu moviĝis. Saidjah, ĝenite de tiom granda kaj precipe tiom nekutima
ribeleco, ne povis ne eligi insulton. Li kriis: a.s. Ĉiu kiu estis en Indio,
komprenus min. Kaj kiu ne komprenas, tiu gajnas, ke mi evitigas tion al li ke
mi klarigus krudan esprimon.

Saidjah per tiu tamen nenian malbonon celis. Li nur diris, ĉar li tiom ofte
aŭdis ĝin de aliaj, kiam tiuj ne kontentis pri sia bubalo. Sed li sambone ne
estus dirinta ĝin, ĉar tute ne helpis. Lia bubalo ne plu paŝis. Ĝi skuis sian
kapon kvazaŭ por deĵeti la jugon...videblis la spiro el ĝiaj naztruoj...ĝi
blovis, tremis, vibris...estis timo en ĝia blua okulo, kaj la supra lipo estis
suprentirita tiel ke la dentokarno nudis...

`Fuĝu, fuĝu, subite kriis la fratetoj de Adinda, Saidjah, fuĝu! Tie estas
tigro!'

Kaj ĉiuj senjugigis sian bubalon, kaj svingis sin sur la larĝan dorson, kaj
forgalopis tra la savahoj super galanganoj, tra koto, tra arbetaroj kaj
alang-alango, preter vojoj kaj kampoj. Kaj tiam, kiam ili spiregante kaj
ŝvitante enkuris la vilaĝon Badur, tiam Saidjah ne ĉeestis.

Ĉar kiam tiu grimpis sian bubalon, liberigitan de la jugo, por fuĝi kiel ili,
tiam neatendita salto de la besto senekvilibrigis lin kaj ĵetis lin teren. La
tigro estis tre proksima...

La bubalo de Saidjah, pro sia propra rapido, plukuris kelkajn saltojn preter la
loko kie ĝia malgranda mastro atendis la morton. Sed nur pro sia propra rapido,
kaj ne pro propra volo ĝi iris pli fore ol Saidjah. Ĉar tuj post ke ĝi venkis
la puŝiĝon, kiu regas ĉiun materion, ankaŭ post la ĉeso de la kaŭzo kiu ĝin
puŝis, ĝi revenis, kaj starigis sian maldelikatan korpon sur siaj maldelikataj
kruroj kiel tegmenton super la infano, kaj turnis sian kunkornan kapon al la
tigro. Tiu saltis...sed lastfoje saltis. La bubalo kaptis ĝin per siaj kornoj,
kaj nur perdis iom da karno, kiun la tigro elbatis al ĝi el la kolo. Jen la
atakinto kuŝis kun ŝirita ventro, kaj Saidjah estis savita. Ja estis ontongo en
la user-userano de tiu bubalo!

Kiam tiu ĉi bubalo estis forprenita de la patro de Saidjah, kaj buĉita...

Mi jam diris al vi, leganto, ke mia rakonto estos unutona.

...kiam tiu ĉi bubalo estis buĉita, tiam Saidjah havis dek du jarojn, kaj
Adinda teksis sarongojn, kaj batikis tiujn kun pinta kapalo. Ŝi jam devis
entinkturujigi pensojn, kaj ŝi desegnis malgajecon sur sian teksaĵon, ĉar ŝi
vidis Saidjahon malgaja.

Kaj ankaŭ la patro de Saidjah estis malgaja, tamen lia patrino pleje. Tiu
kuracis la vundon en la kolo de la fidela besto kiu hejmigis sian infanon
nevundita, post ke laŭ la raporto de la fratetoj de Adinda ŝi supozis ke lin
forportis la tigro. Tiom ofte ŝi rigardis la vundon sindemandante kiom profunde
la ungego, kiu tiom penetris la krudajn fibrojn de la bubalo, penetrus en la
molan korpon de ŝia infano, kaj ĉiufoje kiam ŝi metis freŝajn kuracajn herbojn
sur la vundon, ŝi karesis la bubalon kaj diris al ĝi kelkajn afablajn vortojn,
por ke la bona fidela besto komprenu kiom dankema patrino estas! Poste ŝi
esperis ke la bubalo tamen komprenis ŝin, ĉar tiam ĝi ankaŭ estus kompreninta
ŝian ploradon kiam ĝi buĉota estis forkondukata, kaj tiam ĝi komprenus ke ne
estis la _patrino_ de Saidjah, kiu igis buĉi ĝin.

Iomtempe poste la patro de Saidjah fuĝis el la lando. Ĉar li estis tre tima por
la puno kiun li ricevus se li ne pagus la terorentojn, kaj li ne plu havis
pusakojn por aĉeti novan bubalon, ĉar liaj gepatroj ĉiam loĝis en
Parang-Kudjang, kaj do malmulte postlasis por li. Kaj ankaŭ la gepatroj de lia
edzino ĉiam loĝis en la sama distrikto. Post la perdo de la lasta bubalo li
ankoraŭ tenis sin staranta dum kelkaj jaroj per laborado kun luitaj
plugbestoj. Sed tio estas tre sendanka laboro kaj krome trista por iu, kiu ĉiam
posedis proprajn bubalojn. La patrino de Saidjah mortis pro aflikto, kaj tiam
lia patro, en senkuraĝa momento, foriris el Lebak kaj el Bantam, por trovi
laboron en Bejtenzorgo. Lin oni punis per kanbastono ĉar li foriris el Lebak
sen permesilo, kaj polico reportis lin al Badur. Tiu oni ĵetis lin en
malliberejon ĉar oni pensis lin frenezulo, kio ne estus tiom neklarigebla, kaj
ĉar oni timis ke li en momento de matah-glapo, eble amokus aŭ alimaniere
malbone agus. Sed li ne estis longtempe mallibera, ĉar baldaŭ poste li mortis.

Kio okazis al la gefratetoj de Saidjah, tion mi ne scias.  La dometo en Badur
en kiu ili loĝis, estis malplena dum iom da tempo, pro tio ke ĝi estis farita
el nur bambuo, kovrita per atapo. Nemulto da polvo kaj malpuraĵoj kovris la
lokon kie estis multa suferado. Estas multaj de tiaj lokoj en Lebak.

Saidjah jam estis dekkvinjara, kiam lia patro foriris al Bejtenzorgo. Li ne
akompanis lin ĉar li havis pli grandajn intencojn en sia animo. Oni diris al li
ke en Batavio estas tiom da moŝtsinjoroj kiuj veturis per Bendioj, kaj ke do
eble li povus trovi tie okupon kiel Bendi-knabo, ĉar por tio oni kutime elektas
iun kiu ankoraŭ estas juna kaj neplenkreska, por ke ne pro tro de pezo malantaŭ
sur la durada veturilo ĝi elekvilibriĝu. Bonsinkondutuloj povis, tiele oni
asertis, multe gajni en tia servo. Eble eĉ al li eblus tiom pergajni ke li en
tri jaroj povus tiom ŝpari ke li povus aĉeti eĉ du bubalojn. Tiu ĉi antaŭvido
plaĉe ridis al li. Post la foriro de lia patro, li fierpaŝe, kiel iu kiu
intencas grandajn aferojn, iris al Adinda kaj sciigis al ŝi sian planon.

-Imagu, li diris, kiam mi revenos, tiam ni estos sufiĉe aĝaj por geedziĝi, kaj
 ni havos du bubalojn!

-Tre bone, Saidjah! Mi vole edziniĝos kun vi, kiam vi revenos. Mi ŝpinos,
 teksos sarongojn kaj slendangojn, kaj batikos, mi dum tiu tuta tempo estos tre
 diligenta.

-Ho, mi kredas al vi, Adinda! Sed...kio se mi trovos vin edzinigita?

-Saidjah, vi ja scias ke mi edziniĝos kun neniu. Mia patro promesis tion al via
 patro.

-Kaj vi?

-Mi edziniĝos kun vi, estu certa pri tio!

-Kiam mi revenos, tiam mi vokos de el la malproksimo...

-Kiu aŭdus tion, se ni frapus rizon en la vilaĝo?

-Vere. Sed Adinda.. ho jes, tio ĉi estas pli bona: atendu min ĉe la
 djati-arbaro, sub la ketapano kie vi donis al mi la melation.

-Sed, Saidjah, kiel mi povos scii kiam mi iru por atendi vin sub la ketapano?

Saidjah pensis momenton kaj diris:

-Nombru la lunojn. Mi forestos trifoje dek du lunojn...nenombrante tiun ĉi
 lunon. Vidu, Adinda, entranĉu strion en vian riz-ŝtipon ĉiufoje ĉe nova
 luno. Kiam vi estos tranĉinta trifoje dek du striojn, tiam la tagon sekvantan
 je tio, mi alvenos sub la ketapanon. Ĉu vi promesas, ke vi estos tie?

-Jes, Saidjah! Mi estos sub la ketapano ĉe la djati-arbaro kiam vi revenos.

Nun Saidjah deŝiris strion de sia blua kaptuko, kiu estis tre eluzita, kaj li
donis tiun peceton de tolo al Adinda, por ke ŝi savu ĝin kiel garantiaĵon. Kaj
tiam li forlasis ŝin kaj Bandur-on. Li piediris multajn tagojn. Li preteriris
Rangkas-Betungon, kiu ne jam estis la ĉefurbo de Lebak, kaj Varung-Gunungo kie
tiutempe loĝis la asistanto-residento, kaj la venontan tagon li vidis
Pandeglangon, kiu tie kuŝis kiel ĝardeno, Kaj la revenontan tagon li alvenis en
Serango, miris pri la beleco de tiom granda urbo kun multaj domoj, faritaj el
brikoj, kaj tegmentigitaj per ruĝaj tegoloj. Neniam Saidjah vidis ion tian. Tie
li restis dum tago, ĉar li estis laca, sed nokte en la malvarmeto li pluiris,
kaj alvenis en Tangerango la venontan tagon, antaŭ ol la ombro malleviĝis ĝis
liaj lipoj, kvankam li surhavis la grandan tudungon, kiun postlasis lia patro
al li.

En Tangerango li banis sin en la rivero apud la transveturejo, kaj li ripozis
en la domo de unu el la konatoj de sia patro, kiu instruis al li kiel plekti
pajloĉapelojn, kiaj venas el Manilo. Li tie restis unu tagon por lerni tion ĉi,
ĉar li pensis per tio eble povi iomete pergajni, okaze ke li ne sukcesus en
Batavio. La venontan tagon je vesperiĝo, kiam malvarmetiĝis, li tre dankis sian
gastiginton, kaj pluiris. Kiam tute malheliĝis, ĉar neniu vidu, li aperigis la
folion en kiu li konservis la melation, kiun donis al li Adinda sub la
ketapan-arbo. Ĉar li malgajiĝis pro tio ke tiom longe li ne vidos ŝin. La unuan
tagon, kaj ankaŭ la duan, li malpli forte sentis kiom sola li estas, ĉar lian
animon tute plenigis la granda imago pergajni monon por aĉeti du bubalojn, ĉar
lia patro neniam havis pli ol unu, kaj liaj pensoj tro direktis tute al la
revido de Adinda, por havi lokon por multa malĝojo pri la adiaŭo. Li adiaŭis
kun troŝtreĉita espero, kaj li nodligis siajn pensojn al la finfina revido sub
la ketapano. Tiu revido ludis tiom grandan rulon en lia koro, ke li, forlasante
Badur-on, preterpasante tiun arbon, sentis ion gajigan, kvazaŭ ili jam pasis,
tiuj tridek ses lunoj, kiuj apartigas lin de tiu momento. Ŝajnis al li, ke nura
sinturniĝo, kvazaŭ li jam revenus de la vojaĝo, sufiĉus por vidi Adindan,
atendantan sub tiu arbo.

Sed ju pli li foriris de Badur, kaj ju pli li atentis la teruran daŭran de unu
tagon, des pli li ektrovis tiujn tridek ses lunojn, kiuj estis antaŭ li, longa
tempo. Estis io en lia animo kiu malrapidigis lian paŝadon. Li sentis la
malgajecon en siaj genuoj, kvankam ne estis senkuraĝeco kiu lin atakis, tamen
estis melankolio kiu proksimas senkuraĝecon. Li pripensis reveni, sed kion
Adinda dirus pri tiom da malkuraĝo?

Tial li pluiris, kvankam malpli rapide ol dum la unua tago. Li mantenis la
melation, kaj ofte premis ĝin kontraŭ sian bruston. Li multe aĝiĝis en tiuj tri
tagoj, kaj ne plu komprenis kiel li antaŭe tiom trankvile vivis, dum tamen
Adinda estis proksima, kaj li povis vidi ŝin tiom ofte kaj tiom longe kiom li
deziris. Ĉar nun li ne estus trankvila, kiam li povus atendi ke ŝi poste starus
antaŭ li. Li nek komprenis ke li ne, post la adiaŭo, lastafojon revenis por
ankoraŭfoje vidi ŝin. Ankaŭ reenanimiĝis ĉe li, kiel antaŭnelonge li kverelis
kontraŭ ŝi, pri la ŝnuro kiun ŝi ŝpinis por la lalajango de siaj fratetoj, kaj
kiu rompiĝis pro tio ke, li supozis, ŝi fuŝŝpinis ĝin, kaj pro kio veto
malgajniĝis kontraŭ la infanoj el Tjipurut. `Kiel eblas, li pensis, koleri pro
tio ĉi Adindan? Ĉar eĉ se ŝi fuŝŝpinis la ŝnuron, kaj eĉ se pro tio la veto de
Badur kontraŭ Tjipurut malgajniĝis, kaj ne pro vitrero - tiom petole kaj lerte
ĵetita de malgranda Djamin, kiu kaŝis sin malantaŭ la mata barilo - ĉu tiam mi
rajtus tiom krudi al ŝi, kaj finomi ŝin? Kiel estus, se mi mortus en Batavio
nepetinta pardonon al ŝi pro tioma krudeco? Ĉu ne estus kvazaŭ mi estus malbona
homo, kiu instultas knabinon? Kaj ĉu ne, se oni aŭdus ke mi mortis en fora
lando,  ĉiu en Badur dirus: estas bone ke Saidjah mortis, ĉar li estis
impertinenta al Adinda?'

Tiel iris liaj pensoj tre malsame ol tiuj de la lasta trostreĉiĝo, kaj nevole
ili eligis sin, komence per duonaj enbuŝaj vortoj, baldaŭ per monologo, kaj
fine per melankolia kanto, kies tradukon mi jene sekvigos. Komence mi intencis
aldoni ritmon kaj rimon en tiun translingviĝon, sed kiel Havelaar mi preferas
forlasi tiun korseton.

`Mi ne scias kie mi mortos.
Mi vidis la grandan maron en la Sudo, 
       kiam mi estis tie por fari salon kun mia patro
Se mi mortos sur la maro, 
       kaj oni ĵetos mian korpon en la  profundan akvon, tiam venos ŝarkoj
Ili naĝos ĉirkaŭ mia kadavro, 
       kaj demandos: `kiu el ni voros la korpon kiu jene sinkas en la akvo?'
Mi ne aŭdos.

Mi ne scias kie mi mortos.
Mi vidis la domon de Pa-ansu bruli, 
       kiun li mem ekbruligis, ĉar li matah-glapis.
Se mi mortos en brulanta domo, 
       tiam ardantaj pecoj el ligno falos sur mian kadavron.  
Kaj ekster la domo 
       estos multa kriado de homoj kiuj ĵetas akvon por mortigi la fajron.
Mi ne aŭdos.

Mi ne scias kie mi mortos.
Mi vidis la malgrandan Si-unah-on 
       fali el la kokosa arbo, kiam li plukis kokoson por sia patrino.
Se mi falos el kokosa arbo, tiam mi kuŝos morta 
       ĉe la piedo de la arbo, en la arbustoj, kiel Si-unah.
Tiam mia patrino ne ploros, ĉar ŝi estas morta. 
       Sed la aliaj laŭtvoĉe vokos: `Vidu, tie kuŝas Saidjah'.
Mi ne aŭdos.

Mi ne scias kie mi mortos.
Mi vidis la kadavron de Pa-lisu, 
       kiu mortis pro alta aĝo, ĉar liaj haroj estis blankaj.
Se mi mortos pro alta aĝo, kun blankaj haroj, 
       tiam la ploristinoj staros ĉirkaŭ mia kadavro
Kaj ili kriegados kiel la ploristinoj ĉe la kadavro de Pa-lisu.
Kaj ankaŭ la genepoj ploros, tre laŭte.
Mi ne aŭdos.

Mi ne scias kie mi mortos.
Mi vidis multajn en Badur, kiuj mortis. 
       Oni vestigis ilin en blankan veston, kaj enterigis ilin.
Se mi mortos en Badur, kaj oni enterigos min 
       ekster la desao orientflanke de la monteto, kie la herbo estas alta,
Tiam Adinda preterpasos, 
       kaj la rando de ŝia sarongo mallaŭte ŝoviĝos laŭ la herbo.
Mi ja aŭdos.'

Saidjah alvenis en Batavio. Li petis iun sinjoron dungi lin, kion tiu sinjoro
tuj faris, ĉar li ne komprenis Saidjah-on. Ĉar en Batavio oni preferas
servistojn kiuj ne jam scipovas la Malajan kaj do ne jam estas tiom infektitaj
kiom la aliaj kiujn pli longe influis la Eŭropa civilacio. Saidjah baldaŭ
lernis la Malajan, sed ĉiam virtis ĉar li daŭre pensis pri la du bubaloj kiujn
li deziris aĉeti, kaj pri Adinda. Li fariĝis granda kaj forta, ĉar li manĝis
ĉiun tagon, kio en Badur ne ĉiam povis esti. Li estis amata en la stalo, kaj
certe ne estus rifuzita, se li farus edziĝopeton al la filino de la
kaleŝisto. Lia sinjoro tiom amis Saidjah-on, kaj li baldaŭ promociis lin ĝis
domservisto. Oni plialtigis lian salajron, kaj plue daŭre donacis al li, ĉar
ili tiom tre kontentis pri liaj servoj. La sinjorino legis la romanon de Sue,
kiu tiom onidirigis, kaj ĉiam pensis pri princo Djalma kiam ŝi vidis
Saidjah-on. Ankaŭ la junaj knabinoj nun pli bone komprenis ol antaŭe kiel la
Java pentristo Radhen Saleh tiom furoris en Parizo.

Sed oni trovis Saidjah sendanka kiam li, post preskaŭ 3 jaroj da servado, petis
maldungiĝon kaj petis ateston ke li bone kondutis sin. Oni tamen ne povis
rifuzi tion al li, kaj Saidjah kun ĝoja koro ekvojaĝis.

Li preteriris preter Pising, kie iam loĝis Havelaar, antaŭlonge. Sed tion ne
sciis Saidjah. Kaj eĉ se li scius, li portis ion tre alian en sia animo, kiu
okupis lin. Li nombris la trezorojn kiujn li hejmenportis. En bambua cilindro
li tenis sian permesilon kaj la ateston pri bona konduto. En ujo fiksita al
leda rimeno, io peza ŝajnis daŭre svingiĝi kontraŭ lia ŝultro, sed li vole
sentis tion... certe mi tion kredas! En tiu estis tridek Hispanaj matoj, sufiĉe
por aĉeti tri bubalojn. Kion diros Adinda! Kaj tio ne estis ĉio. Sur lia dorso
videblis la per arĝento garnita ingo de Malaja ponardo kiun li portis en la
zono. La tenilo certe estis el fajne tranĉita kamuningo, ĉar li zorge envolvis
ĝin en silka volvaĵo. Kaj li posedis pliajn trezorojn. En la tubero de sia
kahino ĉirkaŭ siaj lumboj, li konservis ventrozonon el larĝaj arĝentaj ĉeneroj,
kun ora ikat-pendingo. Estas vere ke la zono estis mallonga: sed ŝi estis tiom
svelta...Adinda!

Kaj per ŝnuro ĉirkaŭ sia kolo, sub sia antaŭ-badjuo li portis silkan saketon,
en kiu estis iom da sekiĝinta melatio.

Ĉu estas mirakle ke li ne restis pli longe en Tangerang ol necese por viziti la
konaton de lia patro, kiu plektas tiom bonajn pajloĉapelojn? Ĉu estas mirakle
ke li malmulte diris al la knabinoj sur sia vojo, kiuj demandis al li `al kie,
de kie?', kiel oni salutas en tiuj regionoj? Ĉu estas mirakle ke li ne plu
trovis Serang-on tiom eminenta, ekkoninte Batavion? Ke li ne plu forkaŝas sin
en la mata barilo, kiel li faris antaŭ tri jaroj, kiam la residento
preterveturis, li, kiu vidis la multe pli gravan sinjoron, kiu loĝas en
Bejtenzorgo kaj estas la avo de la Susuhunano de Solo? Ĉu estas mirakle ke li
malmulte atentis la rakontojn de tiuj kiuj kuniras kun li parton de la vojo kaj
parolis pri ĉiu novaĵo en Bantan-Kidul? Ke li apenaŭ aŭskultis kiam oni
rakontis ke la kafkulturo post multe da nerekompencita peno tute estis
nuligita?  Ke la distriktestro de Parang-Kudjang pro rabo sur la publika vojo
estis kondamnita je du semajnoj da aresto en la domo de sia bopatro? Ke oni
translokigis la ĉeflokon al Rangkas-Betung? Ke venis nova asistanto-residento,
ĉar la malnova mortis, antaŭ kelkaj monatoj? Kiel tiu nova oficisto parolis en
la unua sebah-kunsido. Kiel jam dum iom da tempo neniu estis punita pro plendo,
kaj kiel la popolo jam esperis ke ĉio ŝtelita estas redonota aŭ repagota?

Ne, pli belaj imagoj montriĝis antaŭ la okulo de lia animo. Li serĉis la
ketapan-arbon en la nuboj, ĉar ankoraŭ tro malproksima li estis por serĉi ĝin
apud Badur. Li provkaptis la sin ĉirkaŭantan aeron, kvazaŭ li volus ĉirkaŭpreni
la staturon kiu atendos lin sub tiu arbo. Li desegnis al si la vizaĝon de
Adinda, ŝian kapon, ŝian ŝultron... Li vidis ŝian pezan kondehon, tiom
briletante nigran, kaptitan en propra banto, dependantan en ŝian kolon.. li
vidis ŝian grandan okulon, brilantan en la malhela rebrilo... la alojn kiujn ŝi
tiom fiere suprentiris kiel infano, kiam li - kiel eblis! - incitis ŝin, kaj la
angulon de ŝiaj lipoj, kie ŝi konservis rideton. Li vidis ŝian bruston, kiu nun
ŝvelus sub la kabajo... Li vidis kiel la sarongo, kiun ŝi mem teksis, strikte
ĉirkaŭfermis siajn koksojn, kaj, sekvante la femuron laŭ kurbiĝa linio, falis
preter la genuo per rava ondo sur la malgrandan piedon...

Ne, li malmulte aŭdis de tio, kion oni diris al li. Li aŭdis tute aliajn
sonojn. Li aŭdis kiel Adindo diros: `Estu bonegvena, Saidjah! Mi pensis pri vi
dum la ŝpinado kaj teksado, kaj dum la frapado de la rizo en la ŝtipo kiu nun
portas trifoje dek du ŝtriojn, faritajn de mi. Jen mi sub la ketapano, la unuan
tagon de la nova luno. Estu bonegvena, Saidjah: mi deziras esti via edzino!'

Tio estis la muziko kiu resonis en siaj oreloj, kaj kiu malhelpis lin aŭskulti
ĉiujn tiujn novaĵojn kiujn oni renkontis al li survoje. Finfine li vidis la
ketapanon. Aŭ pli bone, li vidis nigran makulon kiu kaŝis multajn stelojn por
lia okulo. Tiu devis esti la Djati-arbaro, apud la arbo ĉe kiu li revidos
Adindan, la venontan tagon post leviĝo de la suno. Li serĉis en la malhelo, kaj
palpis multajn trunkojn. Baldaŭ li trovis la konatan malebenaĵon en la suda
flanko de la arbo, kaj li metis sian fingron en foldon, kiun enhakis Si-Panteh
per sia parango, por ekzorcizi la pontianakon kiu kulpis pri la dentodoloro de
la patrino de Panteh, mallonge antaŭ la naskiĝo de lia frateto. Tiu estis la
ketapano, kiun li serĉis. 

Jes, tiu ĉi estis la loko, kie li unuafoje vidis Adindan alimaniere, ol siajn
aliajn ludokamaradojn, ĉar tie ŝi unuafoje rifuzis kunludi ludon, kiun ŝi
tamen kunludis kun ĉiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, ankoraŭ mallonge
antaŭe. Tie ŝi donis al li la melation.

Li sidigis sin apud la piedo de la arbo, kaj suprenrigardis al la steloj. 
Kaj kiam unu kolorŝanĝiĝis, tiam li akceptis tion kiel saluton ĉe sia reveno en
Badur. Kaj li konsideris ĉu Adinda nun dormus? Ĉu ŝi ja ĝuste entranĉis la
lunojn en sian riz-ŝtipon? Tiom malĝojigus lin, se ŝi forgesus tranĉi lunon,
kvazaŭ ne estus sufiĉaj...tridek ses! Kaj ĉu ŝi batikis belajn sarongojn kaj
sledangojn? Kaj li ankaŭ demandis sin, kiu loĝas en la domo de lia patro? Kaj
reenmensiĝis lia juneco, kaj lia patrino, kaj kiel tiu bubalo savis lin de la
tigro, kaj li pripensis kio estus okazinta al Adinda se tiu bubalo estus
estinta malpli fidela?

Kaj li tre atentis la malsupreniradon de la steloj en la okcidento, kaj je ĉiu
malapero de stelo sur la horizonto, li kalkulis kiom denove reproksimiĝis la
suno al sia leviĝo en la oriento, kaj kiom li mem proksimiĝis al la revido kun
Adinda. 

Ĉar certe ŝi venos samtempe kun la unua radio, jes, krepuske ŝi jam
estos... aĥ, kial ŝi ne jam venis la antaŭan tagon?

Malgajigis lin, ke ŝi ne iris antaŭen al tiu bela momento, kiu dum tri jaroj
lumigis sian animon per nepriskribebla brilo. Kaj al li, maljusta pro la egoismo
de sia amo,  ŝajnis ke Adinda estu estinta tie, lin atendanta, lin, kiu nun
plendas - jam antaŭ la tempo! - ke li devas atendi ŝin.

Sed li plendas malprave. Ĉar ne jam la suno leviĝis, ne jam la okulo de la tago
rigardis la ebenaĵon. Ja jam la jen superaj steloj paliĝas, hontante ke baldaŭ
finiĝos ilia regado... Ja jam fluas strangaj koloroj sub la montopintoj, kiuj
ŝajnis des pli malhelaj, ju pli ili kontrastas kun la pli hela fono... ja jam
tie kaj tie tra la nuboj en la oriento flugis io arda - sagoj el oro kaj fajro
kiuj pafiĝis tien kaj reen, paralele al la horizonto - sed ili remalaperis kaj
ŝajnis fali malantaŭ la nepenetreblan kurtenon kiu ankoraŭ kaŝis la tagon por
la okuloj de Saidjah.

Tamen pli kaj pli heliĝis ĉirkaŭ li. Li jam vidis la pejzaĝon, kaj li povis
distingi la tufon de la kokos-arbaro en kiu kaŝiĝis Badur... tie dormas Adinda!

Ne, ŝi ne plu dormas! Kiel ŝi povus dormi? Ĉu ŝi ne scias ke Saidjah tie
atendas? Certe, ŝi ne dormis dum la tuta nokto! Certe la vilaĝa gardisto frapis
ŝian pordon, por demandi kial la pelitaho ankoraŭ plubrulas en ŝia dometo, kaj
kun ĉarma rideto ŝi diris ke ŝi maldormas pro promeso ke ŝi finteksos la
slendangon, pri kiu ŝi okupiĝas, kaj kiu estu preta antaŭ la unua tago de la
nova luno...

Aŭ ŝi pasigis la nokton en malhelo, sidante sur sia riz-ŝtipo, per avida fingro
nombrante, kontrolante ĉu vere estas tridek ses da tiu profundaj strioj,
entranĉitaj unu apud la alia. Kaj ŝi amuzis sin per la artefarita ektimo ĉu
eble ŝi miskalkulis, ĉu eble tamen unu mankas, por refoje, kaj refoje, reĝui la
ravan certecon ke fakte trifoje dek du lunoj pasis ekde Saidjah vidis ŝin
lastafoje.

Ankaŭ _ŝi_ nun, kiam jam tiom heliĝas, streĉus siajn okulojn, kun vana laciga
peno kurbigi la rigardojn trans la horizonton, por ke ili renkontu la sunon, la
malrapidan sunon, kiu forrestis... forrestis...

Jen alvenis linio bluece ruĝa, kiu kroĉas sin al la nuboj, kies randoj lumiĝis
kaj ardiĝis, kaj ekfulmis, kaj denove sagoj el fajro pafiĝis tra la atmosfero,
sed ĉi-foje ili ne falis, ili fiksiĝas al la malhela fundo, kaj diskonigis sian
ardon per pli kaj pli grandaj cirkloj, kaj rekontis unu la alian, kruciĝante,
svingiĝante, turniĝante, vagante, kaj ili unuiĝis ĝis fajraj faskoj, kaj
rebriliĝis per ora brilo sur fono perlamota, kaj estis ruĝo, kaj bluo, kaj
flavo, kaj arĝentkoloro, kaj purpuro, kaj lazuro en ĉio ĉi... ho Dio, tio estis
la tagiĝo: tio estis la revido de Adinda!

Saidjah ne lernis preĝi, kaj ankaŭ estus domaĝe instrui tion al li, ĉar pli
sanktan preĝon kaj pli fajran dankon ol estis en la senvorta raviteco de lia
animo, ne povus enhavi homa lingvo. 

Li ne volis iri al Badur. La revido de Adinda mem ŝajnis al li malpli bela, ol
la certeco ke li poste povos revidi ŝin. Li sidigis sin ĉe la piedo de la
ketapano, kaj vagigis siajn okulojn laŭ la pejzaĝo. La naturo ridis al li kaj
ŝajnis bonvenigi lin, kiel patrino sian revenintan infanon. Kaj kiel tiu
pentras sian ĝojon per libervola rememorado pri la pasinta ĉagreno, dum la
montro de tio, kion ŝi konservis kiel memorigaĵon dum la manko, tiel ankaŭ
Saidjah lasis la revidon de tiom da lokoj kiuj estis atestantoj de lia mallonga
vivo, amuzi lin. Sed kiel ajn liaj okuloj aŭ pensoj vagis, ĉiufoje lia rigardo
kaj lia deziro refalis sur la padon kiu iras de Badur al la ketapano. Ĉio, kion
liaj sensoj observis, nomiĝis Adinda.  Maldekstre, li vidis la abismon, kie la
tero estas tiom flava, kie iam juna bubalo dronis en la profundo: tie iam la
vilaĝanoj kuniĝis por savi la beston - ĉar ne estas malgravaĵo perdi junan
bubalon - kaj ili malsuprenigis sin per fortikaj rotangaj ŝnuroj. La patro de
Adinda estis la plej kuraĝa... ho, kiel ŝi kunfrapis la manojn, Adinda!

Kaj tie, aliflanke, kie la kokosarbareto svingsalutas trans la kabanojn de la
vilaĝo, ie tie Si-Unah falis el arbo, kaj mortis. Kiel ploris lia patrino: `ĉar
Si-Unah estis ankoraŭ tiom malgranda' ŝi lamentis... kvazaŭ ŝi estus malpli
afliktita se Si-Unah estus pli granda. Sed estis li malgranda, tio ja veras,
ĉar li estis eĉ pli malgranda kaj pli malforta ol Adinda...

Neniu paŝis la vojeton, kiu iris de Badur al la arbo. Poste ŝi venos: ho
certe... estis ankoraŭ tiom frue!

Saidjah vidis badjingon, kiu petolrapide saltis tien kaj reen laŭ la trunko de
la kokosarbo. La besteto - la indigno de la posedanto de la arbo, tamen ĉarma
pri figuro kaj movo - senlace grimpis supren kaj malsupren. Saidjah vidis tion,
kaj devigis sin spektadi, ĉar tio ripozigas liajn pensojn lacajn pro la peza
laboro, kiun ili faris ekde la leviĝo de la suno... Ripozo post la lacegiga
atendado. Preskaŭ liaj impresoj eligis sin per vortoj, kaj li prikantis tion,
kio okazas en lia animo. Mi preferus povi _laŭtlegi_ lian kanton al vi en la
Malaja, tiu Itala lingvo de la Oriento, sed jen traduko:

`Vidu kiel la badjingo serĉas sian vivtenon
En la kokos-arbo. Ĝi supreniras, malsupreniras, petolas maldekstren kaj  dekstren,
Ĝi ĉirkaŭiras la arbon, saltas, falas, grimpas kaj denove falas:
Ĝi ne havas flugilojn, sed tamen estas tiom rapida kiom birdo.

Multan feliĉon, mia badjingo, feliĉegiĝu!
Vi certe trovos la vivtenon kiun vi serĉas ...
Sed mi sidas sola apud la djati-arbaro,
Atendante la vivtenon de mia koro.

Jam longe la ventro de mia badjingo satiĝis ...
Jam longe ĝi revenis al sia nesto...
Sed ankoraŭ mia animo
Kaj mia koro estas profunde malĝojaj...Adinda!'

Ankoraŭ estis neniu sur la pado kiu iris de Badur al la ketapano. Saidjah
ekvidis papilion, kiu ŝajnis ĝoji pri la ekvarmiĝo.

`Vidu kiel tie la papilio ĉirkaŭflugetadas.
Ĝiaj flugiletoj brilis kiel multkolora floro.
Ĝia koreto enamiĝis en la floraĵon de la kenario:
Certe ĝi serĉas sian bonodoran amaton. 

Multan feliĉon, mia papilio, feliĉegiĝu!
Vi certe trovos tion kion vi serĉas ...
Sed mi sidas sola apud la djati-arbaro,
Atendante tion kion amas mia koro.

Jam delonge la papilio kisas
La kenari-floraĵon, kiun ĝi tiom amas...
Sed ankoraŭ mia animo
Kaj mia koro estas profunde malĝojaj...Adinda!'

Kaj estis neniu sur la pado kiu iris de Badur al la arbo.

La suno jam ekestis alta... jam estis varmego en la aero.

`Vidu, kiel brilas la suno tie alta,
Alte super la Varingi-monteto!
Ĝi sentas sin tro varma, kaj deziras malsupreniri,
Por dormi en la maro, kvazaŭ en la brakoj de edzo.

Multan feliĉon, ho suno, feliĉegiĝu!
Tion, kion vi serĉas, vi certe trovos...
Sed mi sidas sola apud la djati-arbaro,
Atendante ripozon por mia koro.

Jam delonge la suno estos malleviĝinta,
Kaj dormos en la maro, kiam ĉio estas malhela...
Kaj ankoraŭ tiam mia animo
Kaj mia koro estos profunde malĝojaj...Adinda!

Ankoraŭ estis neniu sur la vojo kiu iras de Badur al la ketapano. 

`Kiam papilioj ne plu ĉirkaŭflugetados,
Kiam la steloj ne plu brilos,
Kiam la melatio ne plu bonodoros,
Kiam ne plu estos malĝojaj koroj,
Nek sovaĝaj bestoj en la arbaro..
Kiam la suno iros malĝustan vojon,
Kiam la luno forgesos pri kio estas okcidento kaj kio oriento..
Se tiam ankoraŭ Adinda estos neveninta,
Tiam anĝelo kun brilaj flugiloj 
Malsupreniros, por kontroli kio postrestis.
Tiam mia kadavro kuŝos ĉi tie sub la ketapano...
Mia animo estas profunde malĝoja... Adinda!'

Ankoraŭ estis neniu sur la pado kiu iris de Badur al la ketapano. 

`Tiam mian kadavron vidos la anĝelo.
Li fingromontros ĝin al siaj fratoj.

`Vidu, tie oni forgesis mortintan homon,
Lia rigidiĝinta buŝo kisas melati-floron.
Venu, ni prenu lin kaj portu lin ĉielen,
Lin, kiu atendis Adindan ĝis li mortis.
Certe, ne povas postresti _li_,
Kies koro havis forton tiel ami!'

Tiam ankoraŭ unu fojon mia rigidiĝinta buŝo malfermiĝos
Por voki Adindan, kiun amas mia koro...
Ankoraŭ unu fojon mi kisos la melation
Kiun _ŝi_ donis al mi...Adinda...Adinda!'

Kaj eĉ ankoraŭ estis neniu sur la pado kiu iris de Badur al la arbo.

Ho, certe ŝi ekdormis ĵus antaŭ la mateniĝo, lacigite de la maldormado dum la
nokto, de la maldormado dum multaj longaj noktoj! Certe ŝi ne dormis dum
semajnoj: tiel estas!

Ĉu li stariĝu kaj iru al Badur? Ne! Ĉu rajtus ŝajni kvazaŭ estus dubo pri ŝia
veno?

Ĉu li voku la viron kiu tie pelas sian bubalon al la kampo? Tiu viro estis tro
malproksima. Kaj krome, Saidjah ne deziris paroli _pri_ Adinda, ne demandi
_pri_ Adinda... li deziris _revidi_ ŝin, ŝin nur, ŝin unue! Ho certe, certe ŝi
nun baldaŭ venos! Li atendos, atendos...

Sed se ŝi estus malsana, aŭ... morta?

Kiel pafvundita cervo Saidjah hastegis laŭ la pado, kiu iras de la ketapano al
la vilaĝo en kiu loĝas Adinda. Li vidis nenion kaj aŭdis nenion, kvankam ja
eblis aŭdi ion, ĉar estis homoj sur la vojo ĉe la enirejo de la vilaĝo kiuj
kriis: `Saidjah, Saidjah!'

Sed... ĉu malhelpis lia hasto, lia kolero trovi la domon de Adinda? Li jam
antaŭen hastegis ĝis la fino de la vojo, kie la vilaĝo ĉesas, kaj kvazaŭ
freneza li reiris, kaj frapis sian kapon ĉar li povis preterpaŝi ŝian domon sen
vidi ĝin. Sed denove li estis ĉe la alia enirejo, kaj - je Dio, ĉu estis sonĝo?
- denove li ne trovis la domon de Adinda! Ankoraŭfoje li returne hastegis, kaj
subite li haltis, per ambaŭ manoj prenis sian kapon, kvazaŭ por tiel forpremi
la frenezon, kiu kaptis lin, kaj laŭte kriis: `ebria, ebria, mi estas ebria!'

Kaj la virinoj de Badur elvenis el sia domo, kaj kun kompato ili vidis tie la
povran Saidjah, ĉar ili rekonis lin, kaj komprenis ke li serĉis la domon de
Adinda, kaj sciis ke ne estas domo de Adinda en vilaĝo Badur.


Ĉar, kiam la distrikestro de Parang-Kudjang forprenis la bubalan de la patro de
Adinda...

Mi jam diris al vi, leganto, ke mia rakonto estos unutona. 

...tiam la patrino de Adinda mortis pro aflikto. Kaj ŝia plej juna fratino
mortis pro tio ke ŝi ne plu havis patrinon kiu mamnutris ŝin.  Kaj la patro de
Adinda, kiu timis la punon se li ne pagus siajn terorentojn...

Mi ja scias, mi ja scias, ke mia rakonto estas unutona!

...la patro de Adinda foriris el la lando. Li kunvenigis Adindan, kaj ŝiajn
fratojn. Sed li sciiĝis kiel la patro de Saidjah en Bejtenzorgo estis bate
punita per kanbastono pro tio ke li forlasis Badur-on sen permesilo. Tial la
patro de Adinda ne iris al Bejtenzorgo, nek al Kravango, nek al Preangero, nek
al la ĉirkaŭaĵoj de Batavio... li iris al Tjilang-kahan, la distrikto de Lebak,
kiu limas la maron. Tie li kaŝis sin en la arbaroj, kaj atendis la venon de
Pa-Ento, Pa-Lontah, Si-Uniah, Pa-Ansiu, Abdul-Isma kaj kelkaj aliaj, kies
bubalojn forprenis la distriktestro de Parang-Kudjang, kaj kiuj ĉiuj timis la
punon se ili ne pagus la terorentojn. Tie nokte ili ŝtelis fiŝistan pirogon,
kaj transiris la maron. Ili direktis ĝin okcidenten, kaj tenis la landon
dekstra, ĝis Javo-kabo. De ĉi tie ili venis norden ĝis ili vidis Tanah-itam-on,
kiun nomis la Eŭropaj maristoj Princa Insulo. Ili orientflanke ĉirkaŭvelis tiun
insulon, kaj stiris al la Imperiestra Golfeto, sin direktante al la alta pinto
en la Lampongoj. Tia almenaŭ estas la vojo, kiun oni flustre sufloris unu al la
alia en la Lebaka regiono, kiam oni parolis pri la oficiala bubalrabado kaj la
nepagataj terorentoj.

Sed la konsternegita Saidjah ne klare komprenis tion kion oni diris al li. Li
eĉ ne bone komprenis la mesaĝo pri la morto de sia patro. Estis zumado en liaj
oreloj, kvazaŭ oni batis gongon en lia kapo. Li sentis kiel la sango skue
tordiĝis tra la vejnoj en siaj tempioj, kiuj minacis rompiĝi pro la premo de
tiom granda dilatiĝo. Li ne parolis, kaj fikse ĉirkaŭrigardis per sensentigita
rigardo, sen vidi kio estis ĉirkaŭ kaj apud li, kaj fine harstarige ekridis.

Maljunulino prenis lin al sia dometo kaj flegis la kompatindan
malŝaĝulon. Baldaŭ li ne plu ridis tiom harstarige, sed tamen li ne
parolis. Nur dumnokte la kabananojn ektimigas lia voĉo, kiam li flustre kantis
`_mi ne scias kie mi mortos_' kaj kelkaj enloĝantoj de Badur kunmetis monon,
por oferi al la bujaoj de Tjiudjung por la resaniĝo de Saidjah, kiun oni
opiniis malprudenta.

Sed ne malprudenta li estis. 

Ĉar iun nokton, kiam la luno hele lumis, li stariĝis de la baleh-baleho,
senbrue forlasis la domon kaj serĉis la lokon kie loĝintis Adinda. Ne estis
facile trovi tiun, ĉar tiom da disfalitaj domoj estis. Tamen li ŝajni rekonis
la lokon laŭ la grando de la angulo kiun formis kelkaj direktigaj linioj tra la
arboj, kiel maristo mezuras sian pozicion per lumturoj aŭ elstarantaj
montopintoj.

Jes, tie devas esti... tie loĝis Adinda!

Stumblante pro la duonputrinta bambuo kaj pecoj de la falinta tegmento, li
trabatis al si vojon al la sanktejo, kiun li serĉis. Kaj, efektive, li retrovis
ion de la staranta mata barilo apud kiu staris la baleh-baleho de Adinda, kaj
eĉ ankoraŭ estis en tiu mataĵo la bambua kejlo, kiun uzis ŝi por pendigi sian
veston, kiam ŝi estis kuŝiĝonta por dormi...

Sed la baleh-baleho disfalis kiel la domo, kaj preskaŭ polviĝis. Li prenis
manplenon da tiu polvo, premis ĝin kontraŭ siajn malfermitajn lipojn kaj tre
profunde spiris...

La venontan tagon li demandis al la maljunulino kiu flegis lin, kie estas la
riz-ŝtipo kiu staris sur la korto de la domo de Adinda. La virino ĝojis ke ŝi
aŭdis lin paroli, kaj ĉirkaŭiris en la vilaĝo por serĉi tiun ŝtipon. Kiam ŝi
povis montri la novan posedanton al Saidjah, tiam tiu silente sekvis ŝin, kaj
kondukite ĉe la riz-ŝtipo, li nombris sur ĝi tridek du entranĉitajn striojn...

Tiam li donis al tiu virino tiom da Hispanaj matoj kiom oni bezonas por aĉeti
bubalon, kaj forlasis Badur-on. En Tjilang-Kahan li aĉetis fiŝistan  pirogon,
kaj per tiu atingis post kelkaj tagoj da velado la Lampongojn, kie la
ribelantoj kontraŭstaris la Nederlandan aŭtoritaton. Li aliĝis al bando de
Bantamanoj, ne tiom por batali kiom por serĉi Adindan. Ĉar li estis mildnatura,
kaj pli impresebla de malĝojo ol de amareco.

Je iu tago, kiam la ribelantoj denove estis venkitaj, li vagis en vilaĝo, kiu
ĵuse estis konkerita de la Nederlanda armeo, kaj do brulis. Saidjah sciis ke la
tie nuligita bando grandparte ekzistis el Bantamanoj. Kiel fantomo li vagis en
la domoj, kiuj ne jam estis tute forbrulintaj, kaj trovis la kadavron de la
patro de Adinda kun klevang-bajoneta vundo en la brusto. Apud li Saidjah vidis
la tri murditajn fratojn de Adinda, junuloj, preskaŭ ankoraŭ infanoj, kaj iom
distance kuŝis la kadavro de Adinda, nuda, abomene turmentita...

Penetris mallarĝa strio de blua tolo en la disstaranta brusta vundo kiu ŝajne
finis longdaŭran baraktadon...

Tiam Saidjah iris renkonte al kelkaj soldatoj, kiuj per mallevita pafilo pelis
la lastajn vivantajn ribelantojn en la fajron de la brulantaj domoj. Li
ĉirkaŭbrakis la larĝajn glav-bajonetojn, forte puŝis sin antaŭen, kaj ankoraŭ
repuŝis la soldatojn per lasta streĉo kiam la tenilojn haltigis lia brusto.


Mallonge poste en Batavio estis granda jubilado pri la nova venko kiu denove
aldonis tiom da laŭroj al la laŭroj de la Nederland-India armeo. Kaj la Vicreĝo
skribis al la Patrujo ke la Lampongoj estis retrankviligitaj. Kaj la Reĝo de
Nederlando, informita de siaj Ŝtatservistoj, denove rekompencis tiom da heroa
kuraĝo per multaj ordensignoj.

Kaj verŝajne en la dimanĉa preĝejo aŭ preĝa diservo el la koroj de la piuloj
leviĝis dankpreĝoj ĉielen, sciiĝinte ke `la Eternulo de la armeoj' denove
kunbatalis sub la standardo de Nederlando...

     `Sed Di' kompate pri vead'         
      prenis ne oferojn dum monat'    

Mi faris la finon de la rakanto pri Saidjah pli mallonga, ol mi povus esti
farinta, se mi estus dezirinta skizi ion harstarigan. La leganto verŝajne
rimarkis kiel mi prokrastis dum la priskribo de la atendado sub la ketapano,
kvazaŭ mi timis la malĝojigan malnodiĝon, kaj kiel mi glitis preter tiu kun
naŭzo. Kaj tamen tio ne estis mia intenco, kiam mi ekparolis pri Saidjah. Ĉar
komence mi timis ke mi bezonus pli fortajn kolorojn por trafi la leganton dum
la priskribado de tiom strangaj aferoj. Dumvoje mi tamen eksentis ke estus
insulto al mia publiko, kredi ke mi enmetu pli da sango en mian pentraĵon.

Tamen povintus mi fari tion, ĉar mi havas dokumentojn, kiuj kuŝas jen antaŭ
mi... sed ne: prefere mi konfesu.

Jes, mi konfesu, leganto! Mi ne scias ĉu Saidjah amis Adindan. Nek ĉu li iris
al Batavio. Nek ĉu lin murdis Nederlandaj bajonetoj en la Lampongoj. Mi ne
scias ĉu lia patro falis pro la batado per kana bastono ĉar li forlasis
Badur-on sen permesilo. Mi ne scias ĉu Adinda nombris la lunojn per tranĉado en
sia riz-ŝtipo...

Ĉion ĉi mi _ne_ scias!

Sed mi scias _pli_ ol tion ĉion. Mi scias _kaj povas pruvi_ ke estis _multaj_
Adindaj kaj _multaj_ Saidjah-oj, kaj ke, _kio estas fikcio malĝenerale, fariĝas
vero ĝenerale_. Mi jam diris ke mi povas nomi la nomojn de personoj kiujn,
samkiel la gepatrojn de Saidjah kaj Adinda, subpremado elpelis el ilia
lando. Ne estas mia celo, en tiu ĉi verko doni informojn kiuj taŭgus por
juĝistaro kiu devas verdikti pri la maniero kiel praktikiĝas la Nederlanda
aŭtoritato en Indio, informojn kiuj nur estus pruvpovaj por tiu kiu sufiĉe
paciencas por atente kaj interesite tralegi ilin, kion oni ne povas atendi de
publiko kiu serĉas distron en sia legaĵo. Tial mi, anstataŭ doni sekajn nomojn
de personoj kaj lokoj, kun kuna dato, anstataŭ prezenti kopion _de la listo de
ŝteloj kaj eldevigoj, kiu kuŝas antaŭ mi_, mi provis skizi tion, kio povas
fariĝi en la koroj de la malriĉuloj, kies vivrimedojn oni forprenas, aŭ eĉ: mi
nur igis diveni tion, timante tro trompiĝi pri la desegnado de konturoj de
emocioj kiujn mi neniam spertis.

Sed kio pri la ĉefafero? Ho, ke mi estu vokita por pruvi tion kion mi skribis!
Ho, ke oni diru: `vi elpensis tiun Saidjah-on... li neniam kantis tiun
kanton... Ne loĝis Adinda en Badur!' Sed ke estu dirita kun la forto kaj volo
fari juston, tuj kiam mi estus pruvinta ne esti kalumnianto.

Ĉu estas mensogo en la parobolo pri la bona Samariano, ĉar eble neniam rabita
vojaĝanto estis akceptita en Samaria domo? Ĉu estas mensogo en tiu parobolo pri
la semisto, ĉar neniu agrikulturisto ĵetus sian semon sur ŝtonajn lokojn? Aŭ -
por malsupreniri pli al sameco kun mia libro - ĉu oni rajtas nei verecon, kiu
estigas la ĉefaferon de la Negra Kabano, ĉar eble neniam ekzistis Evangeline?
Ĉu oni diros al la verkistino de tiu senmorta pledado - senmorta, ne pro arto
aŭ talento, sed pro la _intenco_ kaj _impreso_ - ĉu oni diros al ŝi: `Vi
mensogis, la sklavoj ne estas malbone traktataj... ĉar estas malvero en via
libro: estas romano!' Ĉu ne ankaŭ ŝi devis doni, anstataŭ sumon de sekaj
okazoj, rakonton kiu ilustras tiujn okazojn, por igi la konscion pri neceso de
plibonigo penetri en la korojn? Ĉu oni estus leginta ŝian libron, se ŝi estus
forminta ĝin kiel dosieron? Ĉu estas ŝia kulpo - aŭ mia - ke la vero, por trovi
komprenon, tiom ofte devas surhavi la veston de la mensogo?

Kaj al kelkaj, kiuj eble dirus ke mi idealigis Saidjah-on kaj lian amon, mi
devas demandi, kiel ili povas scii tion. Ja tre malmultaj Eŭropanoj trovas ke
valoras la penon klini sin por observi la emociojn de la kafiloj kaj sukeriloj
kiujn ili nomas `indiĝenoj'. Sed eĉ se ilia kritiko havus bazon, kiu alportas
tiajn kontraŭargumentojn kiel pruvon kontraŭ la ĉefintenco de mia libro, tiu
donos al mi grandan triumfon. Ĉar ili tekstas, tradukite, `La malbono, kiun vi
kontraŭbatalas, ne ekzistas, aŭ ne tiomgrade, _ĉar_ la indiĝeno ne estas tia,
kia via Saidjah... en la malbona trakto de la Javanoj ne estas tiom granda
malbono kiom estus en ĝi kiam vi pli ĝuste estus desegnita vian Saidjah-on. La
Sundano ne kantas tiajn kantojn, ne tiel amas, ne tiel sentas, kaj do...'

Ne, Ministro de Kolonioj, ne, emeritaj Vicreĝoj, ne tion vi pruvu! Vi pruvu ke
la loĝantaro ne estas malbone traktata, egale ĉu estas sentimentalaj Saidjah-oj
en tiu loĝantaro. Aŭ ĉu vi kuraĝus aserti ke oni rajtas ŝteli bubalojn de homoj
kiuj _ne_ amas, kiuj _ne_ kantas melankoliajn kantojn, kiuj _ne_ estas
sentimentalaj? 

Beletristike atakite, mi defendus la ĝustecon de la desegnaĵo de Saidjah, sed
sur kampo de politiko, mi tuj cedas al ĉiu kritiko kontraŭ tiu ĝusteco, por
malhelpi ke oni translokigu la grandan demandon al malbona kampo. Mi estas tute
indiferenta ĉu oni opinias min malbona pentristo, kondiĉe ke oni cedu al mi pri
tio, kia estas la malbontrakto de la indiĝeno: _ekscesa_. Tiu estas la vorto
sur la noto de la antaŭulo de Havelaar, kiun tiu montris al la kontrolisto
Verbrugge: _noto kiu kuŝas antaŭ mi_.

Sed mi havas aliajn pruvojn! Kaj feliĉe, ĉar ankaŭ la antaŭulo de Havelaar
povas erari.

Bedaŭrinde, se _li_ eraris, tiam li estis tre severe punita pro tiu eraro. Li
estis murdita.

-------------------------------------------------------------------------------

EKSTRAĴO! La `nula' ĉapitro el la sama libro (neeldonita teatraĵo).

-------------------------------------------------------------------------------

Juĝeja pedelo: Sinjoro juĝisto, jen la viro kiu murdis Barbenjon.

Juĝisto: Tiu viro pendumiĝu. Kiel li faris?

Juĝeja pedelo: Li tranĉis ŝin en malgrandajn pecojn, kaj peklis tiujn.

Juĝisto: Tio estis tre malbona. Li pendumiĝu.

Lothario: Juĝisto, mi ne murdis Barbenjon! Mi nutris ŝin kaj vestigis ŝin, kaj
zorgis pri ŝi. Estas atestantoj kiuj deklaros ke mi estas bona homo, ne
murdisto.

Juĝisto: Viro, vi pendumiĝu! Vi pligravigas vian krimon per tromemfido. Ne
decas al iu kiu ... estas akuzita de io, pensi sin bona homo.

Lothario: Sed juĝisto, estas atestantoj kiuj konfirmos. Kaj ĉar mi nun estas
akuzita pri murdo...

Juĝisto: Vi pendumiĝu! Vi distranĉis Barbenjon, peklis ŝin, kaj vi koketas kun vi
vi mem... tri mortpunendaj krimoj! Kiu estas vi, virino?

Virino: Mi estas Barbenjo.

Lothario: Dank' al Dio! Juĝisto, ĉu vi nun vidas ke mi ne murdis ŝin!

Juĝisto: Hm...jes...tiel! Sed la peklado?

Barbenjo: Ne, juĝisto, li ne peklis min. Male, li faris multan bonon al mi. Li
estas nobla homo!

Lothario: Aŭdas vi, juĝisto, ŝi diras ke mi estas bona homo.

Juĝisto: Hm... la _tria_ punkto do restas. Pedelo, forkonduku tiun viron, li
pendumiĝu. Li kulpas pri tromemfido. Aktuaro, citu en la premisoj la
jurisprudencon de la patriarko de Lessing. 


-------------------------------------------------------------
Vortolistoj kun uzataj Malajaj/Indoneziaj vortoj kaj aliaj klarigoj

savaho = sawah: subakvigita rizokampo = rizejo
padio = padie: enspika aŭ surkampa rizo
lombongo = lombong : konservejo
Bantamo = Bantam
residentio = residentie : administra regiono
asistanto-residento = assistent-resident
pusako = poesaka : heredaĵo
kerbo = kerbo : indonezia malsovaĝa bubalo
patjolo = patjol (Malaja pacol)  : fosilo kun la lameno perpendikula je la tenilo
user-userano = oeser-oeseran : harkirlaĵoj sur la postkoloj
penghulo = penghoeloe : vilaĝa pastro
ontongo = feliĉo
Indio = Indië : En Nederlando la malnova nomo por Indonezio. 
galangano = galangan : mallarĝa digeto
alang-alango = allang-allang : alta herbo
kapalo = iu parto de sarongo (vidu p. 222)
Bejtenzorgo = Buitenzorg : regista parto de tiama Batavio, nuna Ĝarkarto (laŭ mi)
matah-glapo = matah-glap : menskonfuzego
atapo = atap : palmaj folioj
Bendio = malpeza durada ĉareto
slendango = granda ŝalo kiun portas virinoj ĉirkaŭ la korpo aŭ per kiu ili portas infanon. 
djati, ketapano =  arbospecoj
melatio = malgranda blanka jasmenordora floro. Samsimbolplena kiel rozo. 
riz-ŝtipo = ujo en kiu oni senspikigas padion. 
tudungo = kapvesto
desao = desa, dessah : indiĝena komunumo plej malalta rega tavolo en Javo.
lalajango = lalayang : iuspeca kajto
Sue = Eugène Sue, franca romanisto.
mato = matte : arĝenta monero.
kamuningo = kamoening : multekosta flav-flama ligno.
kahino = kahin : lumba tuko
ikat-pendingo = ikat-pendieng : buko 
badjuo = baadjoe (malaja baju) : larĝa indonezia jako
Susuhunano = reĝo, imperiestro
sebah = < pasebah? : konstruaĵo
kondeho = kondeh : hartubero
kabajo = kabaaj : supra veŝto
parango = parang : haktranĉilo
pontianako = pontianak : spirito, fantomo
pelitaho = pelitah : ole-lampeto
badjingo = badjing : sciuro
kenario = kenari : migdalaca arbo
Lampongoj = Lampongs : Mi supozas ke tiuj estas montoj aŭ regionoj sur Sumatro
                     (estas tie urbo Lampung)
bujao = boeja : kajmano
baleh-baleho = baleh-baleh : bambua ripozbenko
klevang = klewang : ?
Sed Di'.. = Maar God, met zoveel wee gegaan, / Nam de offers van dien dag niet
          aan (cito de Tollens) : Sed Dio, kiu kompatis tiom da doloro/Ne
	  akceptis la oferon de tiu tago. 
La Negra Kabano =  Uncle Tom's cabin -   Harriet Beecher- Stowe
patriarko de Lessing =  En la dramo 'Nathan der Wiese' de Lessing la patriarko ignoras ĉiujn atestojn
          kaj deklaras ke la judo tamen estos bruligita

--------------------------------------------------------------------------------


    Source: geocities.com/athens/acropolis/4675/8

               ( geocities.com/athens/acropolis/4675)                   ( geocities.com/athens/acropolis)                   ( geocities.com/athens)