(7.1)La konkludo de nia lasta litkoncilio estis ke estu persistata la fromagxentrepreno sen eksigxi cxe la sxipkonstruejo. Mia edzino diras ke mia frato, la kuracisto, povas arangxi tion. Tiu organizu ateston per kiu mi akiras tri monatojn da forpermeso por satripozi kaj rebonfartigxi de iu ajn malsano, kiun mia frato trovos. Sxi mem elpenis cxi tiun solvon.
(7.2)Persone, mi opinias ke tio estas nedecidema solvo kaj ke oni pri tiaj aferoj faru la unu aux la alian.
(7.3)Mil tondroj, oni partoprenas en la fromagxkampanjo aux oni ne partoprenas en gxi. Se unue oni fosas trancxeojn en kiujn oni povas retirigxi, tiam oni ankaux ne pluiras. Ek, mi diras!
(7.4)Sed kion mi povis fari? Sxi venigis la infanojn kaj tiuj pravigas sxin. Kaj krom havi cxiujn zorgetojn de la maltrankvila biznis-vigleco, kiun mi spertos, ankaux sencxese familimiliti, tion mi rifuzas.
(7.5)Mi alparolis mian fraton pri la afero.
(7.6)Li estas dek-du jarojn pli agxa ol mi kaj anstatauxas kaj patron kaj patrinon, de kiam tiuj estas mortaj.
(7.7)Tiu dek-du-jara diferenco estas netranspontebla. Kiam mi ankoraux estis petolulo, tiam li jam estis viro kaj la rilato el tiu periodo restis. Li protektas min, mallauxdas min, kuragxigas min kaj konsilas min kvazaux mi ankoraux globetludas sur la strato. Mi diru ke li estas laborema kaj entuziasma simpatiulo, plena de kuragxo kaj devokonscio kaj kontenta pri sia sorto. Cxu li fakte de matene gxis vespere vizitas malsanulojn, tion mi ne scias. Sed cxiaokaze li flugas la tutan tagon sur sia biciklo tra la urbo kaj rapide eniras je cxiu posttagmezo momenton en mia domo. Vibrosonante li marsxas en la kuirejon, en kiu mia edzino estas kuiranta, levas la kovrilojn por momenton vidi kaj flari, brue salutas miajn du infanojn, kiuj amegas lin, demandas pri nia sano, donas al ni specimenojn de medikamentoj por cxiuspecaj afekcioj, eltrinkas sian glason kaj ree rapide eliras, cxio en unu spiro.
(7.8)Postulis penon igi lin auxskulti la unuan parton de la fromagxlegendo, cxar li estas senpacienca, dauxre interrompas kaj nur volas scii, kiajn servojn li povas servi pri cxi cxio.
(7.9)Kiam li auxdis, ke mia ofico cxe la General Marine and Shipbuilding eble viktimigxos, tiam severa trajto aperis sur lia malkasxa vizagxo.
(7.10)`Tio estas serioza afero, virego, diable serioza afero.'
(7.11)Kaj subite li lasis min staranta kaj iris en la kuirejon.
(7.12)`Cxu li ja havas talenton por la komerco?' auxdis mi lin demandi.
(7.13)`Nu,' diris mia edzino, `tion li ja mem devas scii.'
(7.14)`Serioza afero,' ripetas li.
(7.15)`Tion ankaux mi diris al li.'
(7.16)Tion ankaux sxi diris! Sxi! Cxu vi ne jxetegus sxin tra la fenestraj vitroj?
(7.17)Kaj dume mi tie staras, kiel granda nululo.
(7.18)Mi havis apenaux suficxan tempon por kiel proteston ekfunkciigi la radion, cxar jen li ree iris en la verandon.
(7.19)`En via situacio mi unue profunde pripensus, kara fracxjo.'
(7.20)Mi finfine sukcesas rakonti al li ke mi volas klopodi akiri forpermeson de tri monatoj, cxar tiomli ne lasis min progresi pri mia rakonto, ecx se mi estus provinta kvarfoje.
(7.21)Li igis min elekti inter serio da konvenaj afekcioj. Persone li opinias ke nervomalsano estas plej bona, cxar tiuokaze mi povas veni ekstere, sen ke mia mastro havas ion kion li povas kritiki. Kaj nervomalsano neniun fortimigas, li diras. Se mi parolus pri pulmoj, kaj vi iros denove al la Sxipkonstruejo, tiam vi estos timata kiel la pesto. Li certe kredas ke la ekspluatado de tiu fromagxmino estas por mi nur amuzajxo kaj ke mi poste efektive reiros al oficejo.
(7.22)Kaj post tio li donis al mi ateston.
(7.23)`Vi mem sciu, fracxjo,' diris li ankoraux unufoje kapskue.
(7.24)Kia alia homo mi jam estas!
(7.25)Sur la sxipkonstruejo mi ne plu sentas hejme kaj tajpante miajn leterojn, kiuj temas pri masxin- kaj sxipkonstruado, antaux la spirito fantomas tiuj kremaj Edamaj, kiuj ruligxos post kelkaj tagoj kaj do ja estos cxi tie baldaux. Mi timas tajpi en niaj mendleteroj fromagxojn anstataux akrigajn sxtonojn aux platferon.
(7.26)Tamen la unuan tagon mi ne encxambrigxis cxe sinjoro Henri, cxar mi ne havis la kuragxon, tiel ke mi reprenis mian ateston hejmen. Sed devas okazi, cxar tiuj minacantaj fromagxoj cxaspelas min kiel hundon kiu devas nagxi, cxu gxi volas aux ne.
(7.27)Cxi matenon mi turnis min al Hamer. Oficiale li estas nia cxeflibrotenisto, sed realece vera cxiofaranto kiu tre meritas la konfidon de sinjoro Henri. Honeste, viro kun kiu oni povas paroli. Li ekkusxas sur sian kubuton, kondukas la manon al sia dekstra orelo, auxskultas sen rigardi onin kaj komencas kapskuadi.
(7.28)Mi montris mian ateston kaj poste demandis konsilon, cxar mi scias ke li faras nenion pli volonte ol konsili. Cxiutage li havas sian konsultan kvaronhoron, kiel kuracisto, kaj en cxiu tiu konsultado li sentas agnoskon de sia supereco, kiun neniu pridubas.
(7.29)Li inversis la paperon, kvazaux iam sur la dorsa flanko de tia atesto estas io skribita, profunde pensis kaj post tio diris ke malviglas sur la sxipkonstruejo, kaj tio veras. Kaj se ili rimarkos ke dum tri monatoj marsxis kun unu homo malpli, tiam povus ekdangxeri por mi. Ankaux la pagado al iu kiu estas malsana, baldaux ekmalplacxas. Sed, li diras, se vi konsentas ekhavi promalsanan forpermeson sen salajro tiam vi ecx ne parolu kun sinjoro Henri pri tio, cxar tiu versxajne dirus, ke la General Marine and Shipbuilding ne estas malsanulejo kaj ecx malpli pensikaso. Sed Hamer kuragxas preni gxin sur sin nepagata, sen ecx mencii interne.
(7.30)`Interne' estas la privata oficejo de sinjoro Henri, kie neniu krom Hamer kaj la cxefingxeniero venas. Se ordinara komizo estas venigata tie, tiam li revenas kun rugxa kapo. Post proksime tri vizitoj kutime li estas maldungota.
(7.31)`Versxajne sinjoro Henri ecx ne rimarkos ke vi ne plu estas,' diras Hamer.
(7.32)Tio bone eblas. Cxar kiam lastan jaron Hamer feriis, mi devis, estante la plej maljuna korespondisto, anstatauxante lin, veni internen por registri la leterojn. Kaj tiam mi rimarkis, ke sinjoro Henri ne scias kiel mi nomigxas. Unue li nomis min Hamer, certe pro kutimo, kaj poste tute ne plu.
(7.33)Mi kun mia edzino pripensis la proponon de Hamer kaj ni opinias, ke gxi estas cxiurilate bonega solvo. Kaj per akcepti gxin, mi refoje pruvas ke mi ne volas malpurigi miajn manojn per nemeritita salajro.
(7.34)Hamer enfermis mian ateston por kapabli pravigi sin se tamen sinjoro Henri auxdus gxin kaj tiel mi ecx ne devis adiauxi miajn kolegojn, cxar mi ja estas reatendota? Hamer efektive kredas ke mi revenos, se almenaux mi sanigxos. La bona viro ne komprenas ke li estas aktiva en la konstruado de mia ricxajxo. Mi anticipe decidis poste kompensi tion per bela donaco.
(7.35)Kaj nun la fromagxmondo alireblas por mi.