(9.1)Mi kunportis ekzempleron de mia letera papero al la klacxfesto de mia amiko Van Schoonbeke kaj montris gxin al li malsupre en la koridoro, cxar li venis renkonte al mi.
(9.2)`Plej bonajn gratulojn,' ankoraux diris li kaj post tio li enposxigis gxin.
(9.3)Mi, kvazaux per si mem, rericevis mian lastefojan lokon kaj mi firme kredas ke neniu el tiuj herooj kuragxus entrepreni okupi mian segxon.
(9.4)Tiun vesperon, ili parolis pri Rusujo.
(9.5)En la fundo de mia koro mi admiras tiujn nudpiedulojn, kiuj provas el ruinajxo konstrui novan templon. Kaj tio onidire estas io tre alia ol debiti dudek tunojn da fromagxo. Sed kiel Gafpaisto mi ne konas sentimenton kaj mi estas firme decidinta distreti cxion, kio gxenas mian fromagxon.
(9.6)Unu el ili asertis ke tie po milionoj homoj pereas pro malsato, kiel musxoj en nelogxata domo. Kaj tiun momenton tiu amuza Van Schoonbeke donis mian leteran paperon al sia plej proksima najbaro, kiu interesite demandis, kion tio signifas.
(9.7)`Tio estas la letera papero de la plej nova entrepreno de nia amiko Laarmans,' klarigis li. `Cxu vi ankoraux ne vidis gxin?'
(9.8)La malkuragxulo diris ke li ne vidis gxin, sed ja sciigxis kaj siavice transdonis gxin al sia najbaro. Kaj tiel gxi triomfe rondiris la tablon.
(9.9)`Tre interesa,'`Gxi aspektas unuakvalita,'`Ja kompreneble, nenio superas la nutrajn varojn,' sonis antaux kaj apud mi. La mumio de Tut-Ank-Amono ne kauxzus pli da interesigxo.
(9.10)`Granda Gafpa, tion bezonas la Rusoj,' diris Van Schoonbeke.
(9.11)`Mi trinkas je la felicxego de la Gafpa,' deklaris maljuna advokato kiu, mi kredas, havas malpli da mono ol li pretekstas posedi. Li nun estas la plej malinda el la kunularo, depost mia forskuo de mia suspekta `inspektoreco de la cxarpentaj sxipkonstruejoj', kaj uzas cxiun favoran okazon por malplenigi sian glason. Li celas, mi kredas, nur la vinon.
(9.12)Mi mem transdonis la paperon ecx sen rigardi gxin kaj tiel gxi denove alvenis cxe la gastiganto, kiu metis gxin antaux si sur la tablon.
(9.13)`Diabla Frans,' diris Van Schoonbeke, kiam mi adiauxis.
(9.14)`Parenteze,' konfidis li al mi, `notario Van der Zijpen petis min rekomendi lian plej junan filon por eventuala asocio. Ja mono, multe da mono kaj estas honestaj homoj,' finis li.
(9.15)Cxu mi partoprenigos en la fruktoj de mia laboro la unuan ajn? Mi ecx ne prikonsideras. Rekomendi tiun junulon cxe la General Marine por anstatauxi min, tio estas io alia.
(9.16)`La fromagxo alvenis, Pacxjo,' kriis mia filo Jan, kiu staris en la pordo kiam mi rehejmigxis.
(9.17)La novajxon konfirmis mia filineto.
(9.18)Iu estis telefoninta por demandi, kion ili devas fari pri gxi. Sed Ida ne estis memorinta la nomon, aux eble ne bone auxdinta. Kial sxi ne estis vokinta patrinon? Sed tiu estis elirinta por fari acxeton.
(9.19)Cxu ne estas senekzemple ke estas dudek tunoj da fromagxo por mi en la urbo kaj ke neniu povas diri al mi kie ili estas? Kalkulu do je siaj infanoj.
(9.20)Cxu efektive ja estas vere? Cxu eble estas sxerco de Van Schoonbeke? Cxu aux sxi estis miskompreninta?
(9.21)Sed Ida insistis kaj ne permesis la konfuzadon de sxi. Sxi ja similis azencxevalon. Ili estis dirinta ke alvenis por mi dudek tunoj da fromagxo kaj demandis pri instrukcioj. Ankaux ili estis dirinta ion pri cxapeloj.
(9.22)Nun mi petas vin. Unue estis fromagxoj kaj nun estis cxapeloj. Cxu vi ne vangofrapus tian knabinon?
(9.23)Kaj tio vizitas gimnazion, kvaraklase.
(9.24)Mi ne povis mangxi pro nervozeco kaj iris al mia oficejo. Se nun mia edzino alportus sapon aux `havi iom da varma akvo', mi akvumus sxin.
(9.25)`Nun ne pianludu,' malpermesantan auxdis mi malsupre. Kaj tio bonigis min kiel pruvo pri respekto.
(9.26)`Sxajnas ke vi bedauxras,' diris mia edzino akratone. `Vi ja atendas tiun fromagxon. Gxi devas veni.'
(9.27)`Kiel mi bedauxras? Kion mi bedauxras?' mi akre diris al sxi. `Sed cxu vi iam auxdis ion tian? La vaporigitaj Edamaj aux la fromagxo kiu trovigxas en cxapeloj. Ja similas al sensacia filmo.'
(9.28)`Sed do nun ne ekscitigxu,' diris mia edzino. `Se la fromagxo ne alvenis tiam estas miskompreno. Kaj se gxi ja alvenis tiam des pli bone. Tiu fromagxo ja ne reiros al Holando, cxu? Nun cxiuj oficejoj estas fermitaj, sed mi vetas ke morgaux vi havos novajxon de la fervojo. Aux cxu la fromagxo venas per boato?'
(9.29)Tion mi ne sciis. Kiel mi povis scii tion. Sed tiu azenido, kiu estis telefoninta, sciu.
(9.30)`Venu, Frans, prefere mangxu kaj paciencu gxis morgaux frue, cxar nun nepre estas tro malfrue.'
(9.31)Mi do eksidis, post lasta tigra rigardo al la koncerna azenido, kiu tie staris kun larmoplenaj okuloj, sed kun decidema trajto cxirkaux la busxo. Sxi aldone estis kolerega, cxar kiam Jan, kiu pli agxas unu jaron, iom post tio metis sian cxapelon sur sxian teleron, kun apude trancxilon, sxi frapis la kapveston tiel ke gxi haltis en la kuirejo sub la fornelo.
(9.32)Jes, jes. Tiu fromagxo alvenis. Mi tion sentas.