sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: X

XI

(11.1)Kiam mi venis hejme la kesto staris jam en mia oficejo. Peza kesto kun dudek ses fromagxoj, cxiu de du kilogramoj, plus la pakumo. Kune sesdek kilogramoj.

(11.2)Kial li ne estis portinta tiun keston al la kelo? Cxi tie gxi gxenas kaj tiu fromagxodoro jam penetras tra la tabuloj. Mi provis transloki gxin, sed tio ne estis ebla.

(11.3)Tiam do prenis rompilon.

(11.4)Kaj post tio mi ekmarteladis tiel ke la domo vibrosonis per tio kaj ke mia edzino supreniris por vidi cxu sxi povus helpi. Sxi rakontis ke sinjorino Peeters, kiu logxas apud ni kaj estas galfebrulo, staris en la pordo elrigardi gxis la kesto estis interne kaj la viro de l' Staplokompanio kun sia cxareto estis irinta el la strato. Mi diris, ke rilate al mi sinjorino Peeters povas tuj krevi kaj ripozinte iomete, mi sukcesis malligi tabulon. En kio estas la patento mi ne scias, sed estas certe fortikaj kestoj. Cetere estis bagatelo, cxar post lasta klopodo ili aperis. Fromagxo post fromagxo pakita en staniolo, similis al grandaj paskaj ovoj. Mi mem estis vidinta ilin cxe l' Staplokompanio, sed tamen gxi min atentokaptis.

(11.5)La fromagxromano farigxis realeco.

(11.6)Mi deklaris decideme ke ili iru en la kelon kaj pri tio mia edzino min pravigas, cxar fromagxo sekigxas.

(11.7)Sxi vokis Jan-on kaj Ida-n kaj kvarope ni malsupreniris la sxtuparon, cxiu kun du fromagxoj en la brakoj, tiel ke per tri vojagxoj ni pretigxis pri la transportado. La du lastajn bulojn irprenis la infanoj. La grandan malplenan keston mi mem volis malsuprenigi, sed Jan, kiu eniras sian dek-sesan jaron kaj estas sportema, gxin prenis el miaj manoj, metis gxin sur sian kapon kaj tiel portis gxin al la kelo. Dumvoje li multefoje maltenis siajn manojn, kiel ekvilibristo.

(11.8)Malsupre mia edzino metis la dudek ses Edamajn ree en gxin kaj mi ilin subkovris per meti la tabulojn de la kovrilo libere super gxin.

(11.9)`Kaj nun do vi unufoje gustumu la fromagxon,' mi diris, cxar mi definitive estis estriginta min.

(11.10)Post tio Jan ektenis unu el tiuj argxentaj buloj, jxetis gxin en la altecon, ruligis gxin de el sia mano al sia mentono kaj nur tiam donis gxin al mia edzino kiam li ekrimarkis mian rigardon. Ida, kiu ankaux volas kontribui la sian, senigis de gxi gxian argxentan veston kaj tiam efektive aperis rugxa fromagxo tiel ke mi ilin konis de l' infanagxo kaj tiel ke ili cxie en la urbo estas haveblaj.

(11.11)Post kiam ni estis rigardinta gxin momenton, mi bronzofrunte komandis tratrancxi gxin en du egalajn partojn.

(11.12)Unue mia edzino provis, tiam Ida gxisigis la trancxilon gxis en la duono kaj Jan faris la reston.

(11.13)Mia edzino unue flaris gxin, tiam detrancxis trancxajxon, gustumis kaj donis parton al ambaux infanoj. Mi mem oficistagis.

(11.14)`Cxu vi ne gustumu,' demandis finfine mia edzino, kiu jam estis glutinta kelkfoje. `Gxi estas vere bongusta.'

(11.15)Mi ne sxatas fromagxon, sed kion alian mi povis fari? Cxu mi ne devas ekzempligxi estonte? Cxu mi ne devas iri antauxe en la armeo de la fromagxmangxantoj? Mi do enigis pecon kaj tiam mia frato sonorigis.

(11.16)Li metis sian biciklon en la koridoro, kiel li faris cxiutage, kaj post tio lia gajhumora pasxado vibrosonis tra la domo.

(11.17)`Cxu ne malhelpon?' li demandis, kiam li jam estis en la kuirejo. `Cxu tio do estas via fromagxo, virego?'

(11.18)Kaj sen ceremonio li detrancxis parton kaj mordegis.

(11.19)Mi sekvis la impreson sur liaj viglaj trajtoj. Unue li kuntiris la brovojn, kvazaux li gustumis ion suspektan kaj rigardis mian edzinon, kiu ankoraux lekis siajn lipojn.

(11.20)`Belega!' subite deklaris li. `Neniam en mia vivo mi gustumis tian bongustegan fromagxon.'

(11.21)Se tio veras mi povas trankvili, cxar li havas sesdek du jarojn kaj cxiam mangxis fromagxon.

(11.22)Mi deziras ke mia oficejo estu arangxita.

(11.23)`Kaj cxu vi jam vendis multe?' informigxis li. Kaj li ree detrancxis parton.

(11.24)Mi diris, ke mi nur komencos, kiam mia organizado estas perfekta.

(11.25)`Tiuokaze hastu do pri tiu organizado,' konsilis li. `Cxar se tiuj dudek tunoj intencigxas kiel specimeno, tiam tiuj homoj eble atendas ke vi cxiusemajne vendas proksimume dek tunojn. Ne forgesu ke vi estas agento por la tuta lando. Kaj ankaux la Grandduklandon vi havas. Se mi estus en via situacio, mi kolektas mian kuragxon kaj tuj iras.

(11.26)Kaj tuj li estis elirinta, lasinte min sola kun mia edzino kaj infanoj, kaj kun tiu fromagxo.

(11.27)Vespere mi iris al Van Schoonbeke por tie tajpi leteron al Hornstra, sur papero de Gafpa, cxar mi ankoraux ne havas skribmasxinon kaj mi do devas sciigi pri la bona ricevo de lia sendajxo. Mi uzis la okazon por kunporti duonan Edaman por Van Schoonbeke, cxar li estas tre sentiva pri afablajxoj. Gustuminte, li ja denove gratulis min kaj diris ke li konservos mian fromagxon por prezenti gxin al siaj amikoj cxe la plej proksima festo. Se mi konsentas li zorgos ke mi estos kandidato cxe la venonta elekto de prezidanto de la Sindikato de la Belgaj Fromagxkomercistoj. Kaj nun eklaboru.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: X
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):