sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XIV Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XII

XIII

(13.1)Ke temp' estas mono, mi nur nun ekspertas, cxar la liverado de tiuj sep buloj kaj duona perdigis tutan matenon.

(13.2)Mi malkovris sur subtegmento kanan valizon, en kiu povas tri Edamaj, kaj mi mem ekliveris, cxar miaj infanoj postlecione havas multe da lernejaj taskoj kaj tiu knabo dumvoje gimnastus per miaj fromagxoj.

(13.3)Kiam mia edzino vidis min migranta al la kelo, mi ja devas rakonti pri kio okazas. Mi preferis elfini tion sekrete, cxar mi timis ke sxi opinias ke tio komikas. Ja tial, ke tiu pena trenado kun tiuj fromagxoj verdire ne estas laboro por gvidanto de entrepreno, tion mi efektive scias, sed mi ne povas liverigi miajn dekmil Edamajn ja ne unu post la alian per la staplokompanio Blucxapeloj. Tion tiuj homoj ne faras. Sed mia edzino opiniis tion tre ordinara.

(13.4)`Tio jam estas komenco,' kredis sxi. `Kaj tiel oni almenaux ekkonas nian fromagxon.'

(13.5)Tiu `nian' bonigis min. Sxi do interesigxas pri la sorto kaj prenas sur sin parton de la prirespondeco.

(13.6)Mi nur esperas ke ili ne due mendos, cxar la liverado estis malpli facila ol mi atendis. Unue mi devas bronzofrunte preteriri sinjorinon Peeters, nia najbarino, kiu staras cxiam en la pordo, aux antaux la fenestro. Post tio en la tramon, kie onia valizo gxenas. Finfine tiam oni alvenas. Oni sonorigas, por oni malfermis servistino kaj tiam oni staras en la koridoro kun onia korbo cxar gxi pli similas al korbo ol al valizo. Oni diru ke oni kunportas la fromagxon, post kio la servistino iras averti la sinjorinon, kiu kelfoje ankoraux kusxas en lito. Cxe du el ok oni nenion sciis pri la fromagxo kaj mi nur plej pene povis liberigxi de tiuj pezaj buloj, kio nur sukcesis tial ke mi diris ke nenio estas pagenda. Mi estas arangxonta tion kun la sinjoro.

(13.7)Kaj nun mi sidas en mia oficejo, post tiu lacegiganta forportado kaj post nova vizito de mia frato, kiu cxiutage demandas pri la statistiko pri la vendita kaj nevendita fromagxo. Kiel vera kuracisto li cxiufoje pikas la trancxilon en la vundon.

(13.8)Mi rakontis lin pri la fromagxo kiu estas vendita cxe Van Schoonbeke. Li plezurigxis ke cxiuj tiel sxatis gxin. Sed post tio li iom kalkulis kaj diris: `Tio estas sep kaj duona de viaj dekmil buloj. Se vi cxiusemajne faras tian negocon, tiam viaj lastaj fromagxoj vendigxos post tridek jaroj. Laboru virego, labori, alie finigxos malbone.'

(13.9)Sed kiel mi liberigxas de tiu fromagxo? Tio estas la demando.

(13.10)Mi momenton intencis viziti kun kelkaj fromagxoj en mia valizo cxiujn butikojn en la urbo kiuj vendas fromagxon. Sed kun tiu sistemo mia oficejo estus izola kaj farigxus superflua. Kaj mi mem estas cxi tie tamen nemalhavebla por korespondado kaj librotenado al mi sxajnas. Ankaux mi ne povas lasi al mia edzino respondi al la homoj, kiuj telefonus. Sxi sen tio jam havas suficxe da laboro.

(13.11)Ne, por mia fromagxo devos esti aro da viglaj agentoj kiuj trovos acxetantojn. Viregoj kiuj penetras gxis en la plej malgrandan butikon, kiuj bone parolas kaj cxiusemajne, aux ecx dufoje en semajno, transdonas siajn mendojn. Jes, dufoje en semajno estas pli bona kaj mi ordonos je lundo kaj je jxauxdo, tiel ankaux mia laboro estas iomete dividita. Mi mem orde registras cxion, instruas la staplokompanion pri la livero, redaktas fakturojn, zorgas pri la enkasigado, subtrahas miajn kvin procentojn kaj sendas cxiusemajne la saldon al Hornstra. Kaj mem mi ecx ne kontaktigxas kun la fromagxo.

(13.12)Mi do enpresigis anoncon: `Granda Edama-fromagxo-importisto sercxas en cxiuj urboj de la lando kaj de la Grandduklando Luksemburgio kapablajn reprezentantojn, prefere kun klientaro inter fromagxbutikoj. Skribu al Gafpa, Verdussenstraat 170, Antverpeno, deklarante referencojn kaj lastan postenon.'

(13.13)La rezulto ne forrestadis.

(13.14)Post du tagoj mi trovis sur la kafotablo cent sesdek kvar leterojn de cxia grandeco kaj koloro. La leterportisto estis devinta sonorigi, cxar li ilin ne estis kapablinta enleterkestigi.

(13.15)Mi do estas sur bona vojo kaj almenaux povos uzi mian skribmasxinon. Unue mi malfermis cxiujn leterojn kaj specigis laux provinco.

(13.16)Mi acxetos geografian karton de Belgujo kaj pinglos flageton sur cxiun urbon kie mi enoficigis agenton. Tio donas belegan superrigardon. Kaj tiuj, kiuj ne vendas suficxe, devas eligxi.

(13.17)Bruselo estras pro sepdek leteroj. Tiam Antverpeno sekvas pro tridek du kaj la resto dividigxas sur la tuta lando. Nur la Grandduklando ne skribis, sed tio estas negravajxo.

(13.18)Kiam cxio estis malfermita kaj klasigita, ankoraux kvindekopo venis, kiuj certe enposxtigxis tro malfrue. Tio prosperas. Mi komencis kun Bruselo. Estas homoj, kiuj rakontas ilian tutan biografion, de l'infanagxo. Multaj komencas rakonti ke ili travivis la grandan militon kaj portas sep frontajn ranggalonojn. Mi ne komprenas kiel tio rilatas al la vendado de fromagxo. Aliaj parolas pri sia granda familio kaj suferita mizero kaj apelacias al mia kompatema koro. Cxe la legado de iuj leteroj mi larmis. Mi enfermos tiujn aparte cxar mi ne volas ke ilin rimarkas miaj infanoj, alie tiuj ekripetadas tede gxis mi preferas tiujn homojn. Kaj mi trairu tion malpurpiede. Se mi respondas al cxiuj tiuj leteroj tiam estas nur pro gentileco kaj ankaux por ebli frapeti mian skribmasxinon, cxar multaj el tiuj homoj neniam laboris en la komerco, antauxe vendis cigaredojn aux nur sxajnas esti skribintaj senserioze. Ili kiuj plenumas la faritajn kondicxojn, skribas decideme kaj pliinformigxas pri kurtagxo kaj dauxra salajro. Tiuj sxajnas voli ankoraux bone pripensi cxu ili ja faros komplezon al mi per akcepti unu el miaj agentecoj.

(13.19)Kompreneble mi ne konsideras doni salajron al tiuj viregoj. Kien tio venos? Ili ricevos tri procentojn kaj ne dekonon pli. Mi konservas du procentojn, plus miajn tricent guldenojn pomonate.

(13.20)Kiam mi sidis agrable antaux mia Underwood, iu sonorigis. Mi auxdas tion gxis cxi tie, sed mi ne atentas tion, cxar mi neniam iras malfermi la pordon se mi sidas en oficejo. Sed iom post tio mia edzino supreniris por diri ke tri sinoroj kaj sinjorino estas, kiuj deziras paroli kun mi. Ili kunportas pakon.

(13.21)`Surmetu vian kolumon kaj vian kravaton,' konsilis sxi.

(13.22)Kiuj tiuj povas esti? Supozeble kandidatoj kiuj preferas veni mem anstataux skribi leteron.

(13.23)Kiam mi malfermis la pordon de nia saloneto, kvar etenditaj manoj venis renkonte min. Estis Tuil, Erfurt, Bartherotte kaj frauxlino Van der Tak, miaj kvar kunkorespondistoj cxe la General Marine.

(13.24)Mi sentis mian sangon forigxanta el mia vizagxo kaj ili devis esti rimarkinta ion, cxar Anna van der Tak sxovis al mi segxon kaj ordonis min eksidi.

(13.25)`Nepre ne lacigu vin. Ni forestos tuj,' certigis sxi.

(13.26)Ili decidis viziti min por mem vidi kiel mi fartas, cxar en oficejo la plej idiotaj rakontoj estas rakontataj.

(13.27)Tuil ekskuzis pro tio ke ili venis posttagmeze, sed mi sciis ke ili ne havas tempon dumtage. Kaj viziti malsanulon vespere, tio ne eblas.

(13.28)Ili dauxre rigardis min kaj interkonigis interrilatajn rigardojn.

(13.29)En oficejo multa estas sxangxita dum tiuj kelkaj semajnoj. Ili nun sidas kun la dorso al la fenestro, anstataux inverse, cxiuj ekhavis novan rulon da sorbpapero kaj Hamer surhavas okulvitrojn.

(13.30)`Imagu Hamer kun okulvitroj,' diris Erfurt, 'Estas ridegige.'

(13.31)Dum ili parolis mi auxdis ke mia frato envenas. Li metis sian biciklion kontraux la muro kaj post tio marsxis al la kuirejo, kiel li faras cxiun posttagmezon. Lia matriarka pasxo vibrosonis tra la koridoro.

(13.32)Mi timis ke li demandos kiel la fromagxvendo marsxas, cxar li krias kiel sxipestro, pro pura entuziasmo. Sed mia edzino supozeble per signaloj postulis silenton de li, cxar iom poste mi auxdis ke li piedfingre foriras.

(13.33)Post tio Tuil faris malgrandan alparolon nome de la kompleta dungitaro kaj esprimis la esperon ke mi baldaux, sana kiel fisxo, povos okupi mian malnovan lokon inter ili.

(13.34)Kaj Bartherotte subite aperigis, kun solena gesto, de malantaux sia dorso, grandan pakon kaj emanigis gxin al mi, petante min voli malfermi gxin.

(13.35)Gxi estis belege polurita triktrakskatolo, kun dek kvin nigraj kaj dek kvin blankaj pecoj, du ledaj pokaloj kaj du jxetkuboj. Estis sur eksterajxo argxenta plateto, kun la enskribajxo:

(13.36)

LA DUNGITARO DE LA
GENERAL MARINE AND SHIPBUILDING COMPANY
AL SIA KOLEGO
FRANS LAARMANS
Antverpeno, la 15an de februaro 1933.


Ili kolektis kaj ecx la maljuna Piet de la lokomotiveto donis sian frankon.

(13.37)Kaj post lasta elkora manpreno ili lasis min sola.

(13.38)Tiu triktrako devas servi por ludi ludojn kun edzino kaj infanoj gxis mi resanigxas.

(13.39)Mia edzino nenion demandis. Sxi kuiras la mangxon kun zorgoplena vizagxo. Mi sentas ke nura akratona vorto povus igi sxin plori.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XIV Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XII
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):