sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XXIII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XXI

XXII

(22.1)Van Schoonbeke telefonis, ja la telefonon mi konservis pro tio ke gxi ja pagigxis por unu jaro. Li demandis kial mi ne plu venas. Hornstra vizitis lin kaj diris ke li bedauxras ne povi dauxrigi kun mi. Li elversxis sian kontentecon pro tio ke li retrovis sian fromagxon en tiel bonega kondicxo.

(22.2)Cxu eble li pensis ke mi mangxacxus tiujn dudek tunojn?

(22.3)`Ni antverpenanoj almenaux kapablas konservi fromagxon,' diris Van Schoonbeke. `Kaj cxu vi venos merkredon?'

(22.4)Mi do revenis kaj li gratulis min.

(22.5)Jen ili denove sidis kune. La sama klacxado, la samaj vizagxoj, sed sen tiu maljuna advokato kun sia duona bulo, cxar tiu estas mortinta. Anstataux lin mi vidas la junan Van der Zijpen sidanta, kiu ankoraux ne scias cxu mi estas preta eldreni tiujn ducent mil kunportretetajxojn.

(22.6)Van Schoonbeke kompreneble auxdis de mia frato ke mi reestas sur la Sxipkonstruejo, sed li nenion diris al siaj amikoj kaj ili dauxrigas trakti min kiel Gafpaestron.

(22.7)La gastiganto prezentas nin unu al la alia: `Sinjoro Van der Zijpen, sinjoro Laarmans.'

(22.8)Kaj ambaux ni diras: `Agrabla konatigxo.'

(22.9)Post tio Van der Zijpen dauxrigas apartajxon kun sia najbaro kiu cxiufoje devas ridesplodi.

(22.10)`Ne forgesu averti min tuj kiam vi havas sardinojn,' diras tiu viro kun siaj dentoj.

(22.11)Van der Zijpen rigardas min subridante kaj demandas cxu li notu la mendon.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XXIII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XXI
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):