sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: III Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: I

II

(2.1)Tiun vesperon mi kartludis gxis noktomezo en la Tri Regxoj kaj trinkis kvar glasojn da pala elo, tiel ke mi estis en plej bona kondicxo por tre facile tradormadi la tutan nokton.

(2.2)Mi provis plejeble silente senvestigi min, cxar mia edzino dormis jam longtempe kaj mi ne sxatas tiun riprocxadon.

(2.3)Tamen kiam mi ekstaris sur unu kruro por demeti mian unuan sxtrumpon, mi falis kontraux la noktotablon kaj sxi subite vekigxis.

(2.4)`Hontu,' komencigxis.

(2.5)Kaj post tio la sonorilo sonis tra nia silenta domo, kaj tial mia edzino eksidis rekte.

(2.6)Dumnokte, tia sonorilsono estas solena.

(2.7)Ni ambaux atendis gxis la resonado en la sxtuparejo estis formortinta, mi kun batanta koro kaj kun mia dekstra piedo en miaj manoj.

(2.8)`Kio tio povas esti?' flustris sxi. `Rigardu tra la fenestro, vi ja estas nur duone senvestigxinta.'

(2.9)Kutime ne cxi tiel finigxis, sed tiu sonorilo silentigis sxin.

(2.10)`Se vi ne tuj iras rigardi, tiam mi iros mem,' minacis sxi.

(2.11)Sed mi sciis kio tio estas. Kio alia povis esti?

(2.12)Mi vidis ombron stari antaux nia pordo, kaj gxi kriis ke gxi estas Oscar kaj petis min tuj kuniri al patrino. Oscar estas unu el miaj bofratoj, viro nemalhavebla cxe cxi tiaj okazoj.

(2.13)Mi diris al mia edzino pri kio temas, vestigis min kaj iris malfermi la pordon.

(2.14)`Okazos cxi-nokte,' garantiis mia bofrato. `La agonio komencigxis. Kaj surjxetu sxalon, cxar malvarmas.'

(2.15)Mi obeis kaj iris kun li.

(2.16)Ekstere, silentis kaj serenis, kaj ni vigle pasxadis, kiel duo kiu rapidas al iu noktolaboro.

(2.17)Veninte apud la domon, mi masxine etendis la manon al la sonorilo, sed Oscar retenis min, demandis cxu mi frenezigxis kaj igis la leterkeston mallauxte klaki.

(2.18)Nin envenigis mia nevino, filino de Oscar. Neauxdeble sxi fermis la pordon malantaux ni kaj diris, ke mi ja supreniru, kion mi ankaux faris, sekvante Oscar-on. Mi forprenis mian cxapelon, kio alie hejme cxe patrino ne kutimis.

(2.19)Mia frato, miaj tri fratinoj kaj la superetagxa sinjorino sidis en la kuirejo, flanke de la cxambro kie sxi supozeble ankoraux kusxis. Kie sxi kusxus alikaze.

(2.20)Maljuna monahxino, cetere kuzino de ni, neauxdeble glitis al la kuirejo kaj tiam do returnis.

(2.21)Cxiuj rigardis min kvazaux ili povis riprocxi min pro io kaj unu el ili lispante bonvenigis min.

(2.22)Cxu mi devis stari aux sidi?

(2.23)Stari, tiel sxajnus ke mi tenas min preta por tuj foriri. Kaj sidi, kvazaux mi kontentigxis pri la tuta situacio, ankaux pri tiu de patrino. Sed tial ke ili cxiuj estis sidantaj, ankaux mi prenis segxon kaj iom izolite eksidis, ekster la lumo de la lampo. Neordinara strecxo regis. Cxu eble pro tio ke la horlogxo estis haltigita?

(2.24)Estis diable varme en tiu kuirejo. Kaj aldone, tiu virinaro kun sxvelintaj okuloj, kvazaux ili sensxeligis cepojn.

(2.25)Mi ne sciis kion mi povus diri.

(2.26)Demandi kiel patrino fartas, ne eblis, cxar cxiu sciis ke nun la kabloj estas malligataj.

(2.27)Plori estintus plej bone, sed kiel komenci? Subite auxdigi plorsingulton? Aux preni mian naztukon kaj visxi miajn okulojn, cxu malsekajn aux ne malsekajn?

(2.28)Tiu mizera pala elo ekefikis nur nun, supozeble kauxzite de la varmego en tiu malgranda kuirejo, tiel ke mi eksxvitis.

(2.29)Por fari ion, mi ekstaris. `Nu, iru do rigardi,' diris mia frato, kiu estis kuracisto.

(2.30)Li tre normale parolis, ne tro lauxte, sed tamen t´el lauxtvocxe ke mi nun certe sciis ke mia vesperpromenado ne maltrafos sian celon. Mi obeis lian konsilon, cxar mi timis nauxzigxi pro tiu biero, pro la varmego kaj pro la etoso en tiu kuirejo. Ili atribuus tion al la emocio, sed imagu ke mi ekvomadus.

(2.31)Cxi tie malpli varmis kaj preskaux mallumis. Ankaux tio superis mian atendon.

(2.32)Sur la noktotablo brulis soleca kandelo, kiu ne lumigis patrinon, altan sur sxia lito, do sxia mortbatalo ne gxenis min. Nia kuzino, la monahxino, pregxante sidis.

(2.33)Kiam mi longtempe staris, tiam mia frato eniris, prenis la kandelon, tenis gxin alta kvazaux en kuntorcxa procesio, kaj lumigis patrinon.

(2.34)Sendube, li vidis ion, cxar li iris al la pordo kaj petis la kunularon envicigxi.

(2.35)Mi auxdis ke segxoj estas forsxovataj kaj jen ili estis.

(2.36)Post momento, mia plej maljuna fratino diris ke estas finita, sed la monahxino kontrauxdiris tion, dirante ke la du larmoj ne jam falis. Cxu tiuj eble falu el patrino?

(2.37) Do, cxi cxio prenis pli ol horon, dum kiu min dauxre gxenis tiu biero, sed tiam estis deklarita ke sxi estas morta.

(2.38)Kaj ili pravis, cxar kiel ajn mi interne komandis sxin rekte eksidi kaj dispeli la tutan bandon per sxia terura rideto, tute ne efikis. Sxi kusxis tiel senmove, kiel nur mortinto povas kusxi.

(2.39)Do rapide okazis kaj malmulte mankis ke mi ne cxeestis la aferon.

(2.40)Mi tute malvarmigxis kiam la virina hxoro ekploris kaj mi ne povis konsenti.

(2.41)Kie do ili trovis cxiujn tiujn larmojn, cxar tiuj ne estis la unuaj, tion mi ja rimarkis laux iliaj vizagxoj. Bonsxance ankaux mia frato ne ploris. Sed li estas kuracisto kaj ili cxiuj scias ke li kutimas al samspecaj scenoj, tiel ke mi do tamen embarasigxis.

(2.42)Mi klopodis ripari cxion. Mi cxirkauxbrakis la virinojn kaj firme manpremis ilin. Mi opiniis ke estas senekzemple ke sxi jxus ankoraux vivis kaj nun ne plu.

(2.43)Kaj subite miaj fratinoj cxesigis la ploradon, iris preni akvon, sapon kaj mantukojn kaj komencis lavi sxin.

(2.44)La efiko de la biero estis nun tute pasinta, kio vere pruvas ke mi sentis minimume tiom da emocio kiom la aliuloj.

(2.45)Mi denove sidigis min en la kuirejo gxis oni pretis pri sxia ornamajxo kaj tiam ni estis vokitaj ankoraux unufoje apud la liton.

(2.46)En tiu mallonga tempo ili efektivigis multon kaj la kara kadavro verdire aspektis nun pli bone ol kiam gxi vivis kaj ridis antauxen, sensxeligante aux disfibrigante. `Onklino estas vere bela,' diris nia kuzino la monahxino, rigardante kun kontento la liton kaj patrinon.

(2.47)Kaj sxi devas scii, cxar sxi estas nigrafratino en Lier, speco kiu ekde sia juneco gxis sia lasta tago estas sendata al unu malsanulo post la alia kaj sekve tre ofte cxesidas kadavron.

(2.48)Post tio, mia nevino pretigis kafon, kiun la virinoj tre meritis kaj Oscar estis permesita konfidi la entombigon al unu el siaj amikoj, kiu estas minimume same bona kaj malmultekosta kiel cxiuj aliuloj. `Estas bone, Oscar,' diris mia plej maljuna fratino kun laca gesto, kvazaux sxi ecx ne iomete interesigxis pri tiu prezodemando.

(2.49)Mi vidis ke la kunesto baldaux finigxos, sed mi ne bone kuragxis doni ekzemplon, cxar mi estis veninta laste.

(2.50)Unu el miaj fratinoj oscedis dum sxi ankoraux faligis kelkajn larmojn kaj tiam mia frato surmetis sian cxapelon, ankorauxfoje manpremis cxiun kaj iris.

(2.51)`Mi do iros kun Karel,' nun diris mi. Tiuj estis, mi kredas, la unuaj vortoj, kiujn mi eligis. Ili povis impresi ke mi kuniras intence por Karel, cxar ja ecx kuracisto povas bezoni konsolanton?

(2.52)Kaj tiel mi eldomigxis.

(2.53)Estis la tria kiam mi denove staris en nia dormocxambro kun mia piedo en la manoj, demetante mian sxtrumpon.

(2.54)Mi estis dormemega kaj por ne devi rakonti cxion mi diris ke la situacio ne sxangxigxis.

(2.55)Pri la entombigo malmulto direblas. Tiu pasis normale kaj mi ne mencius gxin, ne pli ol la tutan morton, se ne estus ke tiel mi rilatigxis kun sinjoro Van Schoonbeke.

(2.56)Kiel kutime, mia frato, mi mem, mia bofrato kaj kvar kuzoj staris en duona luna ciklo cxirkaux la cxerko antaux ol gxi estis forprenita. Malpli proksimaj parencoj, amikoj kaj konatoj nun envenis kaj rondiris, manprenante cxiujn el ni, flustrante vorton de kompato aux fikse rigardante, rekte en miajn okulojn. Multaj venis, verdire multe tro multaj, mi opiniis, cxar dauxradis.

(2.57)Mia edzino metis funebran brakbanton cxirkaux mian brakon, cxar mi interkonsentis kun mia frato ne igi fari funebran kostumon, cxar tiu tiom malmulte utilus post la entombigo. Kaj la mizera banto certe estis tro largxa, cxar gxi dauxre malsuprenglitis. Po tri aux kvar manprenoj, mi cxiufoje devis suprensxovi gxin. Kaj tiam ankaux venis sinjoro Van Schoonbeke, amiko kaj samtempe kliento de mia frato. Li faris kiel la aliuloj estis farintaj, sed pli sxike kaj kun pli da modesteco. Mondumano, tion mi ja vidis.

(2.58)Li kuniris al la pregxejo kaj al la tombejo kaj kiam cxio estis arangxita li enpasxis kun mia frato en unu el la kalesxoj. Tie mi estis prezentita al li kaj li invitis min foje viziti lin. Kaj tion mi faris.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: III Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: I
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):