La Granda Interreta Ĉu-ludo pri Bestoj kaj Plantoj en Esperanto.
(english,
nederlands,
ikse,
oke)
Kio estas ĉu-ludo?
Tio estas tre konata ludo inter uloj kiuj kutimas grupe enui. Ekzemplo
por tia grupo povus esti la partoprenantaro de
Esperanto-renkontiĝo. Unu el la grupo ekpensas pri io. Kaj la aliaj
grupanoj tiam provas per ĉu-demandoj malkovri kio estas. Tio io
prefereble estu iu nekredebla rakonto. Vi ludos ĉu-ludon nun kontraŭ
komputila programo. Ĉar komputiloj tipe ne estas facile lertigeblaj
pri juĝado ĉu rerakontita rakonto samas kun originala, en la
ĉi-versia ludo la io malkovrota estas io konkreta kiel besto aŭ
planto. Do, vi ekpensos pri besto aŭ planto aŭ pri io alia simile
konkreta, kaj la programo provos diveni pri kio. Se ĝi ne sukcesos,
ĝi petos riveli, kaj eble faros kelkajn pluajn demandojn. Tiam vi
fakte fariĝos ĝis instruanto.
Ek!
Por ludi la ĉu-ludon pri bestoj kaj plantoj, necesas sciigi nomon kaj
pasvorton. Tio ebligas ke la programon uzas pluraj homoj samtempe, kaj
ĝi faciligos ripari la datumbazon se vi ĉion fuŝos. Se vi ne havas
pasvorton, tiam tute ne gravas. Simple elpensu unu kaj uzu tiun. La
programo petos retajpi ĝin, kaj tiel vi fariĝos konata.
Kaj bonvole, dum la ludado provu ĉion tiom plejeble bone
respondi. Respondu ĉiun demandon kiel vi pensas ke la plejmulto de la
homoj ĝin respondus, do ne provu tro pedanti. Se vi akcidente eraras
pri respondo, tiam plej bone estas ne finludi, sed simple
rekomenci. Ĉar ĉe la fino ĉiujn viajn respondojn, je kiu la
programo la respondojn ne jam mem sciis, estas endatumbazigotaj.
Ankaŭ estas la ebloj respondi per 'povas esti' aŭ 'mi ne scias'. Vi
respondu 'povas esti' se temas pri io ne tre tipa. Se ekz. vi havas en
via penso 'hundo' kaj ĝi demandas 'Ĉu ĝi estas bruna?'. Tiam vi
povus respondi 'povas esti', kaj estos tiel memorita. Se vi ne scias
la respondon, tiam respondu do 'mi ne scias', kaj vi ne fuŝos la
datumbazon por iu kiu ja scias la respondon. Risko ĉe ambaŭ
respondoj estas ke la programo restos kun pli ol unu besto/planto, kaj
ne havas plu demandojn. Tion ĝi ne jam scias bone trakti (estas en la
TODO..). Do provizore estas prudente plejeble klaki nur 'jes' kaj
'ne'.
Respondecas por la tuta spektaklo Miĥil <mihxil@esperanto.nu>.
Ĝi estas farita/farata en la programlingvo perl, kaj uzas mysql-an
datumbazon. Ĝi nun funkcias en mia propra komputilo, kiu estas
Debiana linuksa.