sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: IX Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: VII

VIII

(8.1)La arangxado de sia oficejo estas por aferisto tio, kio la pretigado de la vindujo estas por estonta juna patrino.

(8.2)Mi ankoraux bone rememoras la naskigxon de mia unua infano kaj ecx nun mi revidas mian edzinon, kiel sxi tiam, post plenumita cxiutaga laboro, gxis malfrue en la vespero estis kudranta cxe la lampo, de tempo al tempo ripozante gxis la doloro en sxiaj lumboj iom cxesis. Estis io solena en sxi, kiel iu kiu estas sola sur la mondo kaj iras sian propran vojon sen vidi aux auxdi. Tia sento ankaux venis en min je mia unua fromagxtagigxo.

(8.3)Mi estis ellitigxinta frue, tiom frue ke mia edzino diris ke mi frenezas.

(8.4)`Nova balailo bone balaas,' diras sxi.

(8.5)Unue mi devis decidi cxu mi arangxu mian oficejon hejme aux en la urbo.

(8.6)Mia edzino opinias ke hejme, pro tio ke estas pli malmultekosta, cxar tiukaze mi ne devos pagi ekstran luprezon kaj aldone mia familio povos uzi la telefonon.

(8.7)Ni inspektis la domon kaj ni elektis la cxambreton super la kuirejo, apud la bancxambro. Por bani sin oni devas iri tra mia oficejo, eble surhavante pijxamon, sed tio plej ofte okazas sabate posttagmeze aux dimancxe kaj tiam mia oficejo perdas sian oficialan karakteron. Gxi tiam estas neuxtrala tereno kaj rilate al mi oni tie rajtas brodi aux kartludi, kondicxe ke miaj dosieroj ne estu tusxataj, cxar tion mi ne toleros.

(8.8)La cxambreton tapetis pejzagxoj, kiuj figuras cxas- kaj fisxkaptfestojn kaj unue mi intencis gluigi novan paperon. Rigora unutona fundo, sen floroj aux io ajn, kaj tiam pendigi nenion krom blokkalendaron kaj ekzemple mapon de la nederlanda fromagxregiono. Mi antauxnelonge vidis rimarkinde koloritan mapon de la vinregiono cxirkaux Bordozo. Eble io tia ekzistas por la fromagxproduktado. Sed mia edzino opinias ke la tapetado povas atendi gxis miaj aferoj plivastigxas. `Gxis bone iras,' diris sxi gxustadire. Kaj tial do mi konservis mian malnovan murpaperon.

(8.9)Tamen mi estu persistinta, cxar kiu direktas la fromagxsxipon, cxu mia edzino aux mi?

(8.10)Tamen poste tiu tapeto devos foresti, cxar en la fundo de mia animo gxi estas kondamnita al la morto. Kaj aferisto devas sekvi sian kapon ecx se la plej suba sxtono plej suprus.

(8.11)Endas zorgi pri letera papero, pri skribotablo, pri skribmasxino, pri telegramadreso, pri leterpincxiloj kaj pri amaso da aliaj ajxoj, tiel ke mi estas terure tre okupata. Cxar cxio devas rapide okazi, cxar la dudek tunoj da Edama fromagxo post proksime tri tagoj komencos vojagxi al la Sudo. Kaj je ilia alveno cxio devas esti deplojita. La telefono devas sonori, la skribmasxino knari, la pincxiloj fermigxi kaj malfermigxi. Kaj mi sidas en la mezo, cxar mi estas la cerbo.

(8.12)Pri la demando de la letera papero mi duonan tagon cerbumis. Mi nome opinias ke moderna firmanomo devas esti sur gxi kaj ne senaldone Frans Laarmans. Ankaux mi opinias tion pli bona ke pri mia fromagxentrepreno ne auxdu sinjoro Henri, antaux ol mi certas ke mi neniam plu venos en la General Marine, se ne do por liveri fromagxon al la kantino.

(8.13)Mi neniam supozis ke la elektado de firmanomo estas tiom malfacila. Tamen milionoj da homoj kun malpli da inteligenteco ol mi postlasis tiun malfacilajxon.

(8.14)Se mi vidas la nomon de ekzistanta firmao, tiam gxi cxiam sxajnas al mi tre kutima, mi preskaux dirus konata. Tiuj homoj ne povis nomigxi alie ol ili nomigxas. Sed de kie mi akiru novan nomon? Mi devis fari cxion malfacilan de la kreado, cxar el nenio mi devis sorcxi ion.

(8.15)Mi komencis per la simpla KAASHANDEL (fromagxnegoco).

(8.16)Sed se mia nomo ne estas sub tio, tiam tio estas tro nedifinita. Kaashandel, Verdussenstraat 170, Antverpeno, aspektas suspekte, kvazaux io estas kasxita, kvazaux estas vermoj en la fromagxo.

(8.17)Tiam mi kaptis ALGEMENE KAASHANDEL (gxenerala fromagxnegoco).

(8.18)Tio jam estis pli bone. Sed mi opinias tian flandran nomon tiel nuda, tiel troigite klara, tiel senflora. Kaj mi ne sxatas la vorton kaas, tion mi jam diris.

(8.19)Post tio mi provis COMMERCE GÉNÉRAL DE FROMAGE.

(8.20)Sonas pli bone kaj fromage estas malpli kaasa ol kaas. COMMERCE GÉNÉRAL DE FROMAGE HOLLANDAIS estas denove pasxo antauxen. Pro tio mi certe tenas amason da homoj je distanco kiuj bezonas Grujeron aux Chesteran, dum mi nur debitas Edaman. Sed Commerce ankoraux ne estas tre bona.

(8.21)ENTREPRISE GÉNÉRALE DE FROMAGE HOLLANDAIS. Tio enhavas sonoron. Sed Entreprise signifas entrepreni kaj gxustadire mi nenion entreprenas. Mi simple enmagazenigas fromagxon kaj vendas tiun.

(8.22)Sekve ENTREP^OTS GÉNÉRAUX DE FROMAGE HOLLANDAIS.

(8.23)Sed la enmagazenigado estas flankafero. Tion cetere mi ecx ne faras mem, cxar mi ne volas ke cxiu tiu fromagxo estu en mia domo. La najbaroj protestus kaj por tio la staplokompanioj ekzistas. La vendo estas cxefafero kaj karakteriza por mia firmao. La debitado, kiel Hornstra diras.

(8.24)Kion la angloj nomas `trading'. Tio ja estas vorto!

(8.25)Kial ajn ne angla firmanomo, kiel la General Marine and Shipbuilding Company mortinta? Anglujo havas merititan mondfamon sur komerca kampo.

(8.26)GENERAL CHEESE TRADING COMPANY? Mi komencas aperi. Mi sentas ke mi atingos mian celon.

(8.27)ANTWERP CHEESE TRADING COMPANY? Aux eble GENERAL EDAM CHEESE TRADING COMPANY? Tiel longe kiel tiu kaas enestas ne eblas. Tiun devas anstatauxi io alia: nutraj varoj, laktoproduktoj aux io tia.

(8.28)GENERAL ANTWERP FEEDING PRODUCTS ASSOCIATION?

(8.29)Heuxreka! La komencaj literoj konsistigas GAFPA, veran sloganon. Prefere acxetu vian fromagxon cxe la Gafpa, sinjoro. Mi ja rimarkas ke vi ne kutimas veran Gafpafromagxon, sinjorino. Gafpafromagxo ne estas fromagxo, estas mielo, sinjoro. Urgxu vin, cxar nia lasta sendajxo da Gafpafromagxo estas preskaux elcxerpita. Poste fromagxo per si mem forigxos, cxar Gafpa baldaux farigxos sinonimo por krema Edama fromagxo. Mi luncxis per nur unu bulko kaj parto da Gafpa. Tiel progresinta mi devas farigxi.

(8.30)Kaj neniu scias ke Francxjo Laarmans kasxigxas sub tio, escepte mia familio, mia frato kaj mia amiko Van Schoonbeke al kiu mi tuj sciigis mian firmanomon per telefono, cxar mia telefono estas arangxita kaj kompreneble estas sukcesplena.

(8.31)Mia filo Jan telefonas al cxiuj siaj lernejaj amikoj, nur por sia plezuro, kaj mi devas gxisatendi mian vicon. La unuan tagon mi indulgas ion, cxar mi ne volas esti etspirita. Sed Van Schoonbeke ne komprenis min. Li pensis ke mi diras Gaspard, cxar tiel lia amiko kun tiuj oraj dentoj nomigxas. Nu, mi ja rakontos tion al li merkrede. Mi tiam do diris al li ke mia telefono estas arangxita kaj mian numeron. Li gratulis min, cxar tion li cxiam faras, kaj diris ke nun iam mi devas kunporti specimenon da mia Edama. Kompreneble li ricevos tion. Kaj ankaux donacon, tuj kiam mi havos tempon.

(8.32)Mi domagxas ke Gafpa ne povas esti ankaux mia telegramadreso, sed tiu estas jam registrita nome de la firmao Gaffels kaj Parels. Mi tiam dubis inter fromagxviro, fromagxbulo, fromagxisto, fromagxtrusto, Laarmafromagx kaj fromagxofrans, cxar dek du leteroj estas la maksimumo, sed tiuj cxiuj al mi ne placxis. Finfine mi simple turnis Gafpa-n kaj elektis Apfag. Kaj malmulte mankis cxu tio ankaux ne eblis cxar Afpa, sen G, jam ekzistas. Tiun havas la Association Professionnelle des Fabricants d'Automobiles kaj do neniel rilatas al fromagxo.

(8.33)Nun mia letera papero povas esti presata kaj tuj kiam tio estos preta, mi skribos letereton al Hornstra. Ne por ke li akcelu mian sendajxon, cxar mi ne ecx proksimume estas preta pri mia oficeja instalajxo, sed li vidu mian leteran paperon.

(8.34)Mia edzino vidas placxate, ke mi tiel multokupigxas. Sxi mem cxiam laboradas, cxar sxi ne povas elteni senenergiecon.

(8.35)Mi vidas ke sxi estas felicxa.

(8.36)Se mi estas en mia oficejo, tiam sxi neniam venas al la bancxambro sen ekskuza vorto, cxar sxi tiam devas iri tra mia departemento. Sxi diras ekzemple: `Tiu sapo jam denove estas elcxerpita.' Aux: `Mi devas havi iom da varma akvo por lavi puloveron.'

(8.37)Mi ridas al sxi agrable kaj diras: `Faru nur.' Sed mi diru ke mi respektas sxian kuirejon same bone kiel sxi mian oficejon.

(8.38)Mi volus pincxi sxiajn gambojn kiam sxi preteriras, sed mia oficejo estas por mi sanktejo.

(8.39)Sxi nun ankaux telefonas, al la bucxisto kaj tia. Postulis penon lerni al sxi tion, cxar sxi neniam estis farinta kaj ade ne povis kompreni ke estas suficxe turni tiujn numeretojn por ekhavi interparoladon kun la bakisto. Sed sxi estas obstina kaj nun sxi telefonas kiel veterano. Sxi nur kun tio iom gestas, kvazaux la bakisto povas vidi sxin.

(8.40)Kiam mi vidas sxin tiel faranta, jen en la kuirejo, jen ree supre, aux en la kelo, pene trenante lavotajxon aux sitelojn, tiam mi opinias tion mutiga, ke tia simpla homo tiel rapide malkovris tiun tedan klauxzon en mia kontrakto kun Hornstra.

(8.41)Kaj mi trovas ke estas terure domagxe ke mia bona patrino ne plu povas partopreni en cxi cxio. Mi tiun volus vidi telefonanta.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: IX Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: VII
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):