sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XI Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: IX

X

(10.1)La sekvan matenon iomete post la nauxa min telefonis la staplokompanio Blucxapeloj, kiu demandis kiel ili agu pri la fromagxo.

(10.2)Nun mi komprenas cxion pri tiuj cxapeloj. Mi donos platon da cxokolado al sxi.

(10.3)Mi demandis returne kiel ili kutime faras pri Edamaj.

(10.4)`Transporti al la acxetantoj, sinjoro. Diru do al ni la adresojn.'

(10.5)Mi nun diris ke tiuj cxi dudek tunoj ankoraux ne estas venditaj.

(10.6)`Tiukaze ni povas ilin enmagazenigi en niajn patentajn kelojn,' oni respondis al mi.

(10.7)Telefonante, oni povas malfacile pripensi, mi opinias. Iras tro rapide por mi. Kaj konsulti mian edzinon, tion mi ne volis fari. Mi opinias ke estas normale ke mi donas al sxi decidpovon koncerne la retapetadon de mia oficejo, sed se temas pri la sorto de la fromagxo mem, tiam mi estru. Cxu mi ne estas la Gafpa?

(10.8)`Eble estas plej bone se vi venas momenton cxe nin al oficejo,' nun estis konsilata.

(10.9)Tiu patra invito efikis incitante miajn nervojn cxar estis kvazaux ili min, kun miaj fromagxoj, ekgardis. Kaj mi bezonas nenies protektadon, ne pli ol mi bezonas tiun notariidon kun cxiu lia mono.

(10.10)Malgraux tio mi akceptis la proponon, ne nur cxar tiel la telefonado finigxas, sed ankaux cxar mi opinias ke mi al miaj fromagxoj, cxe ilia alveno en Antverpeno, kvazaux iru renkonte. Cxi tiu unua sendajxo estas la antauxgvardio de armeo, kun kiu mi persone konatigxu. Kaj mi ne volus, ke poste Hornstra sciigxu ke liaj Edamaj, elfaris sian unuan etapon nevekante interesigxon de iu ajn.

(10.11)Antaux mi alvenis al la staplokompanio Blucxapeloj, la afero pri miaj fromagxoj jam decidigxis, cxar cxiutage mi farigxas pli decidema.

(10.12)Ili eniru en la kelon. Kion alian mi povas fari?

(10.13)Mi supozas ke Van Schoonbeke ne sciigis al Hornstra ke mi estis skribisto cxe la General Marine kaj ke sekve mi ne nur devas min tute orienti pri la fromagxfako, sed ankaux unue devas arangxi mian oficejon. Cxiaokaze mi ankoraux ne povis okupigxi pri la vera vendo. Mi ecx ankoraux ne trovis skribotablon kaj ankaux ne skribmasxinon.

(10.14)Tio denove estas la kulpo de mia edzino, kiu asertas ke mi povas acxeti por kelkaj centoj da frankoj brokantan skribotablon. En la butikoj pri kontormebloj tia skribotablo kostas proksimume dumil frankojn, sed tiam oni havas gxin hejme samposttagmeze kaj la afero estas finita. Kaj mi opinias ke tia acxeto ne rajtas okupi pli ol duonan horon, cxar la tempo ne haltas kaj tagoj farigxas semajnoj. Kaj ankaux la debitado de la fromagxo devas ekhavi vicon.

(10.15)Do en la kelon.

(10.16)Sed se tiuj homoj de la staplokompanio Blucxapeloj eble pensis ke ilia nomo `patentaj keloj' impresis min, tiam ili tute malpravas. Nu, nu. Per tio mi ne lasas hoki min, sinjoroj!

(10.17)Mi volas vidi tiujn kelojn per propraj okuloj. Mi volas konviki min ke mia fromagxo tie povos ripozi sekure, fresxe kaj negxenate, libera de pluvo kaj ratoj, kvazaux en familia tombo.

(10.18)Mi do inspektis iliajn kelojn kaj mi devas konfesi ke ili estas kiaj ili estu. Ili estas volbitaj, la planko estas seka kaj la muroj ne sonis kiam mi frapis ilin per bastono.

(10.19)El cxi tiuj mia fromagxo ne eskapos, pri tio mi povas esti trankvila. Kaj pli da fromagxo restadis en gxi, tion mi ja povas flari. Se Hornstra vidus tiun kelon, tiam li gratulus min.

(10.20)Miaj dudek tunoj estis sur kvar sxargxveturiloj sur ilia korto, cxar ili estis ankoraux rapide elvagoniginta la fromagxon hieraux vespere, alimaniere la fervojo enkontigus lumonon. Kaj tiel mi ankoraux povas cxeesti la enmagazenigadon en mian fajreltenan cxambron. Mi staradis meze en la kelo, kiel konduklerneja inspektoro kaj atentis cxion gxis la lasta kesto estis alportita.

(10.21)La specimena sendajxo de Hornstra konsistas el dekmil fromagxoj, cxiu de proksimume du kilogramoj, enpakitaj en tricent sepdek patentitaj kestoj. `Plej ofte Edama estas sendata nepakite,' diris la viro, `sed cxi tio estas bonega krema fromagxo, kiu valoras esti pakata.' La lasta kesto estis perforte malfermita. `De la dogano,' diris la viro de l' Staplokompanio. Kaj tiu unu el miaj fromagxoj tratrancxis en du egalajn partojn. Unu duono mankis kaj mi demandis kie tiu estas.

(10.22)Post tio tiu viro demandis siavice cxu mi antauxe havis okupojn en la haveno. Li havis impreson ke mi estas tute nova en la fako, alimaniere mi do scius ke pri la dogano estas afero de doni kaj preni.

(10.23)`Cxu vi ne scias, sinjoro, ke ili rajtis rompmalfermi tiujn tricent sepdek kestojn unu post la alia? Ni povus esti insistintaj ke la dogano kompensis la valoron de tiu tratrancxita bulo, sinjoro, sed mi donacis la duonon al la limgardistoj kaj per tio sxparis al Hornstra tri mil frankojn da imposto, sinjoro, cxar la fromagxo estis deklarita kiel duone krema, dum gxi ja estas krema, kiu estas taksata pli alta. Cxu vi komprenas, sinjoro?'

(10.24)Tiu redirado de 'sinjoro' estis iom minaca.

(10.25)Post tio li demandis al mi cxu li povas transdoni unu keston al mia hejmo, cxar mi supozeble bezonas specimenojn.

(10.26)Mi sentis ke ja estas pli bone ne kun tiuj homoj de l' staplokompanio Blucxapeloj ekdisputi kaj aprobis la liveradon de tiu kesto, kvankam mi ne tiom tuje bezonas specimojn. Cxar unue mia oficejo devas esti perfekte arangxita. Kaj post tio mi ekvendados.

(10.27)Doninte al tiu viro la restajxon de la bulo plus malavaran trinkmonon, cxar nenio, mi opinias, estas tiel agrabla kiel la vido de radianta vizagxo, mi ankoraux unufoje rekomendis miajn fromagxojn kaj post tio la pordego estis fermita, pordego kiel de kastelo tempe de la krucmilitiroj.

(10.28)Mi povas hejmeniri trankvile. El tio miaj Edamaj ne venos, almenaux ne perforte. Ili restos cxi tie gxis ilia resurekta tago, kiam ili estos eligitaj triomfe por paradi antaux montrofenestroj kiel tiu antaux kiu mi staris cxe mia reveno el Amsterdamo.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XI Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: IX
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):