(14.2)Tiujn agentojn mi devis elekti cxe vido, kiel oni acxetas bucxbrutojn sur la foiro.
(14.3)En serioj de dek mi estis veniginte ilin en mian oficejon, la unu iom pli frue, la alia iom pli malfrue, por eviti gxenajn renkontojn inter rivaloj. Ne metu malsatajn hundojn kune cxe unu pladon.
(14.4)Kiel multokupata sinjorino Peeters, mia najborino, estis.
(14.5)Estis suprizo de la komenco gxis la fino.
(14.6)Redaktintoj de belega letero evidentigxis esti veraj vrakoj kaj inverse. Estis grandaj, malgrandaj, junaj, maljunaj, kun kaj sen infanoj, sxike vestintaj kaj en cxifonoj, petegantaj kaj minacantaj. Ili parolis pri ricxa familio, pri eksministroj, kiujn ili konas. Donis strangan percepton sidi tie kiel la viro kiu, per unu nura vorto, povis sxangxi tian jubelantan viregon en cxifonon.
(14.7)Unu malkasxe diris ke li malsatas kaj estus kontenta kun fromagxa bulo, ankaux sen agenteco. Tio tiel kaptis min ke mi donis al li Edaman. Poste mi auxdis ke krom tio li forirante ankaux akiris de mia edzino paron da miaj malnovaj sxuoj.
(14.8)Kelkaj ne estas eksterigeblaj cxar estas en mia oficeja tiel agrable varma. Kaj du deklaris ke ne estas tolerebla venigi iun al Antverpeno sen kompensi liajn vojagxkostojn. Mi tiujn pagis do. Mi cxiufoje notis sur ilia letero: malbona, duba, bona, kalva, drinkas, kun promenbastono kaj tiaj, cxar post la deka vizito mi ne povis rememorigi la unuajn.
(14.9)Mi ankoraux unufoje serioze pripensis cxu mi tamen prilaboros Antverpenon mem. Cxi tie en la urbo Frans Laarmans do estus agento de la Gafpa. Sed la imagajxo de mia izola oficejo ne lasas min trankvilan. Kiel la publiko ekpensus pri la Gafpa se tiu ecx ne respondas al la telefono?
(14.10)Kaj tiam mia plej juna bofrato venis por demandi cxu li povas provi en Antverpeno. Li verdire estas diamanttajlisto, sed pro la granda malvigleco li jam monatojn estas senlabora.
(14.11)`Fine diris ke mi vin alparolu,' deklaris li kun la falsa humileco de iu kiu scias ke li estas apogita de superulo.
(14.12)Mi vizitis `Fine' en sxia kuirejo kaj demandis konfirmon. Kaj tiu simple diras ke li tagon post tago venas por tede ripetadi pri tiu fromagxo. Sxi nun ne plej multe parolas, kiel tiam cxe la priparolado de la ja aux ne retapeti mian oficejon.
(14.13)`Cxu mi devas konfidi Antverpenon al Gust, jes aux ne?' mi ankoraux unufoje aferece demandis sxin kaj krom tio bone rigardis sxin.
(14.14)Post tio sxi murmuris ion, de kio mi komprenis neniun vorton, prenis lesivokuvon kaj migris al la kelo.
(14.15)Kion alian mi povis fari ol prove akcepti lin? Sed se ne prosperas, tiam li estos eksigita, bofrato aux ne bofrato. Kompreneble tio kostos al mi minimume unu bulon, de kiu mi nenion revidos.
(14.16)Mi komisiis presi mendkuponojn, dividitajn en kolumnojn: mendodato, nomo kaj adreso de la acxetanto, nombro da kestoj de 27 fomagxoj de proksimume 2 kg, prezo por kilogramo, pagtempo. Sur cxiu kupono estas spaco por dek kvin mendoj. Kiel komenco, cxiu agento ricevis dek kuponojn, do suficxe por kvin semajnoj. Cxio estas plejeble simpla kaj praktika. Cxiun lundon kaj jxaudon ili nur devas plenigi sian kuponon kaj perposxte sendi tiun al mi. La cetero tiam sekvas per si mem.
(14.17)Pro tio ke tamen mi ne vidas ion veni, mi finfine vizitis miajn du Bruselajn agentojn. Noeninckx kaj Delaforge, por scii tion kio mankas kaj por se necese helpi tiujn homojn per konsilo kaj faro. Mi nome estis dividinta Bruselon en orientan kaj okcidentan duonon, cxar mi opinias tiun urbon tro vasta por esti prilaborata gxisfunde de unu viro.
(14.18)Post tramoveturado kiu estas senfina, mi devis sciigxi ke tiu Noeninckx estas tute nekonata je la dirita adreso. Sed tiuokaze kiel miaj leteroj povis atingi lin? Cxar tiuj ne revenis.
(14.19)Delaforge logxas en tre alia kvartalo, en subtegmentejo, mi kredas, cxar pli alte la sxtuparo ne iris. Sur la sxtuparplatajxo lavitajxoj pendis sekigxante kaj odoris kiel fritita haringo. Mi frapadis longtempe lian pordon, gxis li fine malfermis senjake, kun okuloj ankoraux dikaj pro la dormado. Li ecx ne rekonis min kaj kiam mi diris kiu mi estas, li deklaris ke li ne interesigxas pri tiu fromagxhistorio. Kaj post tio li batmalfermis la pordon antaux mi.
(14.20)Mi komprenas nenion pri tio.