sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: Personoj Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: Dedicxo

Enkonduko

(E.1)Buffon diris ke la stilo estas la homo mem. Pli koncize kaj pli gxuste ne eblas diri. Sed sentemulon malmulte helpas tiu slogano, kiu tie staras kiel modelo eternigota de sxtonhakisto. Cxu tamen oni entute per vortoj povas iom komprenigi tion, kio stilo fakte estas?

(E.2)El la plej alta stilstrecxigxo la tragikajxo naskigxas. En la destino de homoj mem cxio estas tragika. Pensu pri la vortoj de Ijob. `Cxi tie la koleruloj cxesigis la jxetigxadon, cxi tie li, kiu senfortigxis, trovas ripozon,' kaj vi vidas apud viaj piedoj la svarmantan, sekskunigxantan, mangxantan, pregxantan homaron kaj apude sxutlokon por tiuj kies lasta kramfo senmovigxis. Stilo intense rilatas al la muziko, kiu kreskis el la homa vocxo, per kiu oni gxojkriis kaj plendis antaux ol tio ekzistis skribite. Kaj la tragikajxo rilatas al intenseco, al mezuro kaj harmonio, al haltopunktoj, variado de gxojkrioj kun lantoj kaj gongobatoj, de simpleco kaj sincereco kun mokmalica rikanado.

(E.3)Jen vi havas maron kaj super tiu, cxielon. Unue, la bluan firmamenton tute plenigas kolosa ravajxo. Tiu, kiu foriras de blua cxielo, kapablu krei cxielon tiel blua kiel neniam iu reala cxielo estis. La rigardanto estu tuj trafita de la rimarkinda bluo de tiu firmamento, sen tio, ke oni diris al li `tiu cxielo estas tre, tre blua'. Li mem ja havas animon, kiu diras tion al li, cxar stilon povas kompreni nur tiuj, kiuj havas animon.

(E.4)Tiu cxielo restu blua kaj netusxita tiel longe, gxis la bluajxo komplete penetris lian animon. Sed ne tro longe, alimaniere li pensas `Jes, tiu cxielo estas blua, tion oni ne povas nei, tion mi nun scias'. Kaj li turnas la dorson al via cxielo por ekkonsiderado sur nivelon individuan. Kaj tuj kiam li estas ekster viaj ungegoj, tiam vi ne povas duafoje venigi lin al la loko, sur kiu li alrigardu aux alsentu, almenaux ne per dua blua cxielo. Ju pli intensa la bluo estas, des pli bone, cxar des pli baldaux li estas tute okupata de tio. Kaj se vi komencas per nigra cxielo, tiam la nigro tuj tinkturmakulu lian tutan hauxton.

(E.5)Kiam la blua ravajxo dauxris suficxe longe, tiam venas la unua nubeto per kiu li rimarkas ke li tie ne staras por fikse rigardi tiun bluan cxielon gxis la fino de siaj tagoj. Kaj iom post iom la bluajxo sxrumpas gxis cxionkovra hxaoso de nubograndegajxoj.

(E.6)Gongobato anoncas la unuan nubeton kaj nova bato cxiufoje procesion da novaj monstroj.

(E.7)La unua gongobato ludas direktantan rolon, kiel la unua naskigxo en familio. La aliuloj naskigxas sammaniere, sed oni kutimigxas al cxio, ankaux al akusxo, kaj la suprizo lauxgrade malplifortigxas.

(E.8)Tiu unua gongobato venu kiam cxio estas pura kaj blua, amo kaj felicxo, kiam oni atendas cxion escepte gongobaton. Gxi avertu, gxi gxenu, sed ne ektimigu. Io kiel la `frato, vi devas morti' de tiuj monahxoj, je iu somera posttagmezo. Gxi estu donita, ho, tiel mallauxte. La viro demandu sin, kio tio estis? Se ánkaux tio estis jubilado, tiam gxi estis strangmaniera faro. Li, post tiu unua gongobato, ekmalfidu la bluan cxielon kiel iu kiu subite gustumas ion en la mangxo aux en la paca herbo subite vidas ion movi cxe absoluta senvento. Li devas demandi sin cxu li auxdis ion suspektan kaj cxu tio tiea malproksima estas nubo. Estas dezirinde ke iom post tio li konkludu ke tio ne estis gongobato, sed ke io ne estas en ordo en la gorgxo de la jubilantoj. Tio atingeblas nur se la unua bato estas farita mallauxte kaj ne dauxras tro longe.

(E.9)Vespere, vi sidas legante libron en forlasita domo. Kaj subite sxajnas al vi ke povas esti ke vi eble auxdis ion. Ne, la silento dauxras kaj via koro ree iras sian apatian vojon.

(E.10)Se la unua gongobato estas tro lauxta, tiam nenio povas veni kio impresas. Tiam li pensas `nu, cxu tion gxi alcelas? Bone, okazu do'. Kaj tuj li sxtopas siajn orelojn. Aux li batalas kontraux via kermesbruego per propra energio kaj malfermadas siajn orelojn vaste, sciante ke li baldaux ne auxdos ion. Cxar konstanta forta sono egalas perfektan silenton. Kaj la viro, kiu tiel subite ekgongobatadas, vere sxajnas freneza mem.

(E.11)Nu kiam tiu stranga blua cxielo dauxris ankoraux tempeton, tiam dua bato sekvas.

(E.12)Tiu via viro nun vidas nubon kaj pensas `Mi do auxdis bone. Ne éstis tio jubilado'. Kaj por esti certa, cxar ankoraux li ne scias kion fari per tiu bluo, li sercxas la unuan gongobaton en tio, kio jam estas pasinta. Se li klopodus tion, tiam li trovas gxin kaj pensos `Kion mi diris, tio ne eskapis de mi'. Tamen li ne havas tutan certecon ke tiu unua estis donita antauxpripensite, tiel malforta gxi estis, kaj tiel neatendita.

(E.13)La viro en sia forlasita domo ekstaras kaj auxskultas. Kaj post tio, ili ekaldrivas. Lauxgrade, plirapidigxante, la bluo forpremigxas kaj la grandegajxoj amasigxas. La gongobatoj sekvas unu la alian pli rapide kaj via viro jam antauxvidas la venontajn batojn. Li mem volas preni la kondukadon, cxar li pensas ke li navigas kaj ne konscias ke li estas navigata. Kiam li diras `Nún la bato venas kiu disfaligos la turon, mi volas tion,' gxuste tiam la gongo silentas kaj tra la nuboj blua makuleto igxas videbla.

(E.14)Li pensas `nu, tio superas mian atendon. Eblis esti pli serioza. Mi estus disfaliginta la amason, tiukaze estus fino.' Li ne scias ke tiu bato nun ne povis veni, cxar la bluo estas forgesita, cxar la premmarko de la bluo visxigxis el lia animo. Kaj la bato en si mem ne estas la celo. La celo estas la bluo kaj la bato, la bluo se la bato estas atendata kaj la bato se oni denove eksucxas la bluon.

(E.15)La viro en la malplena domo denove eksidas.

(E.16)Kaj kiam dekafoje la spektanto vidis la bluon, cxiun venontan fojon dum pli mallonga tempo, kaj pensas `jes, nun mi scias, alceligxas la sencxesa alternado de bluo kaj nubograndegajxoj', tiam la bato venas. Gxi travibrosonas lian korpon kaj punktas lian hauxton. La viro en la silenta domo volas ekstari, sed ne kapablas. Li ne estas tima, sed paralizita de la majesto de tiu unu gongobato. Li pensas `per tio vi ne regalu min denove' kaj preparas sin por kontrauxstari la sekvan baton tiel, kiel en la cirko oni atendadas pistolpafojn cxar unu pafigxis.

(E.17)Li eraras, tio estis la bato.

(E.18)Se vi volas fini per blua cxielo, tiam povas ankoraux veni kelkaj batoj, sed tiuj estas nur formortado, ordigo, la fina flugilklakado de birdo. Se tamen vi mem estas tedata de tiu blua cxielo, tiam estas fino, Amen kaj fino.

(E.19)Li ankoraux sidas tie kiam nenio plu estas, nek gongobatoj nek nubograndegajxoj. Ecx ne blua cxielo.

(E.20)Li fermas vian libron kaj foriras, forgesinte sian cxapelon.

(E.21)Dumvoje li haltas momenton kaj murmuras: `Jen, kia afero.' Li turnas sin lastafoje, poste iras plue kaj malaperas el la horizonto. La necerteco de la tragikeco tusxis lian animon.

(E.22)En la naturo, la tragikeco estas en la okazintajxo mem. En la arto gxi pli estas en la stilo ol en tio kio okazas. Oni povas pentri haringon tragika, kvankam pri tia besto nenio estas kio estas tragika per si mem. Kontrauxe, ne estas suficxe diri `Mia povra patro estas morta' por atingi tragikan efikon.

(E.23)En la muziko, la abstrakteco de la tragikeco estas pli klara. La tragikecon de Erlkönig de Schubert ne plialtigas la vortoj de Goethe, kvankam infano estas strangolata en tiu. Male, tiu strangolado fortiras la atenton for de la tragika ritmo.

(E.24)Samtiel en la literaturo, en kiu oni ne disponas gamojn kaj devas kontentigi sin per mizeraj vortoj. Kaj pro tio ke cxiu vorto ja vekas bildon, per la sinsekvo de vortoj per si mem skeleto formigxas sur kiu stilo povas esti sxmirata. Oni ne povas pentri sen iu surfaco.

(E.25)Sed la skeleto mem estas akcesorajxo, cxar la plej alta stilstrecxigxo atingeblas cxe la plej minimuma okazaro. Tuta Rodin estas tiel same kompleta en unu el tiuj manoj, kiel en la ensemblo de tiuj sep urbanoj de Kalezo kaj estas miraklo ke li persistis tiun strecxon en cxiuj tiuj dum urbanoj. Bonsxance ne estis sepdek. Sama norma skeleto per malsamaj temperamentoj do sursxmirigxos tiel tute alimaniere ke neniu, sub tiuj unu al la alia tutaj fremdaj produktoj, supozos saman ostaron. Cxefafero estas ke oni ekhavu ion manipulotan, pri kio oni povas liberkure stilkoleri. Pro tio oni devus liberlasi lernejanojn je la elekto de la temo kaj ne devigi tiujn kvindek sep tiel malsamajn kompatindulojn, en sama posttagmezo, priskribi la Printempon aux la Entombigon de Patrino. Kaj se unu al sia instruisto sendus leteron en kiu li diras kial li hodiaux rifuzas fari iun verkajxon, pri kio ajn, tiam tiu letero estu lia verkajxo.

(E.26)La efekto, kiun oni volas atingi, estu konforma al ies propra animstato. Kiu mem estas en sincera bona humoro, ne provu generi tragikan impreson, alimaniere falsaj sonoj naskigxas kiuj acxigas la tuton. Se ne la gajeco estas uzata por enkadrigi seriozan strecxon. Sed tiukaze tiu gajeco montru iun apartajxon, tiel kiel la bluo de tiu cxielo. Ekde la ekkanto, cxar libro estas kanto, oni observadu la finakordon, de kiu io estu teksita tra la tuta rakonto, kiel la gvida ideo tra simfonio. La leganto lauxgrade eksentu malkvieton, tiel ke li levas sian kolumon kaj pensas pri sia pluvombrelo dum la suno ankoraux staras en sia plena gloro.

(E.27)Kiu ne cxesas observadi la finon, per si mem evitos cxiun tromultvortecon, cxar li cxiufoje demandos sin cxu cxiuj el liaj detaloj efektive kunhelpas atingi lian celon. Kaj jam baldaux li malkovras ke cxiu pagxo, cxiu frazo, cxiu vorto, cxiu punkto, cxiu komo proksimigas la celon aux tenas gxin je distanco. Ja neuxtraleco ne ekzistas en la arto.

(E.28)Kio ne necesas, estu forpusxita kaj tie kie eblas per unu persono, amaso estas superflua.

(E.29)En la arto oni ne rajtas provi. Ne provu insulti se vi ne estas kolera, ne plori se via animo estas drenita, ne gxojkrii tiel longe kiel vi ne estas plena de gxojo. Oni povas provi baki panon, sed oni ne provas kreitajxon. Ankaux oni ne provas naski. Tie kie gravedeco ekzistas, sekvas la naskado per si mem, je konvena tempo.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: Personoj Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: Dedicxo
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):