Kelkaj poemoj

(ikse, oke)


Poemo je 27-jarigxo Multo mankis al mi Jenojn mi malhavis kaj grandaj aspektis la baroj cxu malaperos angor' aux cxu gxi restados ankoraux

tempo


Trafingre fluas;
konscion luas
la cerbo koste.
Farindoj: poste!
La fojoj vestas
cxion per vana turment'

Memmoko mugxas;
realon fugxas
la menso hasta:
okaz' necxasta!
Kaj tre gxi estas.
Prie lagigxas la pent'

reflusas fusxe ronke rajte
fingrara akvo falas flanke
fiaske rampas flage sxate
nesxafe sxipe sene se nur
se nur paf' al sxirmo flegma
se nur se nur se nur se
missxalto sxlifus for sin
cxu fera sxoso spuros sxin
finfine flamu ekmaltim'.

oktobro 1999


[Hometo]
Virtualas vivo via
Kun vi kreskas kvazauxgxojo.
Finu! Forulino fia!
Finu nun por unu foj'! Ho...
Sentas sin ankoraux acxe
Tiu cxi tre povra knacxjo,
Kiu sercxas, vagas, volas,
Kie cxio tre malmolas,
En tuttera interreto -
Gxi valoras ecx ne ete.

marto 1999


Ekzameno


En ekzamen'
Jen reas gxen':
La sciomank'.
Al Dio dank'
Se tie cxi
Retrovos ni
respondon. La
petatan ja!

januaro 1999


Trajna trovo


Trajne sin trenas, cxiutage
L' acxkontrolisto, malmultage.
Ade gxi penas, kadukmense
Gxenon de gusto, sed senpense.

En vagonaro, estis hieraux
Min sxi kontrolis, tamen preskaux
De benk' mi rulis, cxu mi vidis
Ke dum la faro, sxi placxe ridis?

decembro 1998


Mi estas iom sola
Cxu estas kontrauxvola
Jen tio estas duba
Kompreno estas nuba
Kaj vido maltre klara
Kaj auxdo malelstara
Min mankas bazaj povoj
Por cxiuj vivaj movoj
Prefere eble cxesu
Malvivi plie decus.
Nun iru for
Cent larmoj el
El mia kor'
Kaj min abel'
Pikegis min
Mi perdis ja
ja perdis gxin

oktobro 1998


Sercxe


Terurigxinta mi sercxas la vojon
Kiu sin kasxis sub mian malgxojon
`Cxu gxi troveblas en tiu direkto?'
Mi min demandas, decidas nur `ek do'
Ne diferencu, la ajna decido
Vojoj egalis ja tute por vido
Kion mi vidas, fek, damne, diable
Tiu problemo, la mia probable
Gxenas min troe, kaj mi jam tre emas
Ree komenci la tuton kaj gxemas
`Cxu eble cxi tiel aux tamen alie?'
Mi elektadas jam seniluzie

Ho, nia bor'


Ho, nia bor', nun iru pli trankvile
El mont' granita mangxas vi per vor'!
Jam staras gxi iome malfacile,
Ho, nia bor'!

Ho, nia bor'! Post guta traborado
Cxu pasx-atingis celon ni en glor'!
Konstante! Vi persistas pri l' frapado,
Ho, nia bor'!

septembro 1998


Cxiujn tiujn cxi poemacxojn faris Michiel Meeuwissen - al ties pagxo