Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Sesa Parto

Gxeneralaj kaj finaj dispozicioj

Artikolo 210

La Komunumo havas juran personecon.

Artikolo 211

En cxiu el la Membro-Sxtatoj la Komunumo havas la plej ampleksajn agpovojn kiujn donas al juraj personoj la naciaj legxaroj; gxi precipe povas akiri aux malakiri moveblajxojn kaj nemoveblajxojn kaj esti partio en proceso. Tiucele la Komunumon reprezentas la Komisiono.

Artikolo 212

(Artikolo abrogita per Artikolo 24, paragrafo 2, de la Traktato pri Kunfando)

[Vidu Artikolon 24, paragrafon 1, de la Traktato pri Kunfando, kiu tekstas:

1. La oficistoj kaj aliaj dungitoj de la Euxropa Komunumo pri Karbo kaj Sxtalo, de la Euxropa Ekonomia Komunumo kaj de la Euxropa Komunumo pri Atomenergio farigxas, je ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, oficistoj kaj aliaj dungitoj de la Euxropaj Komunumoj kaj apartenas al la unueca administracio de tiuj Komunumoj.

La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la aliajn koncernatajn instituciojn, fiksas la statuton de la oficistoj de la Euxropaj Komunumoj kaj la regularon kiu aplikigxas al la aliaj dungitoj de tiuj Komunumoj.]

Artikolo 213

Por plenumi la taskojn donitajn al gxi, la Komisiono povas, en la limoj kaj laux la kondicxoj kiujn fiksas la Konsilio laux la dispozicioj de cxi tiu Traktato, kolekti cxiujn necesajn informojn kaj fari cxiujn necesajn kontrolojn.

Artikolo 214

La membroj de la institucioj de la Komunumo, la membroj de la komitatoj kaj la oficistoj kaj aliaj dungitoj de la Komunumo havas la devon, ecx post la fino de siaj oficoj, ne malkasxi informojn kiujn laux ilia naturo kovras profesia sekreteco, precipe informojn pri entreprenoj kaj ties komercaj rilatoj aux kostelementoj.

Artikolo 215

La kontraktan respondecon regas la legxo kiu aplikigxas al la koncerna kontrakto.

Koncerne la eksterkontraktan respondecon, la Komunumo devas kompensi, laux la gxeneralaj principoj komunaj al la juraj sistemoj de la Membro-Sxtatoj, la damagxojn kauxzitajn de gxiaj institucioj aux de gxiaj dungitoj en la plenumado de iliaj taskoj.

La dua alineo aplikigxas laux la samaj kondicxoj al la damagxoj kauxzitaj de la ECB aux de gxiaj dungitoj en la plenumado de iliaj taskoj.

La personan respondecon de la dungitoj de la Komunumo regas la dispozicioj de ilia Statuto aux de la regularo kiu aplikigxas al ili.

Artikolo 216

La sidejon de la institucioj de la Komunumo fiksas per komuna konsento la registaroj de la Membro-Sxtatoj.

Artikolo 217

La arangxojn pri la lingvoj en la institucioj de la Komunumo fiksas, sen difekto al la procedura regularo de la Kortumo, la Konsilio aganta unuanime.

Artikolo 218

(Artikolo abrogita per Artikolo 28, dua alineo, de la Traktato pri Kunfando)

[Vidu Artikolon 28, unuan alineon, de la Traktato pri Kunfando, kiu tekstas:

La Euxropaj Komunumoj gxuas sur la teritorio de la Membro-Sxtatoj la privilegiojn kaj imunecojn kiuj necesas por la plenumado de iliaj taskoj laux la kondicxoj de la Protokolo aneksita al cxi tiu Traktato. La samo aplikigxas al la Euxropa Investobanko.]

Artikolo 219

La Membro-Sxtatoj devontigas sin ne solvi disputon pri la interpretado aux la aplikado de cxi tiu Traktato per alia maniero ol estas preskribite en gxi.

Artikolo 220

Kiom necesas, la Membro-Sxtatoj traktas inter si por certigi al siaj sxtatanoj:

Artikolo 221

En templimo de tri jaroj post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, la Membro-Sxtatoj traktas la sxtatanojn de la aliaj Membro-Sxtatoj same kiel siajn proprajn sxtatanojn koncerne la partoprenon en la kapitalo de kompanioj en la senco de Artikolo 58, sen difekto al la aplikado de la aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato.

Artikolo 222

Cxi tiu Traktato neniel tusxas la sistemon pri proprieto en la Membro-Sxtatoj.

Artikolo 223

1. La dispozicioj de cxi tiu Traktato ne obstaklas la jenajn regulojn:

  1. neniu Membro-Sxtato estas devigata havigi informon kies malkasxon gxi opinias kontrauxa al la esencaj interesoj de sia sekureco;
  2. cxiu Membro-Sxtato povas fari la arangxojn kiujn gxi opinias necesaj por protekti la esencajn interesojn de sia sekureco, kiom ili rilatas al la produktado de aux la komerco pri armiloj, municio kaj militmaterialo; tiuj arangxoj ne rajtas sxangxi la konkurenckondicxojn en la komuna merkato pri produktoj kiuj ne estas destinitaj al specife armeaj celoj.

2. Dum la unua jaro post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato la Konsilio, agante unuanime, fiksas la liston de la produktoj al kiuj aplikigxas la dispozicioj de paragrafo 1, litero b.

3. La Konsilio povas, agante unuanime laux propono de la Komisiono, fari sxangxojn en tiu listo.

Artikolo 224

La Membro-Sxtatoj interkonsiligxas por kune fari la necesajn dispoziciojn por eviti ke la funkciadon de la komuna merkato damagxu la arangxoj kiujn Membro-Sxtato faras okaze de gravaj internaj perturboj de la publika ordo, okaze de milito aux grava internacia tensio kiu konsistigas militminacon, aux por plenumi la devontigojn kiujn gxi alprenis kun la celo konservi la pacon kaj la internacian sekurecon.

Artikolo 225

Se arangxoj faritaj en la kazoj menciitaj en Artikoloj 223 kaj 224 rezultigas misigon de la konkurenckondicxoj en la komuna merkato, la Komisiono ekzamenos, kune kun la koncerna Sxtato, kiel tiuj arangxoj povas esti adaptitaj al la reguloj de cxi tiu Traktato.

Deroge de la proceduro de Artikoloj 169 kaj 170, la Komisiono aux cxiu Membro-Sxtato povas rekte turni sin al la Kortumo, se gxi opinias ke alia Membro-Sxtato misuzas la povojn menciitajn en Artikoloj 223 kaj 224. La Kortumo decidas malpublike.

Artikolo 226

1. Se dum la transira periodo ekestas gravaj kaj persistemaj malfaciloj en ekonomia sektoro aux malfaciloj kiuj povas kauxzi gravan malbonigxon de la ekonomia situacio de iu regiono, Membro-Sxtatoj povas peti rajtigon alpreni protektajn arangxojn por reekvilibrigi la situacion kaj adapti la koncernan sektoron al la ekonomio de la komuna merkato.

2. Laux peto de la koncerna Sxtato, la Komisiono senprokraste fiksas, per urgxa proceduro, la protektajn arangxojn kiujn gxi opinias necesaj, specifante la kondicxojn kaj la detalojn de ilia aplikigxo.

3. La arangxoj permesitaj laux paragrafo 2 povas derogi de la reguloj de cxi tiu Traktato tiom kaj dum tiom da tempo kiom nepre necesas por atingi la celojn menciitajn en paragrafo 1. Prioritaton havas tiuj arangxoj kiuj malplej perturbas la funkciadon de la komuna merkato.

Artikolo 227

1. Cxi tiu Traktato aplikigxas al la Regxlando Belgio, la Regxlando Danio, la Federacia Respubliko Germanio, la Helena Respubliko, la Regxlando Hispanio, la Franca Respubliko, Irlando, la Itala Respubliko, la Grandduklando Luksemburgio, la Regxlando Nederlando, la Respubliko Auxstrio, la Portugala Respubliko, la Respubliko Finnlando, la Regxlando Svedio kaj la Unuigxinta Regxlando de Granda Britio kaj Norda Irlando.

2. Koncerne la francajn transmarajn departementojn, la specialaj kaj gxeneralaj dispozicioj de cxi tiu Traktato rilataj al:

aplikigxas ekde la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.

La kondicxojn laux kiuj aplikigxas la aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato fiksas, plej malfrue du jarojn post gxia ekvalidigxo, decidoj de la Konsilio aganta unuanime laux propono de la Komisiono.

La institucioj de la Komunumo zorgas, en la kadro de la proceduroj menciitaj en cxi tiu Traktato, precipe en Artikolo 226, pri la ekonomia kaj socia disvolvigxo de tiuj regionoj.

3. La specialaj arangxoj pri asociigxo difinitaj en la Kvara Parto de cxi tiu Traktato aplikigxas al la transmaraj landoj kaj teritorioj listigitaj en Anekso IV de cxi tiu Traktato.

Cxi tiu Traktato ne aplikigxas al la transmaraj landoj kaj teritorioj havantaj specialajn rilatojn kun la Unuigxinta Regxlando de Granda Britio kaj Norda Irlando kiuj ne estas listigitaj en la cxi-supre menciita Anekso.

4. La dispozicioj de cxi tiu Traktato aplikigxas al la euxropaj teritorioj por kies eksteraj rilatoj respondecas Membro-Sxtato.

5. Deroge de la cxi-supraj paragrafoj:

  1. cxi tiu Traktato ne aplikigxas al la Feroaj Insuloj;
  2. cxi tiu Traktato ne aplikigxas al la Suverenaj Areoj de la Unuigxinta Regxlando de Granda Britio kaj Norda Irlando en Kipro;
  3. cxi tiu Traktato aplikigxas al la Manikaj Insuloj kaj al Manksinsulo nur tiom kiom necesas por certigi la aplikadon de la arangxoj por tiuj insuloj menciitaj en la Traktato pri la aligxo de novaj Membro-Sxtatoj al la Euxropa Ekonomia Komunumo kaj al la Euxropa Komunumo pri Atomenergio subskribita la 22an de januaro 1972;
  4. cxi tiu Traktato ne aplikigxas al la Alandaj Insuloj. La registaro de Finnlando tamen povas komuniki, per deklaro deponita okaze de la ratifado de la Traktato cxe la registaro de la Itala Respubliko, ke cxi tiu Traktato jes aplikigxas al la Alandaj Insuloj laux la dispozicioj de Protokolo N-ro 2 de la Akto pri la aligxkondicxoj de la Respubliko Auxstrio, la Respubliko Finnlando kaj la Regxlando Svedio kaj pri la adaptoj al la Traktatoj sur kiuj bazigxas la Euxropa Unio. La registaro de la Itala Respubliko sendas al la Membro-Sxtatoj auxtentigitan kopion de tiu deklaro.

Artikolo 228

1. Kie cxi tiu Traktato antauxvidas la konkludon de interkonsentoj inter la Komunumo kaj unu aux pluraj Sxtatoj aux internaciaj organizoj, la Komisiono faras rekomendojn al la Konsilio, kiu rajtigas gxin komenci la necesajn traktadojn. La Komisiono faras tiujn traktadojn interkonsiligxe kun specialaj komitatoj nomumitaj de la Konsilio por asisti gxin en tiu tasko kaj en la kadro de la gvidlinioj kiujn la Konsilio povas doni al gxi.

Uzante la kompetentojn donitajn al gxi per cxi tiu paragrafo, la Konsilio agas per kvalifikita plimulto, krom en la kazoj menciitaj en la dua frazo de paragrafo 2, en kiuj gxi agas unuanime.

2. Sen difekto al la kompetentoj donitaj al la Komisiono en cxi tiu sfero, la interkonsentojn konkludas la Konsilio agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono. La Konsilio agas unuanime kiam la interkonsento rilatas al sfero en kiu necesas unuanimeco por la alpreno de internaj reguloj kaj kiam temas pri la interkonsentoj menciitaj en Artikolo 238.

3. Escepte de la interkonsentoj menciitaj en Artikolo 238, paragrafo 3, la Konsilio konkludas interkonsentojn konsultinte la Euxropan Parlamenton, ankaux kiam la interkonsento rilatas al sfero en kiu necesas la proceduro de Artikolo 189B aux tiu de Artikolo 189C por la alpreno de internaj reguloj. La Euxropa Parlamento donas sian opinion en templimo kiun la Konsilio povas fiksi laux la urgxeco. Se mankas opinio je tiu templimo, la Konsilio povas agi.

Deroge de la cxi-supra alineo, interkonsentoj menciitaj en Artikolo 238, aliaj interkonsentoj kiuj kreas specifan institucian kadron per la starigo de kunlaboraj proceduroj, interkonsentoj kiuj havas konsiderindajn bugxetajn sekvojn por la Komunumo kaj interkonsentoj kiuj implicas modifon de akto alprenita laux la proceduro de Artikolo 189B estas konkludataj kiam la konsento de la Euxropa Parlamento estas akirita.

En urgxaj kazoj la Konsilio kaj la Euxropa Parlamento povas konsenti pri templimo por la konsento.

4. Deroge de paragrafo 2 la Konsilio povas, konkludante interkonsentojn, rajtigi la Komisionon aprobi modifojn nome de la Komunumo kiam laux la interkonsentoj tiuj modifoj estas alprenataj per simpligita proceduro aux de organo kiun starigas la interkonsento; al tiu rajtigo la Konsilio povas ligi specifajn kondicxojn.

5. Kiam la Konsilio intencas konkludi interkonsenton kiu postulas modifojn de cxi tiu Traktato, tiuj modifoj devas antauxe esti alprenitaj laux la proceduro de Artikolo N de la Traktato pri la Euxropa Unio.

6. La Konsilio, la Komisiono aux Membro-Sxtato povas havigi la opinion de la Kortumo pri la akordigebleco de planata interkonsento kun la dispozicioj de cxi tiu Traktato. Se la opinio de la Kortumo estas negativa, la interkonsento povas ekvalidi nur laux Artikolo N de la Traktato pri la Euxropa Unio.

7. La interkonsentoj konkluditaj laux la kondicxoj de cxi tiu Artikolo ligas la instituciojn de la Komunumo kaj la Membro-Sxtatojn.

Artikolo 228A

Kiam komuna starpunkto aux komuna agado alprenita laux la dispozicioj de la Traktato pri la Euxropa Unio kiuj rilatas al la komuna ekstera kaj sekureca politiko implicas agon de la Komunumo por interrompi, limigi aux komplete cxesigi la ekonomiajn rilatojn kun unu aux pluraj triaj landoj, la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, alprenas la necesajn urgxajn arangxojn.

Artikolo 229

La Komisiono respondecas pri cxiuj konvenaj rilatoj kun la organoj de Unuigxintaj Nacioj, de ties specialigitaj institucioj kaj de la Gxenerala Akordo pri Dogantarifoj kaj Komerco.

La Komisiono ankaux respondecas pri konvenaj rilatoj kun cxiuj internaciaj organizoj.

Artikolo 230

La Komunumo starigas cxiujn konvenajn formojn de kunlaboro kun la Konsilio de Euxropo.

Artikolo 231

La Komunumo starigas kun la Organizo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo intiman kunlaboron, kies detaloj estas fiksitaj per komuna konsento.

Artikolo 232

1. Cxi tiu Traktato ne modifas la dispoziciojn de la Traktato stariganta la Euxropan Komunumon pri Karbo kaj Sxtalo, precipe koncerne la rajtojn kaj devojn de la Membro-Sxtatoj, la povojn de la institucioj de tiu Komunumo kaj la regulojn de tiu Traktato por la funkciado de la komuna merkato de karbo kaj sxtalo.

2. Cxi tiu Traktato ne difektas la dispoziciojn de la Traktato stariganta la Euxropan Komunumon pri Atomenergio.

Artikolo 233

Cxi tiu Traktato ne obstaklas la ekziston kaj efektivigon de la regionaj unuigxoj inter Belgio kaj Luksemburgio kaj inter Belgio, Luksemburgio kaj Nederlando, kiom la celoj de tiuj regionaj unuigxoj ne estas atingitaj per la aplikado de cxi tiu Traktato.

Artikolo 234

La rajtoj kaj devoj kiuj rezultas el interkonsentoj konkluditaj antaux la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato inter unuflanke unu aux pluraj Membro-Sxtatoj kaj aliflanke unu aux pluraj triaj landoj ne estas tusxataj de cxi tiu Traktato.

Kiom tiuj interkonsentoj ne estas akordigeblaj kun cxi tiu Traktato, la koncerna Membro-Sxtato aux la koncernaj Membro-Sxtatoj uzas cxiujn konvenajn rimedojn por forigi la konstatitajn neakordigeblajxojn. Se necese, la Membro-Sxtatoj tiucele helpas unu la alian, kaj eventuale ili alprenas komunan sintenon.

En la aplikado de la interkonsentoj menciitaj en la unua alineo, la Membro-Sxtatoj prenas en konsideron la fakton, ke la avantagxoj donitaj de cxiu Membro-Sxtato en cxi tiu Traktato estas integra parto de la starigo de la Komunumo kaj estas pro tio nedisigeble ligitaj al la kreado de komunaj institucioj, al la transdono de povoj al ili kaj al la donado de la samaj avantagxoj fare de cxiuj Membro-Sxtatoj.

Artikolo 235

Se agado de la Komunumo montrigxas necesa por atingi, en la kadro de la komuna merkato, unu el la celoj de la Komunumo kaj cxi tiu Traktato ne antauxvidas la necesajn povojn, la Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, alprenas la konvenajn dispoziciojn.

Artikolo 236

(abrogita)

Artikolo 237

(abrogita)

Artikolo 238

La Komunumo rajtas konkludi kun unu aux pluraj Sxtatoj aux internaciaj organizoj interkonsentojn starigantajn asociigxon kiun karakterizas reciprokaj rajtoj kaj devoj, komuna agado kaj specialaj proceduroj.

Artikolo 239

La protokoloj aneksitaj per komuna konsento de la Membro-Sxtatoj al cxi tiu Traktato estas integra parto de gxi.

Artikolo 240

Cxi tiu Traktato validas por nelimigita tempo.


Starigo de la institucioj

Artikolo 241

La Konsilio kunvenas en templimo de unu monato post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.

Artikolo 242

La Konsilio faras, en templimo de tri monatoj post sia unua kunveno, cxiujn necesajn arangxojn por starigi la Ekonomian kaj Socian Komitaton.

Artikolo 243

La Asembleo[*] kunvenas, kunvokite de la prezidanto de la Konsilio, en templimo de du monatoj post la unua kunveno de la Konsilio por elekti sian Prezidion kaj ellabori sian proceduran regularon. Gxis la elektigxo de la Prezidio prezidas la plej agxa membro.

Artikolo 244

La Kortumo ekfunkcias ekde kiam gxiaj membroj estas nomumitaj. La unua prezidanto estas nomumita, laux la sama proceduro kiel la membroj, por tri jaroj.

La Kortumo alprenas sian proceduran regularon en templimo de tri monatoj post sia ekfunkcio.

Neniu afero povas esti metita antaux la Kortumon antaux la publikigo de la procedura regularo. La templimoj en kiuj plendoj devas esti prezentitaj komencigxas nur je la dato de tiu publikigo.

Ekde sia nomumigxo la prezidanto de la Kortumo plenumas la povojn kiujn donas al li cxi tiu Traktato.

Artikolo 245

La Komisiono ekfunkcias kaj plenumas la taskojn kiujn donas al gxi cxi tiu Traktato ekde kiam gxiaj membroj estas nomumitaj.

Ekde sia ekfunkcio la Komisiono komencas la studojn kaj starigas la kontaktojn kiuj necesas por ekhavi superrigardon pri la ekonomia situacio de la Komunumo.

Artikolo 246

1. La unua bugxeta jaro dauxras de la dato de ekvalidigxo de cxi tiu Traktato gxis la 31a de decembro de la sama jaro. Se cxi tiu Traktato ekvalidigxas dum la dua duono de la jaro, la unua bugxeta jaro tamen dauxras gxis la 31a de decembro de la posta jaro.

2. Gxis la alpreno de la bugxeto por la unua bugxeta jaro, la Membro-Sxtatoj donas al la Komunumo seninterezajn antauxpagojn kiuj estas dekalkulotaj de iliaj financaj kontribuoj por la plenumado de tiu bugxeto.

3. Gxis la alpreno de la Statuto de la oficistoj kaj de la regularo kiu aplikigxas al la aliaj dungitoj de la Komunumo, menciitaj en Artikolo 212, cxiu institucio dungas la necesan personaron kaj faras tiucele kontraktojn de limigita dauxro.

Cxiu institucio ekzamenas, kune kun la Konsilio, la demandojn kiuj rilatas al la nombro, la rekompenco kaj la distribuo de la postenoj.


Finaj dispozicioj

Artikolo 247

Cxi tiu Traktato devas esti ratifita de la Altaj Kontraktaj Partioj laux iliaj respektivaj konstituciaj reguloj. La ratifiloj estos deponitaj cxe la registaro de la Itala Respubliko.

Cxi tiu Traktato ekvalidigxas je la unua tago de la monato sekvanta la deponigxon de la lasta ratifilo. Se tiu deponigxo okazas malpli ol dek kvin tagojn antaux la komenco de la sekvanta monato, cxi tiu Traktato tamen ekvalidigxas je la unua tago de la dua monato post tiu deponigxo.

Artikolo 248

Cxi tiu Traktato, redaktita en unu ekzemplero en la lingvoj franca, germana, itala kaj nederlanda, kies kvar tekstoj estas egale auxtentaj, estos deponita en la arkivo de la registaro de la Itala Respubliko, kiu sendas auxtentigitan kopion al la registaro de cxiu alia subskribinta Sxtato.



ATESTE PRI TIO la subskribintaj Plenrajtigitoj metis siajn subskribojn sub cxi tiun Traktaton.

Farita en Romo, la dudek-kvinan de marto mil nauxcent kvindek sep.

P. H. SPAAKJ. Ch. SNOY ET D'OPPUERS
ADENAUERHALLSTEIN
PINEAUM. FAURE
Antonio SEGNI   Gaetano MARTINO
BECHLambert SCHAUS
J. LUNSJ. LINTHORST HOMAN

redaktora noto
Deroge de Artikolo 3 de la Unueca Euxropa Akto kaj pro historiaj kialoj, la terminon "Asembleo" ne anstatauxas la termino "Euxropa Parlamento".

Sekvo