Jxurnalismo


Etika kodo
de jxurnalismaj principoj

Inter la homaj rajtoj estas tiuj de libera informado kaj informigxado, de libera esprimado de opinioj kaj kritikoj. Sur cxi tiuj fundamentaj homaj rajtoj bazigxas la jxurnalisma libereco, kiu devas ne esti malhelpata per iuj ajn limoj. Eldonistoj kaj jxurnalistoj devas esti sendependaj kaj plenumi siajn taskojn laux plej bonaj scio kaj konscienco, ne influitaj de personaj interesoj kaj fremdaj personoj.

  1. Respekto al la vero estas la plej alta principo de jxurnalismo.
  2. Publikigotaj informoj, cxu tekstoj, cxu fotoj, devas esti zorgeme kontrolataj rilate la veron. Ilian sencon oni devas nek sxangxi nek falsi per prezentado, titolo aux bild-klarigo. Dokumentojn oni devas komuniki fidele al ilia enhavo. Ne-konfirmitajn informojn oni devas klare karakterizi kiel onidirojn, supozojn aux eblojn. Se temas pri simbola foto, oni klare devas indiki, ke gxi estas dokumenta.
  3. Aperigitajn informojn aux asertojn, kiuj poste pruvigxas malgxustaj, la konserna komunikilo devas el si mem regxustigi tuj kaj en adekvata maniero.
  4. Por havigi al si informojn, materialon kaj fotojn, oni devas ne apliki malhonestajn kaj mallojalajn metodojn.
  5. Cxiu jxurnalisme laborante persono devas gardi la profesian sekreton, devas ne denunci atestanton kaj devas ne nomi informinton sen ties konsento.
  6. Redakciajn publikigojn devas ne influi privataj aux komercaj interesoj de aliaj personoj. Oni devas klare disigi redakciajn tekstojn de varbaj kaj reklamaj tekstoj. Reklamajxoj devas esti klare ekkoneblaj kiel tiuspecaj.
  7. La jxurnalismo respektas la privatan vivon kaj la intim-sferon de l' homo. Nur se privata agado de homo koncernas publikajn interesojn, oni povas diskuti gxin en amas-komunikiloj. Oni devas severe kontroli, cxu per tio estas vundataj la homoj rajtoj de nekoncernatoj.
  8. Kontrauxas jxurnalisman etikon, aperigi nemotivitajn akuzojn, precipe se ili estas malhonestigaj.
  9. Artikoloj, kiuj laux formo aux enhavo povas vundi moralajn aux religiajn sentojn de iu grupo, ne konformas al la jxurnalisma etiko; tio precipe validas ankaux por ilustrajxoj kaj karikaturoj.
  10. Oni devas eviti ne-adekvatan sensacian prezenton de perforto kaj brutaleco. Precipe oni atentu protekti junularon kontraux tio.
  11. Neniu devas esti diskriminaciata pro raso, religio, nacieco aux lingvo.
  12. Raportado pri kurantaj kriminal-enketoj kaj procesoj devas esti libera de antauxjugxoj. Akuziton oni devas ne prezenti kvazaux kondamniton antaux tribunala verdikto.
  13. Cxe medicinaj temoj oni devas eviti sensacian prezentadon, kiu povus provoki nemotivitan esperon. Esploradoj ne jam finitaj estu prezentataj kiel provizoraj.
  14. Neniu eldonisto kaj jxurnalisto koruptigxu per akcepto de donacoj kaj avantagxoj, kiuj povus redukti la liberecon de decido.
  15. Altaj idealoj de jxurnalismo devas esti pacamo, solidareco kun subprematoj kaj defendo de l' homaj rajtoj agnoskitaj de UN.

El Manlibro pri Jxurnalismo de Judith Junger kaj Stefan Maul (bazigxas sur la kodo de jxurnalistoj en FR Germanio)