Statuto de la Internacia Kortumo

Statuto de la Internacia Kortumo


Artikolo 1
La Internacia Kortumo establita per la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj kiel la cxefa jugxa organo de Unuigxintaj Nacioj estos organizita kaj funkcios konforme al la preskriboj de cxi tiu Statuto.

Cxapitro I

ORGANIZO DE LA KORTUMO

Artikolo 2
La Kortumo konsistas el sendependaj jugxistoj, elektitaj senkonsidere al sia sxtataneco el inter personoj kun altmorala karaktero, kiuj posedas la kvalifikojn postulatajn en iliaj respektivaj landoj por plenumi la plej altajn jurajn oficojn aux kiuj estas jurkonsilistoj kun rekonita kompetenteco pri internacia juro.

Artikolo 3

  1. La Kortumo konsistas el dek kvin membroj, el kiuj ne pli ol unu povas esti sxtatano de la sama regno.
  2. Persono kiu rilate al membreco de la Kortumo povus esti konsiderata kiel sxtatano de pli ol unu regno estos rigardata kiel sxtatano de tiu regno kie li ordinare realigas siajn civitanajn kaj politikajn rajtojn.

Artikolo 4

  1. La membrojn de la Kortumo elektas la Gxenerala Asembleo kaj la Sekureca Konsilio el listo de personoj proponitaj de la naciaj grupoj de la Konstanta Arbitracia Kortumo konforme al la sekvantaj preskriboj.
  2. Se temas pri Membroj de Unuigxintaj Nacioj ne reprezentataj en la Konstanta Arbitracia Kortumo la kandidatojn proponas naciaj grupoj formitaj tiucele de siaj registaroj laux la samaj reguloj kiel tiuj preskribitaj por membroj de la Konstanta Arbitracia Kortumo laux Artikolo 44 de la Haga Konvencio de 1907 pri la paca solvado de internaciaj konfliktoj.
  3. Se mankas speciala interkonsento, la Gxenerala Asembleo, surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio, difinas la kondicxojn laux kiuj sxtato, kiu estas partio de cxi tiu Statuto, sed ne estas Membro de Unuigxintaj Nacioj, povas partopreni en la elektoj de la membroj de la Kortumo.

Artikolo 5

  1. Minimume tri monatojn antaux la dato de la elektoj la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj invitas skribe la membrojn de la Konstanta Arbitracia Kortumo apartenantajn al la sxtatoj kiuj estas partioj de cxi tiu Statuto kaj la membrojn de la naciaj grupoj kiel kandidatojn personojn kapablajn plenumi la funkciojn de membro de la Kortumo.
  2. Neniu grupo povas proponi pli ol kvar kandidatojn, el kiuj ne pli ol du povas aparteni al la koncerna sxtato. En neniu kazo la nombro de kandidatoj proponitaj de iu grupo povas esti pli ol la duoblo de la nombro de la postenoj plenigotaj.

Artikolo 6
Estas rekomendate ke cxiu nacia grupo antaux ol proponi la kandidatojn konsultu sian plej altan tribunalon, siajn jurajn fakultatojn kaj jurajn lernejojn, siajn naciajn akedemiojn kaj naciajn sekciojn de internaciaj akedemioj dedicxitaj al juraj studoj.

Artikolo 7

  1. La Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj kunmetas liston laux alfabeto ordo de cxiuj personoj tiel proponitaj; tiuj estas la nuraj personoj elekteblaj, kun escepto de la regulo de Artikolo 12, paragrafo 2.
  2. La Gxenerala Sekretario prezentas tiun liston al la Gxenerala Asembleo kaj al la Sekureca Konsilio.

Artikolo 8
La Gxenerala Asembleo kaj la Sekureca Konsilio procedas sendepende unu de la alia por elekti la membrojn de la Kortumo.

Artikolo 9
Dum cxiu elekto la elektantoj atentos ne nur ke la personoj elektotaj posedu individue la kvalifikojn postulatajn, sed ankaux ke la cxefaj formoj de civilizacio kaj de la plej gravaj juraj sistemoj de la mondo estu reprezentataj en la Kortumo kiel tuto.

Artikolo 10

  1. Estas konsiderataj kiel elektitaj tiuj kandidatoj kiuj ricevas absolutan plimulton de vocxoj en la Gxenerala Asembleo kaj en la Sekureca Konsilio.
  2. La vocxdonado en la Sekureca Konsilio, cxu por la elekto de jugxistoj, cxu por la elekto de la membroj de la komisiono antauxvidita en Artikolo 12, okazos sen distingo inter konstantaj kaj nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.
  3. Se pli ol unu sxtatano de la sama regno ricevas absolutan plimulton de vocxoj kaj en la Gxenerala Asembleo kaj en la Sekureca Konsilio, nur la plej agxa estas konsiderata kiel elektita.

Artikolo 11
Se post la unua porelekta kunveno unu aux pluraj postenoj restas plenigotaj, dua kaj, se necese, tria kunveno devas okazi.

Artikolo 12

  1. Se post la tria porelekta kunveno unu aux pluraj postenoj plue restas plenigotaj, en iu ajn momento povas esti formata laux peto cxu de la Gxenerala Asembleo, cxu de la Sekureca Konsilio, komuna komisiono konsistanta el ses membroj, tri nomitaj de la Gxenerala Asembleo, tri nomitaj de la Sekureca Konsilio, por elekti per vocxdono de absoluta plimulto por cxiu vakanta posteno unu nomon prezentotan al la Gxenerala Asembleo kaj al la Sekureca Konsilio por ilia aparta akcepto.
  2. Se la komuna komisiono unuanime interkonsentas proponi personon, kiu plenumas la kondicxojn postulatajn, gxi povos meti lin en sian liston ecx se li ne aperis en la listo de kandidatoj menciita en Artikolo 7.
  3. Se la komuna komisiono konstatas, ke gxi ne sukcesos realigi la elekton, la jam elektitaj membroj de la Kortumo devas antaux tempolimo fiksota de la Sekureca Konsilio plenigi la vakantajn postenojn elektante el inter la kandidatoj, kiuj ricevis vocxojn cxu en la Gxenerala Asembleo, cxu en la Sekureca Konsilio.
  4. Se la vocxoj inter la jugxistoj estas egalaj, la vocxo de la plej agxa jugxisto decidas.

Artikolo 13

  1. La membroj de la Kortumo estas elektataj por naux jaroj kaj ili estas reelekteblaj. Tamen la oficperiodo de kvin jugxistoj elektitaj dum la unua elekto finigxos post tri jaroj kaj la oficperiodo de aliaj kvin jugxistoj finigxos post ses jaroj.
  2. La jugxistoj, kies ofica periodo finigxos post la supre menciitaj komencaj periodoj de tri aux ses jaroj, estos nomitaj per loto farita de la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj tuj post la unua elekto.
  3. La membroj de la Kortumo dauxrigos siajn funkciojn gxis ili estos anstatauxigitaj. Kvankam anstatauxigitaj, ili fintraktos cxiujn kazojn, kies pritrakton ili jam komencis.
  4. Se membro de la Kortumo demisias, la demisio estos adresita al la Prezidanto de la Kortumo, kiu gxin transdonos al la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj. Tiu lasta informo vakigas la postenon.

Artikolo 14
Vakantaj postenoj estas plenigotaj laux la metodo preskribita por la unua elekto, sub rezervo de la sekvanta regulo: antaux la finigxo de unumonata periodo post la estigxo de la vakanteco, la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj faros la invitojn, kiujn preskribas Artikolo 5, kaj la Sekureca Konsilio fiksos la daton de la elekto.

Artikolo 15
Membro de la Kortumo elektita por anstatauxigi membron kies ofica periodo ne finigxis plenumas la funkcion por la resto de la ofica periodo de sia antauxulo.

Artikolo 16

  1. La membroj de la Kortumo ne povas plenumi iun ajn politikan aux administran funkcion, nek sin dedicxi al iu ajn alia okupo de profesia karaktero.
  2. Okaze de dubo tiurilate, la Kortumo decidas.

Artikolo 17

  1. Membro de Kortumo ne povas funkcii kiel agento, konsilisto aux advokato en iu ajn afero.
  2. Membro ne povas partopreni en la prijugxo de iu ajn afero, en kiu li antauxe intervenis kiel agento, konsilisto aux advokato de unu el la partioj aux kiel membro de nacia aux internacia tribunalo aux de enketa komisiono aux en iu ajn alia rolo.
  3. Okaze de dubo tiurilate, la Kortumo decidas.

Artikolo 18

  1. Neniu membro de la Kortumo povas esti eksigita, krom se laux la unuanima opinio de la aliaj membroj li cxesis plenumi la kondicxojn postulatajn.
  2. La Sekretario de la Kortumo oficiale informas pri tio la Gxeneralan Sekretarion de Unuigxintaj Nacioj.
  3. Tiu informo vakigas la postenon.

Artikolo 19
La membroj de la Kortumo, plenumante siajn funkciojn, gxuas diplomatajn privilegiojn kaj imunecojn.

Artikolo 20
Antaux ol ekofici cxiu membro de la Kortumo devas fari solenan deklaron en publika kunsido, ke li plenumos sian funkcion senpartie kaj konscience.

Artikolo 21

  1. La Kortumo elektas por tri jaroj siajn Prezidanton kaj Vicprezidanton; ili estas reelekteblaj.
  2. La Kortumo nomas sian Sekretarion kaj povas decidi pri nomigo de aliaj funkciuloj laux neceso.

Artikolo 22

  1. La sidejo de la Kortumo estas en Hago. Tamen la Kortumo povas kunsidi kaj funkcii aliloke, kiam gxi trovas tion dezirinda.
  2. La Prezidanto kaj la Sekretario logxas cxe la sidejo de la Kortumo.

Artikolo 23

  1. La Kortumo funkcias konstante escepte dum la kortumaj libertempoj, kies datojn kaj dauxron fiksas la Kortumo.
  2. La membroj de la Kortumo havas la rajton je periodaj forpermesoj, kies datojn kaj dauxron fiksas la Kortumo konsiderante la distancon inter Hago kaj la hejmo de cxiu jugxisto.
  3. La membroj de la Kortumo havas la devon esti cxiam je gxia dispono, krom se ili havas forpermeson aux estas malhelpataj cxeesti pro malsano aux aliaj gravaj kauxzoj lauxdeve klarigendaj al la Prezidanto.

Artikolo 24

  1. Se pro iu speciala kauxzo unu el la membroj de la Kortumo trovas, ke li devas ne partopreni en la prijugxo de afero, li sciigas pri tio la Prezidanton.
  2. Se la Prezidanto trovas, ke unu el la membroj de la Kortumo pro iu speciala kauxzo devas ne kunsidi pri aparta afero, li informas lin pri tio.
  3. Se pri tia kazo la membro de la Kortumo kaj la Prezidanto malkonsentas, la Kortumo decidas.

Artikolo 25

  1. Escepte kiam cxi tiu Statuto eksplicite antauxvidas la kontrauxon, la Kortumo plenumas siajn funkciojn en plena kunsido.
  2. La Regularo de la Kortumo povos antauxvidi ke, laux la cirkonstancoj kaj lauxvice, unu aux pluraj jugxistoj povos esti malsxargxitaj de cxeestado, kondicxe ke la nombro de jugxistoj disponeblaj por konsistigi la Kortumon ne estas reduktita al malpli ol dek unu.
  3. Kvorumo de naux jugxistoj suficxas por konsistigi la Kortumon.

Artikolo 26

  1. La Kortumo povas de tempo al tempo formi unu aux plurajn cxambrojn konsistantajn el tri jugxistoj aux pli laux la decido de la Kortumo por pritrakti specialajn kategoriojn de aferoj, ekzemple aferojn pri laboro kaj aferojn pri transito kaj komunikado.
  2. La Kortumo povas iam ajn formi cxambron por pritrakti apartan aferon. La Kortumo fiksos, kun la aprobo de la partioj, la nombron da jugxistoj por tiu cxambro.
  3. La cxambroj antauxviditaj en cxi tiu Artikolo traktas kaj jugxas aferojn, se la partioj tion postulas.

Artikolo 27
Jugxo proklamita de iu el la cxambroj antauxviditaj en Artikoloj 26 kaj 29 estos konsiderata kiel proklamita de la Kortumo.

Artikolo 28
La cxambroj antauxviditaj en Artikoloj 26 kaj 29 povas, kun la konsento de la partioj, kunsidi kaj funkcii aliloke ol en Hago.

Artikolo 29
Por faciligi la rapidan ekspedon de la aferoj la Kortumo formas cxiujare cxambron konsistantan el kvin jugxistoj, kiuj povas trakti kaj jugxi aferojn laux resuma metodo, se tion postulas la partioj. Du aldonaj jugxistoj estos elektitaj por anstatauxigi tiujn jugxistojn, por kiuj estas maleble kunsidi.

Artikolo 30

  1. La Kortumo ellaboras regulojn por la plenumado de siaj funkcioj. Specife, gxi fiksas sian proceduran regularon.
  2. La Regularo de la Kortumo povas antauxvidi asesorojn kunsidantajn en la Kortumo aux en gxiaj cxambroj sen vocxdonrajto.

Artikolo 31

  1. Jugxisto kun la sxtataneco de iu ajn el la partioj retenas la rajton partopreni en la traktado de la afero antaux la Kortumo.
  2. Se la Kortumo inkluzivas inter la kunsidanta jugxistaro jugxiston kun la sxtataneco de unu el la partioj, cxiu alia partio povas nomi iun personon por kunsidi kiel jugxisto. Tiu persono estu prefere elektita el inter la personoj, kiuj estis proponitaj kiel kandidatoj konforme al Artikoloj 4 kaj 5.
  3. Se la Kortumo inkluzivas inter la kunsidanta jugxistaro neniun personon kun la sxtataneco de la partioj, cxiu el tiuj partioj povas elekti jugxiston konforme al paragrafo 2 de cxi tiu Artikolo.
  4. La preskriboj de cxi tiu Artikolo estas aplikeblaj al la kazoj pritraktitaj en Artikoloj 26 kaj 29, En tiaj kazoj la Prezidanto petos ke unu aux, se necese, du el la membroj de la Kortumo formantaj la cxambron cedu siajn lokojn al tiuj membroj de la Kortumo, kiuj havas la sxtatanecon de la koncernaj partioj, kaj se tiaj mankas aux ne povas cxeesti, al jugxistoj speciale elektitaj de la partioj.
  5. Se pluraj partioj kunreprezentas la saman intereson, ili estas konsiderataj kiel unusola partio por la apliko de la supraj preskriboj. Okaze de dubo tiurilate, la Kortumo decidas.
  6. Jugxistoj elektitaj konforme al paragrafo 2, 3 kaj 4 de cxi tiu Artikolo devas plenumi la kondicxojn postulatajn de Artikoloj 2, 17 (paragrafo 2), 20 kaj 24 de cxi tiu Statuto. Ili partoprenas de decidadon en plena egaleco kun siaj kolegoj.

Artikolo 32

  1. Cxiu membro de la Kortumo ricevas jaran salajron.
  2. La Prezidanto ricevas specialan jaran krompagon.
  3. La Vicprezidanto ricevas specialan krompagon por cxiu tago kiam li funkcias kiel Prezidanto.
  4. La jugxisto elektitaj laux Artikolo 31, kiuj ne estas membroj de la Kortumo, ricevas kompenson por cxiu tago kiam ili plenumas siajn funkciojn.
  5. La salajroj, krompagoj kaj kompensoj estas fiksitaj de la Gxenerala Asembleo. Ili ne povas esti reduktitaj dum la ofica periodo.
  6. La salajro de la Sekretario estas fiksita de la Gxenerala Asembleo surbaze de propono de la Kortumo.
  7. Regularo adoptita de la Gxenerala Asembleo fiksos la kondicxojn laux kiuj pensioj estas pagotaj al la membroj de la Kortumo kaj al la Sekretario, kaj la kondicxojn laux kiuj la membroj de la Kortumo kaj la Sekretario ricevas kompenson por siaj vojagxelspezoj.
  8. La salajroj, krompagoj kaj kompensoj ne estas imposteblaj.

Artikolo 33
La elspezoj de la Kortumo estas pagataj de Unuigxintaj Nacioj laux la maniero decidita de la Gxenerala Asembleo.

Cxapitro II

KOMPETENTECO DE LA KORTUMO

Artikolo 34

  1. Nur sxtatoj povas aperi antaux la Kortumo kiel partioj.
  2. Laux la kondicxoj preskribitaj en gxia Regularo, la Kortumo povos peti de publikaj internaciaj organizajxoj informojn rilate al aferoj submetitaj al gxi, kaj same tiel akceptos tiajn informojn, kiujn prezentos al gxi tiaj organizajxoj laux sia propra iniciato.
  3. Kiam la interpretado de la konstitucia akto de publika internacia organizajxo aux de internacia konvencio adoptita konforme al tia akto estas diskutata en afero submetita al la Kortumo, la Sekretario informos pri tio la koncernan publikan internacian organizajxon kaj komunikas al gxi kopiojn de la tuta skriba proceduro.

Artikolo 35

  1. La Kortumo estas malfermita al la sxtatoj kiuj estas partioj de cxi tiu Statuto.
  2. La kondicxojn laux kiuj la Kortumo estas malfermita al aliaj sxtatoj fiksas, sub rezervo de specialaj preskriboj en traktatoj validaj, la Sekureca Konsilio, se en neniu kazo tiuj kondicxoj povas meti la partiojn en situacion de malegaleco antaux la Kortumo.
  3. Kiam sxtato kiu ne estas Membro de Unuigxintaj Nacioj estas partio en proceso, la Kortumo fiksos la sumon kiun tiu partio devos kontribui al la elspezoj de la Kortumo.

Artikolo 36

  1. La kompetenteco de la Kortumo etendigxas al cxiuj aferoj, kiujn la partioj submetas al gxi, kiel ankaux al cxiuj aferoj speciale antauxviditaj en la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj aux en validaj traktatoj kaj konvencioj.
  2. La sxtatoj kiuj estas partioj de cxi tiu Statuto povas en iu ajn momento deklari, ke ili rekonas kiel devigan per tiu deklaro mem kaj sen speciala interkonsento, rilate al cxiu alia sxtato akceptanta la saman devigon, la jurisdikcion de la Kortumo pri cxiuj juraj disputoj koncerne:
    1. la interpretadon de iu traktato;
    2. cxiun demandon pri internacia juro;
    3. la ekziston de iu ajn fakto kiu, se konstatita, signifus malobservon de internacia devo;
    4. la karakteron aux amplekson de rekompenco pagenda pro malobservo de internacia devo.
  3. La deklaroj cxi-supre priskribitaj povas esti farataj senkondicxe aux kondicxe de reciprokeco fare de pluraj aux iuj sxtatoj, aux por difinita tempo.
  4. Tiuj deklaroj estos deponataj cxe la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj, kiu transmetos kopiojn al la partioj de cxi tiu Statuto kaj al la Sekretario de la Kortumo.
  5. La deklaroj faritaj laux Artikolo 36 de la Statuto de la Konstanta Kortumo de Internacia Justico kiuj estas ankoraux validaj estos konsiderataj, rilate al la partioj de cxi tiu Statuto, kiel akcepto de la deviga jurisdikcio de la Internacia Kortumo por la periodo ankoraux dauxranta laux tiuj deklaroj kaj konforme al iliaj kondicxoj.
  6. Okaze de disputo pri la kompetenteco de la Kortumo, la Kortumo decidas.

Artikolo 37
Kiam valida traktato aux konvencio preskribas la submeton de afero al iu tribunalo establita de la Ligo de Nacioj aux al la Konstanta Kortumo Internacia Justico, la afero devas, rilate al la partioj de cxi tiu Statuto, esti submetata al la Internacia Kortumo.

Artikolo 38

  1. La Kortumo, kies funkcio estas prijugxi konforme al internacia juro la disputojn al gxi submetitajn, devas apliki:
    1. internaciajn konvenciojn, cxu gxeneralajn, cxu specialajn, kiuj estigas regulojn eksplicite rekonitajn de la procesantaj sxtatoj;
    2. internacian kutimon kiel ateston pri gxenerala praktiko akceptita kiel juro;
    3. gxeneralajn jurajn principojn rekonitajn de civilizitaj nacioj;
    4. sub rezervo de la regulo en Artikolo 59 jugxajn decidojn kaj la doktrinojn de la plej alte kvalifikitaj fakuloj de diversaj nacioj kiel helprimedojn por konstati jurajn regulojn;
  2. Cxi tiu regulo ne limigas la povon de la Kortumo prijugxi ex aequo et bono, se la partioj pri tio konsentas.

Cxapitro III

PROCEDURO

Artikolo 39

  1. La oficialaj lingvoj de la Kortumo estas la franca kaj la angla. Se la partioj interkonsentas, ke la proceduro okazu en la franca, la jugxo estos proklamata en la franca. Se la partioj interkonsentas, ke la proceduro okazu en la angla, la jugxo estos proklamata en la angla.
  2. Se mankas interkonsento rilate al la lingvo uzota, cxiu partio povos uzi, dum la pledado, tiun lingvon kiun gxi preferas, kaj la jugxo de la Kortumo estos proklamata en la franca kaj la angla. Tiukaze la Kortumo determinas samtempe, kiu el la du tekstoj estos auxtentika.
  3. Se tion petas unu el la partioj, la Kortumo rajtigos tiun partion uzi alian lingvon ol la francan aux la anglan.

Artikolo 40

  1. La aferoj estas submetataj al la Kortumo, lauxkaze cxu per la sciigo de la speciala interkonsento, cxu per skriba postulo adresita al la Sekretario. Ambauxkaze la temo de la disputo kaj la partioj devas esti indikitaj.
  2. La Sekretario tuj komunikas la postulon al cxiuj interesatoj.
  3. La Sekretario ankaux informas la Membroj de Unuigxintaj Nacioj pere de la Gxenerala Sekretario kaj ankaux cxiujn aliajn sxtatojn, kiu rajtas aperi antaux la Kortumo.

Artikolo 41

  1. La Kortumo povas indiki, se gxi trovas ke la cirkonstancoj tion postulas, kiuj provizoraj rimedoj devas esti aplikataj por konservi la rajtojn de cxiu partio.
  2. Jam antaux la proklamo de la jugxo la indiko pri tiuj rimedoj devas esti tuj komunikita al la partioj kaj al la Sekureca Konsilio.

Artikolo 42

  1. La partioj estas reprezentataj de agentoj.
  2. Ili povas utiligi la asiston de konsilistoj kaj advokatoj antaux la Kortumo.
  3. La agentoj, konsilistoj kaj advokatoj de la partioj antaux la Kortumo gxuas la privilegiojn kaj imunecojn necesajn por la sendependa plenumado de iliaj funkcioj.

Artikolo 43

  1. La proceduro havas du partojn, skriban kaj busxan.
  2. La skriba parto konsistas el la komunikado al la Kortumo kaj al la partioj de memorandoj, kontraux-memorandoj kaj, se necese, replikoj kiel ankaux de cxiuj apogaj paperoj kaj dokumentoj
  3. La komunikado estas farata pere de la Sekretario laux la vico kaj antaux la tempolimoj fiksitaj de la Kortumo.
  4. Cxiu dokumento prezentita de unu el la partioj devas esti komunikata al la alia partio per auxtentikigita kopio.
  5. La busxa proceduro konsistas el la auxskultado de atestantoj, spertuloj, agentoj, konsilistoj kaj advokatoj fare de la Kortumo.

Artikolo 44

  1. Por prezenti avizojn al personoj, kiuj ne estas agentoj, konsilistoj aux advokatoj, la Kortumo sin turnas rekte al la registaro de tiu sxtato sur kies teritorio la avizo devas esti prezentata.
  2. La sama preskribo estas aplikata kiam temas pri havigo de pruvo surloke.

Artikolo 45
La debatojn direktas la Prezidanto aux dum lia foresto la Vicprezidanto; se neniu el ili povas prezidi, la plej agxa jugxisto prezidas.

Artikolo 46
La kunsidoj de la Kortumo estas publikaj, krom se la Kortumo decidas alimaniere aux se la partioj postulas, ke la publiko ne estu allasita.

Artikolo 47

  1. Pri cxiu kunveno estas farata protokolo, kiun subskribas la Sekretario kaj la Prezidanto.
  2. Nur tiu protokolo estas auxtentika.

Artikolo 48
La Kortumo direktas la proceson per ordonoj kaj decidas pri la formo kaj la tempodauxro, en kiuj cxiu partio devas fini sian argumentadon, kaj faras cxiujn arangxojn necesajn por la prezentado de pruvoj.

Artikolo 49
La Kortumo povas ecx antaux la komencigxo de la debatoj postuli de la agentoj, ke ili liveru iun ajn dokumenton aux donu iujn ajn klarigojn. Okaze de rifuzo, gxi tion notas.

Artikolo 50
La Kortumo povas en iu ajn momento komisii al iu ajn persono, ento, oficejo, komisiono aux alia organizajxo laux sia elekto la taskon fari enketon aux doni pertulan opinion.

Artikolo 51
Dum la debatoj cxiuj celutilaj demandoj devas esti direktataj al la atestantoj kaj al la spertuloj laux la kondicxoj, kiujn fiksas la Kortumo en la procedura regularo menciita en Artikolo 30.

Artikolo 52
Ricevinte la pruvojn kaj atestojn antaux la tempolimoj fiksitaj tiucele, la Kortumo povas rifuzi la akcepton de cxiu aldona busxa aux skriba pruvo kiun iu partio deziras prezenti, krom se la alia partio konsentas.

Artikolo 53

  1. Kiam unu el la partioj ne aperas antaux la Kortumo aux preterlasas defendi sian starpunkton, la alia partio povas postuli, ke la Kortumo decidu favore al gxia postulo.
  2. Antaux ol fari sian decidon la Kortumo devas certigxi ne nur ke gxi estas kompetenta konforme al Artikoloj 36 kaj 37, sed ankaux ke la postulo estas bone bazita laux faktoj kaj juro.

Artikolo 54

  1. Post kiam la agentoj, konsilistoj kaj advokatoj, sub la kontrolo de la Kortumo, finis la prezentadon de sia argumentaro, la Prezidanto deklaras la debatojn finitaj.
  2. La Kortumo retirigxas por interkonsiligxi.
  3. La interkonsiligxo de la Kortumo okazas senpublike kaj restas sekreta.

Artikolo 55

  1. Cxiuj decidoj de la Kortumo estas farataj per plimulto de vocxoj de la cxeestantaj jugxistoj.
  2. Okaze de egaleco de vocxoj, la vocxo de la Prezidanto aux de lia anstatauxanto decidas.

Artikolo 56

  1. La jugxo devas esti motivigita.
  2. Gxi devas mencii la nomojn de la jugxistoj partoprenantaj en la decido.

Artikolo 57
Se la jugxo ne esprimas tute aux parte la unuaniman opinion de la jugxistoj, cxiu jugxisto rajtas aldoni al la jugxo sian apartan opinion.

Artikolo 58
La jugxo devas esti subskribita de la Prezidanto kaj de la Sekretario. Gxi estas proklamata en publika kunsido post gxustatempa antauxsciigo al la agentoj.

Artikolo 59
La decido de la Kortumo estas deviga nur por la partioj en la proceso kaj rilate al la afero pridecidita.

Artikolo 60
La jugxo estas definitiva kaj senapelacia. Okaze de malkonsento pri la senco aux amplekso de la jugxo, la Kortumo devas gxin interpreti lax la postulo de iu ajn el la partioj.

Artikolo 61

  1. Peto pri revizio de jugxo povas esti prezentata al la Kortumo nur kiam gxi bazigxas sur malkovro de fakto, kies karaktero estas tia, ke gxi povus esti decida faktoro, kaj kiu estis, je la tempo de la proklamo de la jugxo, nekonata al la Kortumo kaj al la partio petanta revizion, cxiam kondicxe ke tiu nescio ne estis kauxzita de neglekto.
  2. La proceduro pri revizio malfermigxas per konkludo de la Kortumo kiu eksplicite konstatas la ekziston de la nova fakto kaj rekonas, ke gxi pro sia karaktero pravigas la revizion, kaj sekve deklaras la peton akceptebla.
  3. La Kortumo povas kondicxi la malfermon de la proceduro pri revizio per antauxa plenumo de la jugxo.
  4. La peto pri revizio devos esti farita plej malfrue ses monatojn post la malkovro de la nova fakto.
  5. Neniu peto pri revizio povos esti farata pli ol dek jarojn post la dato de la jugxo.

Artikolo 62

  1. Se sxtato opinias, ke la procesa decido povas tusxi iun gxian intereson de jura karaktero, gxi povas prezenti al la Kortumo peton pri interveno.
  2. La Kortumo decidas pri tiu peto.

Artikolo 63

  1. Kiam temas pri interpretado de konvencio, en kiu partoprenas aliaj sxtatoj ol la partioj en la proceso, tiam la Sekretario tuj avertas cxiujn tiujn sxtatojn.
  2. Cxiu sxtato tiel avertita havas la rajton interveni en la proceso; sed se gxi utiligas tiun rajton, la interpretado entenata en la jugxo estas por gxi same deviga.

Artikolo 64
Se la Kortumo ne decidas alimaniere, cxiu partio portas siajn proprajn elspezojn.

Cxapitro IV

KONSULTAJ OPINIOJ

Artikolo 65

  1. La Kortumo povas doni konsultan opinion pri iu ajn jura demando je la peto de iu ajn organo aux institucio rajtigita tiucele de la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj aux konforme al gxiaj preskriboj.
  2. Demandoj, pri kiuj la konsulta opinio de la Kortumo estas petata, devas esti prezentataj al la Kortumo per skriba sciigo difinanta en preciza formo la demandon pri kiu la opinio estas petata. Al gxi devas esti aldonitaj cxiuj dokumentoj kiuj povas utili por klarigi la demandon.

Artikolo 66

  1. La Sekretario tuj sciigas cxiujn sxtatojn, kiuj rajtas aperi antaux la Kortumo, pri la peto de konsulta opinio.
  2. La Sekretario, per speciala kaj rekta komuniko, ankaux informas cxiun sxtaton kun rajto aperi antaux la Kortumo kaj cxiun internacian organizajxon, kiuj - laux la opinio de la Kortumo aux de gxia Prezidanto se la Kortumo ne kunsidas - povas doni informojn pri la demando, ke la Kortumo estos preta akcepti, antaux tempolimo fiksota de la Prezidanto, skribajn deklarojn aux auxdi dum publika kunsido arangxota tiucele busxajn deklarojn rilate al la demando.
  3. Se sxtato kun rajto aperi antaux la Kortumo ne ricevis la specialan komunikon pritrakitan en paragrafo 2 de cxi tiu Artikolo kaj esprimas la deziron submeti skriban deklaron aux esti auxdata, la Kortumo decidas.
  4. Sxtatoj kaj organizajxoj prezentintaj skribajn aux busxajn deklarojn, aux ambaux, povas komenti la deklarojn faritajn de aliaj sxtatoj aux organizajxoj laux la formo kaj amplekso kaj antaux tempolimo fiksitaj por cxiu aparta kazo de la Kortumo, aux de gxia Prezidanto se la Kortumo ne kunsidas. Tiucele, la Sekretario komunikas gxustatempe tiajn skribajn deklarojn al sxtatoj kaj organizajxoj prezentintaj similajn deklarojn.

Artikolo 67
La Kortumo proklamas sian konsultan opinion en publika kunsido doninte antauxsxiigon al la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj kaj al la reprezentantoj de la Membroj de Unuigxintaj Nacioj, de la aliaj sxtatoj kaj de la internaciaj organizajxoj rekte koncernataj.

Artikolo 68
Plenumante siajn konsultajn funkciojn, la Kortumo cetere estas gvidata de la preskriboj de cxi tiu Statuto, kiuj aplikigxas al disputaferoj, laux la mezuro laux kiu gxi trovas ilin aplikeblaj.

Cxapitro V

AMENDOJ

Artikolo 69
Amendoj al cxi tiu Statuto efektivigxas laux la sama maniero kiel tiu antauxvidita en la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj por amendi tiun Cxarton, sub rezervo de preskriboj kiujn akceptas la Gxenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio rilate al la partopreno de sxtatoj, kiuj estas partioj de cxi tiu Statuto, sed ne estas Membroj de Unuigxintaj Nacioj.

Artikolo 70
La Kortumo povos proponi tiujn amendojn al cxi tiu Statuto kiujn gxi trovas necesaj pere de skribaj komunikoj al la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj por konsidero konforme al la preskriboj de Artikolo 69.