Rugxa Kruco


La Fundamentaj Principoj (1)
de la
Internacia Movado de Rugxa Kruco kaj Rugxa Lunarko

Humaneco
La Internacia Movado de Rugxa Kruco kaj Rugxa Lunarko, naskita de deziro alporti helpon sen diskriminacio al vunditoj sur la militkampo, strebas en sia aktiveco internacia kaj nacia malebligi kaj mildigi homan suferadon, kie ajn gxi trovigxas. Gxi celas protekti vivon kaj sanon, kaj certigi respekton por la homo. Gxi antauxenigas reciprokan interkomprenigxon, amikecon, kunlaboron kaj dauxran pacon inter cxiuj popoloj.

Senpartieco
Gxi neniel diskriminacias rilate naciecon, rason, religian kredon, klason aux politikajn opiniojn. Gxi strebas nur helpi individuojn, laux la grado de ilia suferado, donante prioritaton al la plej urgxaj okazoj de aflikto.

Neuxtraleco
Por dauxre gxui la fidon de cxiuj, la Movado sin detenas partianigxi en militagadoj aux iam ajn partopreni en polemikoj kun karaktero politika, rasa, religia aux ideologia.

Sendependeco
La Movado estas sendependa. La Naciaj Societoj, kvankam helpantaj en la homamaj servoj de siaj registaroj kaj submetitaj al la legxoj de siaj respektivaj landoj, devas cxiam konservi sian auxtonomecon, por ke ili povu cxiam agi laux la principoj de la Internacia Movado.

Libervoleco
Gxi estas libervola helpmovado neniel instigata per deziro pri profito.

Unueco
En cxiu lando povas esti nur unu Societo de Rugxa Kruco aux de Rugxa Lunarko. Gxi devas esti nefermita al cxiuj kaj konduki sian homaman laboron tra sia tuta teritorio.

Unversaleco
La Internacia Movado de Rugxa Kruco kaj Rugxa Lunarko, en kiu cxiuj Societoj havas egalan rangon kaj dividas egalajn respondecojn kaj devojn en la helpado unu al alia, estas universala.

(1) Proklamitaj de la 20a Internacia Konferenco de Rugxa Kruco, Vieno 1965