Simpozio
Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj
organizita de Universala Esperanto-Asocio sub auxspicio de la Alta Komisiito de Unuigxintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj
Gxenevo, 28 aprilo 1998
Konkludoj kaj rekomendoj
1. Por kunlaboro pri lingvo kaj homaj rajtoj
Lingvaj rajtoj estas fundamenta parto de la homaj rajtoj. Protekto de lingvaj rajtoj necese bazigxas sur du gxeneralaj principoj:
- la uzado kaj evoluigado de lingvoj kiel rimedoj de socia organizo kaj kultura esprimigxo;
- la enradikigo de lingva egaleco kaj la forigo de lingvaj handikapoj en la intergrupaj kaj interpersonaj rilatoj.
Konsciante pri la klopodoj de la UN-Komisiono pri Homaj Rajtoj (UNCHR) agnoskigi kaj certigi la unuan el tiuj principoj, kaj pri la kontribuoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) realigi la duan, la Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas la starigon de longperspektivaj kunlaboraj rilatoj inter la du organizajxoj.
2. Kunlaboro sur la kampo de homaj rajtoj
Ekzistas granda malcerteco kaj malkonsento pri la etendigxo de ekzistantaj lingvaj rajtoj, kaj pri la dezirindeco de ilia plua reguligado kaj disvastigado. La Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas ke UNCHR kaj UEA kune sercxu vojojn kaj rimedojn por respondi al jenaj demandoj:
- Kiel nun interpretas lingvajn rajtojn la instancoj respondecaj pri ilia protekto kaj plenumo, kaj kiel oni povas instigi tiajn instancojn al pli alta nivelo de interpretado kaj plenumado?
- Kiuj tipoj de lingva handicapo aux lingva malegaleco jam necesigas aux pravigas la enkondukon de kontrauxdiskriminaciaj rimedoj sur la jura aux aliaj kampoj?
Respondoj al tiuj demandoj devus maksimume utiligi jam faritan laboron sur tiuj kampoj, kaj eble konduki al unufoja aux perioda raporto pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en tutmonda skalo.
3. Kunlaboro kun aliaj brancxoj de UN
Lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco ne realigxas nur per legxoj kaj konvencioj, sed postulas agadon sur tiel diversaj kampoj de la laboro de UN kiel komunikado, edukado kaj kultura evoluigo. La Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas ke UNCHR kaj UEA kunlaboru por instigi la brancxojn de UN al komuna uzado de siaj prilingvaj spertoj kaj rimedoj, interalie per jenaj pasxoj:
- organizado de interbrancxa konferenco pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco, cele al la starigo de laborgrupo aux alia forumo por interbrancxa kunlaboro pri lingvaj temoj;
- ellaboro de komuna programo aux centro sub auxspicio de UN por la esplorado kaj dokumentado de lingvaj rajtoj, interlingvistiko kaj lingvopolitiko, kun aparta atento al la laborkampoj de la diversaj brancxoj de UN.
4. Kunlaboro kun neregistaraj organizajxoj (NRO-j)
Lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco dependas ne nur de la decidoj de registaroj kaj interregistaraj organizajxoj, sed ankaux de la sintenoj kaj kondutoj de individuoj kaj de civitanaj asocioj. La Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj rekomendas ke UEA, kun la subteno de UNCHR, invitu elektitajn internaciajn NRO-jn kunfondi Koalicion por Lingvo kaj Homaj Rajtoj, kun jenaj taskoj:
- faciligi la intersxangxon de informoj kaj spertoj pri temoj kiuj rilatas al lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco. Pere de novajxbulteno, renkontigxoj kaj aliaj rimedoj;
- intime kunlabori kun UNCHR kaj aliaj brancxoj de UN por instigi al sistema konsiderado de lingvaj demandoj en internaciaj politikaj debatoj, kaj por faciligi la kontribuadon de popolaj organizajxoj kaj de fakuloj pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco.
Konkludoj kaj Rekomendoj publikigitaj en Esperanto, junio 1998