Unesko

Unesko - dua parto

Organizo de Unuigxintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo


Komunikado

Laux sia Konstitucio Unesko estas komisiita favori "la liberan cirkuladon de ideoj vortaj kaj bildaj". Gxia agado konstante plivastigas kaj nepre kondukis gxin al uzado de cxiuj amaskomunikiloj: gazetaro, radio kaj televido jam de gxia ekekzisto, satelitkomunikado ekde la 60aj jaroj; paradokse, gxi ekuzis la plej malnovan amaskomunikilon, la libron, antaux relative nelonge.

Nelonge post la dua mondmilito la rekonstruado estis prioritato. Unesko-enketoj precize elmontris la bezonojn de la komunikiloj en la ruinigitaj areoj. Kiam la enketoj ekampleksis la evolulandojn, ili malkasxis evidentajn mankegojn. Unesko raportis al la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj en 1957, ke du trionoj de la mondanaro (2 miliardoj da homoj) absolute ne povas aliri informojn.

Tiu cxi esprimo, "aliri informojn", donas la sxlosilon de la agado de Unesko, cxar la libereco de la informado ne implicas nur la rajton informi, sed ankaux la rajton esti informata. Tial Unesko klopodis faciligi la instalon de naciaj kaj regionaj novajxagentejoj kaj krei aux helpi krei trejno-centrojn por jxurnalistoj - en Strasburgo, Kito, Dakaro, Najrobo, Lagoso, Filipinoj kaj Antiloj - kaj ankaux favoris la kamparan gazetaron per malmultekoste presitaj bultenoj disdonataj inter agrokulturaj komunumoj por plifirmigi ilian ofte fresxan malanalfabetigxon kaj por havigi informojn profitigajn al ili.

Analoge okazis sur la radia kaj televida kampoj. Utiligante eksperimentojn faritajn en Kanado, Unesko organizis en Hindio kaj aliloke "kamparajn radioforumojn" per kolektivaj televidiloj por malizoli la homojn, dum transistorriceviloj ankoraux ne ekzistis. Kiam Hindio entreprenis en 1975 satelitan televidinstruan eksperimenton, Unesko partoprenis la trejnadon de la personaro alportonta unuafoje tiun teknikon al cx. 2 500 vilagxoj.

Koncerne librojn, simile, Unesko celis plenumi la bezonojn de la malhavantoj. Ecx en la nunaj tagoj, montras Unesko-statistikoj, pli ol 48% de la monda libroproduktado estas eldonataj en Euxropo kaj malpli ol 2% en Afriko. La libroprogresiga programo de Unesko estas destinita por kontentigi veran malsaton. Regionaj librocentroj estas kreitaj aux kreataj en cxiuj kvar t.n. evoluantaj regionoj. La programo helpis landojn de tiuj regionoj eniri en la kostegan, tre specialigitan kaj ofte hazardan eldon-aferon; subtenon ricevis ankaux programoj de produktado de lernolibroj, projektoj de dauxriga alfabetigo, programoj por disvastigi la kutimon legi kaj akordoj pri kunproduktado faciligantaj interkulturajn intersxangxojn.

La libroj estis ekuzataj malfrue tial, ke oni ne konsciis komence ilian utilecon en la evoluigo. Sed ilia graveco intelekta - kaj budgxeta - por la Sxtatoj-Membroj rezultas el tio, ke la loko donita al ili en la tuta edukplano estas tiu de esenca evoluiga faktoro. Unesko-enketoj montris, ke subevoluo kaj nesuficxo de informrimedoj estas strikte paralelaj; la evolulandoj eksentis, ke necesas tauxgigi siajn komunik-sistemojn same kiel siajn eduk- kaj sanservojn aux logxokondicxojn. De tie fontas la Uneska programo por prikomunikadaj planado kaj politikoj. La Organizo mem ne havas komunik-politikon por proponi, ecx malpli por trudi, al siaj Sxtatoj-Membroj. La industrilandoj jam havas siajn sistemojn, kiujn ili opinias bazelementoj de la nacia strukturo; laux iliaj registaroj, tiuj sistemoj estas gxuste taksendaj, protektendaj, se necese, aux lasendaj en memstaro, cxar ili devas resti ekster Sxtatinfluo por tauxge funkcii kiel sendependaj gardantoj.

Informservoj

En la evolulandoj la informservoj ofte estas minimumaj, se almenaux ili ekzistas. Krei gazetojn, radio- kaj televido-servojn estas kostege kaj postulas samgrade racian planadon kiel aliaj ekonomiaj aktivecoj. Necesas difini prioritatojn, starigi bugxetojn kaj establi bazretojn.

Post kiam la Gxenerala Konferenco en 1970 petis, ke Unesko helpu al la Sxtatoj-Membroj formuli siajn politikojn pri amaskomunikado, okazis en 1976 unua regiona interregistara konferenco pri politikoj kaj planado por Latinameriko kaj Karaiboj. Pluaj sekvos.

Estas afero de la Sxtatoj-Membroj mem decidi, kiaj estos iliaj politikoj. Tamen jam nun dank' al sperto oni sentas, kiel evoluos la afero, se oni gvidos gxin anstataux simple lasi gxin al la hazardo. Malkontenteco pri la nuna situacio estas koncentrita cxe la fakto, ke la amaskomunikado tro ofte estas unudirekta procezo: de la regantoj al la regatoj, de la ricxuloj al la malricxuloj, neebligante retro-agon, des malpli dialogon.

Absoluta libereco komuniki trans la landlimoj, la sociaj baroj kaj la kulturaj diferencoj ankoraux estas utopio, sed gxi jam estas nun teknike konceptebla. Multaj homoj opinias, ke nepre nova informada ordo antauxsignos novan mondan ordon kaj al la realigo de tiu cxi idealo Unesko esperas kontribui.

Sociaj sciencoj

Unesko bezonas la sociajn sciencojn por sia laboro; ankaux la Sxtatoj-Membroj por siaj propraj agadoj, precipe por la malsimpla procezo kutime nomata evoluo. Pro tio la iniciatoj de Unesko tiukampe cxiam celis favori socisciencajn fakojn kaj instituciojn tutmonde kaj ankaux utiligi la sciajxojn el tiuj fakoj. Tial la titolo de la sektoro kreita, kiam oni restrukturis la Sekretariaton en 1976 estas: Sociaj Sciencoj kaj iliaj Aplikoj.

La kuranta laboro estas turnita al la fundamentaj aplikoj de tiuj fakoj, t.e.: klarigi konceptojn kaj kriteriojn; difini la profesiajn respondecojn de la socisciencaj fakistoj; precizigi la rilatojn de la sociaj sciencoj kun la naturaj kaj ekzaktaj; esplori interfake pri la kontribuo de la sociaj sciencoj al la solvo de problemoj kauxzitaj de la aktuala scienca kaj teknologia revolucio.

Oni nun aparte atentas pri interregiona kunagado helpe al la ellaboro de socisciencaj institucioj; regiona laboro, konsistanta el programoj de esploro kaj trejno, kunvenoj kaj enketoj, estas nun survoje en Azio, Afriko, kaj la arabaj sxtatoj. Unesko helpis krei en Latinameriko Latinamerikan Fakultaton pri Sociaj Sciencoj (FLASCO), kiu igxis memstara organizo. En tiu laboro Unesko intime kunagadas kun neregistaraj organizoj, precipe kun Internacia Konsilio de Sociaj Sciencoj.

Informado
La informadaj kaj dokumentadaj servoj de la sociscienca Sektoro estas aneksitaj al UNISIST. La publikigo-programo de tiu Sektoro inkluzivas "Mondan liston de socisciencaj fakperiodajxoj", kiu estas la volumo 1-a de nova serio titolita "Tutmonda Servo de Informado pri Sociaj Sciencoj" kaj kompilita per sistemo de auxtomata retrovo de donitajxoj.

Aliaj programoj pritraktas la plibonigon de la metodoj kaj teknikoj de sociekonomiaj analizado kaj planado koncerne la vivokvaliton, sociajn kaj ekonomiajn sxangxigxojn, simulmodelojn por edukado, ktp. La apliko de sociekonomiaj indikiloj al specifaj kazoj kondukis al trejnokursoj kaj seminarioj naci- aux regionskale kaj la modela eduksistemo estis uzata en pluraj landoj.

Sociscienca laboro implicas jenon: problemoj; analizi ilin; lauxeble solvi ilin. Inter fresxdataj okupigxoj trovigxis studo pri problemoj de la evoluigo: helpo al la evoluigo; influo de transnaciaj entreprenoj sur la edukado, scienco, kulturo kaj komunikado kaj sur la socikulturaj aspektoj de la evoluigo. Oni pliintensigis la laboron pri la apliko de la sociaj sciencoj al la administrado kaj direktado de la kampara evoluo kaj ankaux al aktualaj temoj kiel la pozicio de la migraj laboristoj aux la trouzo de drogoj. Kreskantan interesigxon pri la sociaj aspektoj de la vivmediaj problemoj spegulis du kunvenoj en 1976: unu en Cxandigarho (Hindio), la alia en Budapesxto.

Homaj rajtoj kaj paco
Laux sia Konstitucio Unesko ricevas la devon klopodi antauxenigi la homajn rajtojn kaj "starigi la defendojn de la paco en la homaj mensoj". Tiuj cxi prioritatoj estas la unuaj du celoj de la sesjara mezlongtempa agado-plano de la Organizo. Ja cxiuj gxiaj programoj kontribuas por atingi tiujn celojn, sed estas la sociscienca tereno tiu sur kiu gxi devas senpere alfronti problemojn.

Ekzemple, Sudafriko, dekomenca Sxtato-Membro, eksigxis fine de 1956 pro tio, ke estis disdonitaj ene de gxi prirasaj Unesko-eldonajxoj. Ili apartenis al serio komencita en 1951 per la brosxuro "Rasaj mitoj", kiu deklaris: "Diri, ke homo estas malsupera tial, ke gxi estas nigra, estas tiel sensence kiel aserti, ke blanka cxevalo nepre estas pli rapida ol nigra". Nun Unesko dauxrigis sian tiukampan laboron per studoj pri la efikoj de la apartigo (apartheid) kaj de la superregado de blankulaj malplimultoj al socioj de la suda Afriko.

La justa, dauxra, konstruiva paco por kiu laboradas Unesko estos nek nura senmiliteco nek historia hazardo. Kiel parton de sia kreskanta kontribuo por la ankoraux nova "pacesploro", la Organizo entreprenis studojn por la speciala sesio de la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj dedicxita en 1978 al la malarmado; sekve de interfaka kunveno okazinta en 1975 pri la kauxzoj de perforto, gxi ankaux studas diversajn formojn de perforto sur diversaj socniveloj.

Koncerne la virinajn rajtojn Unesko subtenas la plivastigon de la rolo de la virinoj en la socio plifirmigante la internacian kunlaboradon inter la diversaj organoj de Unuigxintaj Nacioj kaj inter la virinaj movadoj kaj interesataj neregistaraj organizoj. Simile, gxiaj junularaj programoj estas destinitaj por disvastigi pli grandan partoprenon de la junuloj en la sociaj aferoj. La junaj homoj kaj iliaj organizoj estas nun pli intime ligitaj kun la Uneskaj programoj; en 1976 ili estis asociitaj al enketoj pri la junula senlaboreco kaj la ricxigo de ilia kultura vivo, la problemoj de la junaj laboristoj kaj la progresigo de volontula servado al la evoluigo.

Kiel gxi funkcias

Unesko estas ka Sxtatoj-Membroj; gxi funkcias en ili, per ili, kaj por ili. La Sxtatoj instrukcias: la Sekretariato plenumas.

La plej supera organo estas la Gxenerala Konferenco, kiu kutime kunvenas cxiun paran jaron por decidi agmetodon kaj determini la programon kaj bugxeton por la du venontaj jaroj. La Gxenerala Konferenco aprobas la bugxeton, al kiu cxiuj Sxtatoj-Membroj devas kontribui laux baremo akceptita de Unuigxintaj Nacioj. Gxi ankaux aprobas la agadplanojn, kiuj difinas la celojn de Unesko kaj la rimedojn por atingi gxin.

Inter la sesioj de la Gxenerala Konferenco, la realigo de la programo estas kontrolata de la Estraro. La Gxenerala Konferenco, t.e. 186 Sxtatoj-Membroj, elektas gxiajn 45* membrojn el regionaj grupoj kiel reprezentantojn. Unu estrara funkcio estas proponi iun kiel Gxeneralan Direktoron, kiam tio necesas.

La Gxenerala Direktoro estas elektita de la Gxenerala Konferenco por sesjara periodo. Li estas cxefoficulo de la Organizo; estas li tiu, kiu projektas la programon kaj bugxeton, prezentas proponojn al la Gxenerala Konferenco, kreas la strukturojn kaj nomas oficistojn lauxbezone.

La sekretariato nuntempe entenas anojn el 115*, kaj servas al cxiuj 186, Sxtatoj-Membroj de Unesko. La tiel nomataj "profesiuloj" en la Sekretariejo estas precipe fakuloj, kiuj laboras en "sektoro" respondanta al ilia fako.

Ses sektoroj
La Sekretariato estas dividita laux ses "sektoroj" estrataj de po unu Gxenerala Subdirektoro: kvar "operaciaj" sektoroj (edukado, ekzaktaj kaj naturaj sciencoj, kulturo kaj komunikado, sociaj sciencoj), unu sektoro pri kunagado por evoluigo kaj eksteraj rilatoj, kies rolo iel estas tiu de departemento pri Eksterlandaj Aferoj, kaj unu sektoro por subteni la programon kaj administradon.

La diversecon de la Unesko-laboroj montras la internaj fakoj de la sektoroj - ekologiaj sciencoj, alfabetizado kaj kampara evoluigo, homaj rajtoj kaj paco, evoluigo de la komuniksistemoj, se nomi nur kelkajn agadokampojn de la programo.

Tamen necesas aliaj servoj por ke la Organizo povu plenumi siajn taskojn. Oficejoj de Internaciaj Normoj kaj Juraj Aferoj zorgas pri la internaciaj konvencioj (ekz-e, la kopirajto), kiujn Unesko antauxenigas. Oficejo de Konferencoj, Lingvoj kaj Dokumentoj preparas gxis po 200* kunvenoj jare. Ekzistas ankaux Oficejo de Informatikaj kaj Dokumentaj Sistemoj, Statistika Oficejo, Oficejo de Unesko-presajxoj, kiu publikigas pli ol 150* titolojn cxiujare, kaj Publikinforma Oficejo, kiu i.a. eldonigas en 16 lingvoj Unesko-Kuriero:n.

Laux la vero, Unesko apartenas al la popoloj de la terglobo, kun kiuj gxi estas multrilate rekte ligita. En 128* el la Sxtatoj-Membroj Naciaj Unesko-Komisionoj rilatigas la Sekretariejon tiel kun registaraj servoj kiel kun naciaj grupoj. Unesko ankaux havas laborrilatojn kun pli ol 380* neregistaraj organizoj inter kiuj kelkaj, kiel Internacia Konsilio de Sciencaj Unuigxoj, grave rolas en la realigo de gxiaj projektoj. Proks. 800* "asociitaj lernejoj" antauxenigis gxian idealon de internacia kunagado; dume, bonvolaj homoj en la tuta mondo rilatas kaj kunlaboras kun Unesko pere de programo ebliganta al privatuloj kaj volontulasocioj partopreni en "kunhelpaj projektoj".



* ne gxisdatigitaj cifroj kaj informoj (1979)


TTT-ejo de Unesko en la angla kaj franca