JORGE (Ghorgho) KURTEFF, estas fama artisto naskighita en Bulgario en la jaro 1916, enmigrinta al Argentino (Sudameriko) post la dua mondmilito. Li loghis en la urbeto de MERLO (San Luis-Argentino) kie siaj verkoj estas kolektita je la MUSEO KURTEFF, kaj kie li forpasis la 27 februaro 2003. Ghorgho KURTEFF, "metalgravuristo", inventis novajn mirindajn teknikojn por la metalplastiko, aferon kiun li vere majstris kaj pro kio li famighis. Krome pluraj el liaj verkoj estas inspirita en la esoterika instruado de la fama Bulgara Majstro BEINSÁ DUNÓ, (Petro Danov, 1864-1944) kies FRATECO DE IZGREV estis granda spirituala movado en Bulgario, al kiu Kurteff apartenis kiam li estis junulo kaj kie li estis iniciita en tia instruado. Li esperantighis en la jaro 1933 , komenzante lernadon de la lingvo en iu kurso de la instruisto G. Kzastanoff, kurson kiun li ne povis finighi char la polico (sub regho Boris la 3-a, -1918-1943- dum tempo de socipolitika maltrankvilajho) malpermesis publikan instruadon de Esperanto. Post la duamondmilito, li sukcesis enmigri en Argentino. Li laboradis kaj instruadis sian arton en Buenos Aires kaj Bariloche (en la Patagonio) kunlaborante sia edzino Aida, kun kiu li tradukis kaj eldonis al hispana lingvo la tutajn verkojn de sia Majstro Beinsá Dunó. Resumo praktika de tiu chi instruado trovighas inter aliaj en la verko de Aida Kurteff, "Paneuritmia" (ed. Paidós, Buenos Aires, 1984)
En 1998 la Registaro de Bulgario invitis S-ron Kurteff ekspozicii siajn verkojn en Sofia. Plurajn el ili estis achetita de internaciaj Museoj. Nun li donacis kaj kolektis ilin en la Museo Kurteff de la urbo de Merlo. FONDAJHO KURTEFF subtenas la Museon. Vi povas kunlabori kiel subtenanto kaj acheti librojn kaj eble ankorau kelkajn vendeblajn verkojn.
Skribu al:
FUNDACION KURTEFF
Av. De los Césares 2323 (Rincón del Este)
5881-VILLA DE MERLO San Luis ARGENTINA
Tel. (0054) 02656 475 769.