![]() |
La gubernio Karnatako
|
---|
Provu eltrovi de baratano la nombron de la gubernioj en Barato. Estas malfacile! Oni ne povas certe diri al vi pri nombro de gubernioj ĉar antaŭnelonge Barato kreis kelkajn novajn guberniojn. La nuna nombro de la gubernioj estas 28. La gubernio en Barato havas sian regionan parlamenton, kiu prizorgas kelkajn kampojn ekz. sanon, policon, edukon ktp. La centra registaro en Delhio prizorgas aliajn ekz. internacian komercon, internaciajn rilatojn, aviadilojn, fervojojn, bankojn ktp. La gubernio de Majsoro formiĝis je la unua de Novembro 1956. La gubernio de Majsoro renomiĝis Karnataka je la unua de Novembro 1973.
Karnatako estas parto de tiel nomata 'Suda ebenaĵo', kie la homoj apartenintaj al paleolita epoko eĉ vivadis.
En la frua historia periodo, Karnatako estis parto de imperio Maŭrja. La imperio Maŭrja estas fama pro la Reĝo Aŝoka, kiu sinturniĝinte al Budhismo, starigis multajn ediktojn ŝtonajn tra la tuta lando de Afganujo ĝis la Karnatako. Sep el tiuj ediktoj estas hodiaŭ videblaj en Karnatako.
Post la Maŭrjoj, Karnatakon regis la Satavahanoj ekde 50 a.K. ĝis la
250 p.K. Dum tiu periodo, komerco floris. La romia imperio
komercis kun tiu ĉi regiono. Multe da romiaj moneroj (arĝentaj kaj
oraj) estis trovitaj en Karnatako. La Kadamboj estas posteuloj de la
Satavahanoj. Ili sukcese baris la vojon por la regno Pallava de la
oriento. Banavasi estis la ĉefurbo de Kadamboj ĝis la 6a jarcento p.K.
La plej glora periodo en la historio de Karnatako estis la regno de
Ĉalukja ekde la 6a jarcento p.K. por tri jarcentoj. Ilia ĉefurbo estis
Badami, kiu ankoraŭ allogas milojn da turistoj kun sia vasta ruinaro.
La reĝo Pulakeŝi de la imperio Badami akiris famon. Ilin sekvis
Raŝtrakutoj. Ĝis la deka jarcento p.K. Raŝtrakutoj kreis la mirindajn
pentraĵojn de Aĝanta kaj skulptaĵojn de Ellora, kiuj nun estas en la
ŝtato de Maharaŝtro.
Kvankam la Raŝtrakutoj eklipsis la Ĉalukjan imperion provizore, la Ĉalukjoj refondis sian regnon en Kaljani, do ili nomiĝas Kaljani Ĉalukja. La arkitekturo komencis akiri sian propran stilon tiam. En la suda Karnatako, la Hojsala regno, apud Halebid kaj Belur, kreis belegajn kaj mirindajn templojn. En Kaljani, la Katahuri reĝoj sekvis la Ĉalukjojn. La fama reĝo Billala estas konata nomo pro sia ĉefministro Basaveŝvara, kiu estas unu el grandaj sociaj reformistoj en Karnatako.
Eble la plej interesa kaj alloga parto de la historio de Karnatako estas
la periodo de la 14a ĝis la 17a jarcentoj pro la imperio Viĝajanagaro.
Ambasadoroj el Eŭropo, Rusio kaj Arabio vizitis la viĝajanagaran
imperion. Hampi estis la ĉefubro, kiu nun allogas milojn da turistoj.
Vasko da Gama vizitis Baraton dum tiu periodo -- vizito kiu ŝanĝis la
historion de ne nur Barato sed la tuta mondo. La reĝoj de
Viĝajanagaro postlasis grandegan influon je la ĉiutaga vivo en
Karnatako. Kriŝnadeva Raja estas la plej grava kies regno
antaŭenpuŝis literaturon en la kannada kaj la telugua. Post kiam la
lasta reĝo de Viĝajanagaro falis pro la unuiĝinta atako flanke de
diversaj islamaj regnoj de la nordo, la regiono spertis reĝimŝanĝon. La
Vodajaroj estas la reĝoj de Majsora regno. Tiam Majsoro estis la
ĉefurbo de la karnataka regiono. Hajdar Ali, brava
soldato, poste konstruis fortan lokan ŝtaton
ĉirkaŭ Majsoro. Lia filo Tippu Sultan estis la
brila heredinto. Sed en la fino de 18a jarcento Tippu estis mortigita de britaj soldatoj kaj finfine Karnatako venis
sub la Britoj.
Religie, kvar kredsistemoj, Ŝaivismo, Vaiŝnavismo, Budhismo kaj Ĝajnismo, disvastiĝis en Karnatako. Ĝajnismo kaj Ŝaivismo postlasis mirindajn arkitekturaĵojn en Karnatako.