Traduko de la prelego en Sekcio Aplikata Lingvopedagogio en Kongreso de Asocio de Hungaraj Apliklingvistoj (MANYE), Hungario, Szeged, 2002-03-27..29
Bujdosó Iván
ELTE BTK Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko, Esperanto-fako
Tio ne estas fabelo! Lernmaterialoj enplektitaj en rakontojn en instruado de Esperanto
1 La scio de iu fremda lingvo pliampleksigas niajn lingvajn kapablojn
La alproprigo de iu fremda lingvo sur rutina nivelo pliriĝigas la personecon. Tamen
estas persona kaj komuna sperto, ke la finlernado de iu lingvo ne estas facila tasko. La
lingvolernado nur tiam estas utila, se la kvalito de ĝia apliko atingas iun nivelon. Oni
spertas, ke estas ofte fiasko la lingvolernado bezonanta multe da energio kaj tempo.
La solvo povas esti la pliperfektigo de la lingvoinstruado, kio ebligos al ĉiu posedon
de lingvoscio konforman al la postuloj de la nuntempo.
1.1 La disvastiĝo de Esperanto
Estas tre pripensinda afero kia estos nia mondo, se iu nacia lingvo kiel komuna lingvo
tiom disvastiĝos, ke la internacia komuniko okazos nur en tiu lingvo. Tre verŝajne la
homara fonto ne estos sufiĉa por doni al ĉiuj homoj proksimume 2000 horoj da
instruo, per kio oni povus alproprigi tiun ĉi komunan lingvon.
Pro tio estas pripensinda tia supozo, ke disvastiĝos iu planita lingvo, kiu ja laŭdifine
ne havas la malfacilaĵojn de la naciaj lingvoj en la lernado, sekve ĝi estas lernebla
dum mallonga da tempo.
Laŭ la ĝisnunaj evoluoj ni devas pensi unuavice pri Esperanto. Ĝia disvastiĝo
atingis jam la 'kritan mason', kio certigos ĝian estontecon. Mi mencias nur du
datumojn: en 2000 en la mondo alproprigis ĝin 30 mil homoj. En Hungario 1600
homoj faris ŝtatan lingvoekzamenon de Esperanto.
1.2 Laborkvanto por alproprigi Esperanton
1.2.1 Laŭ la kibernetika pedagogia modelo
Elstaras inter la studoj pri la instruado de Esparanto la verko de Helmar Frank, la
kulturanto de la kibenetika pedagogio. Frank (Frank, 1993) kreis lernan modelon per kiu li
determinas la tempokvanton bezonata por ellerni Esperanton. La tempokvanto
doniĝis inter 30..120 horoj, depende de la aĝo kaj la antaŭa sperto de la lernanto.
Per la akiritaj scioj oni estas kapablaj al la ĉiutaga komuniko kaj ankaŭ al la
kulturado de la faka literaturo.
1.2.2 Laŭ la praktikaj spertoj
Haszpra Ottó publicis similajn datumojn en la alparolo en la gazeto de la Hungara
Scienca Akademio: Hungara Scienco (Haszpra, 2001). Laŭ liaj notoj li sukcesis fari
superan ŝtatan lingvoekzamenon post 134 hora lernado.
1.3 La periodoj de la instruado de Esperanto.
En tiu ĉi studo mi kompletigos la teorian kaj la praktikan traktadojn per la analizo de
la historio de instruado de Esperanto. Mi ŝatus demonstri, ke en la sukcesaj metodoj
la komuna trajto estas la rakontado.
Mi dividus la historion de la instruado de Esperanto je tiuj tri periodoj, kiuj estas
akceptataj ĉe la dividado de la literaturo de Esperanto.
2 La unua periodo: ideo por la mondo
2.1 La lernado de Esperanto ĉe la komencaj jaroj
En la unua periodo ne montriĝis problemo la metodo de la lingvolernado. Tio sekvis
el la imago, ke Esperanto estas alproprigebla por la edukitaj homoj per malmulte da
lernado, ĉar ĝi estas hindeŭropa lingva modelo. Tio koncernas la gramatikon, la
vortojn. Oni koncedis tion, ke la vortkredo bezonas praktikadon. Zamenhof, la
inicianto de la lingvo kredis tion. Kiam li aperigis la verkon 'Unua Libro', li uzis
tipografiajn signojn por montri la vort,kre,ad,o,n. Tio memorigas min al la tipografiaj
helpsignoj en la libroj de la ivritaj aŭ japanaj lernantoj, kio montras la elparolon. Tio
ne estas montrata en la libroj por plenkreskuloj. Ĉe Esperanto Zamenhof montris la
morfemojn per la enmeto de komo, kiel oni povas vidi supre.
2.3 Kiel lernis Esperanton la sciantoj de multaj lingvoj?
Estis tipe, kiel ellernis Esperanton la hungara kemiisto Korach Mór, akademiano. Li
rakontas, ke en 1913 li estis universitata profesorhelpanto en la universitato de Padua
en Italio. Laŭ la propono de lia profesoro ili ambaŭ ellernis Esperanton dum kelke
da semajnoj kaj ili ekzamenis sin reciproke. Ili publicis ankaŭ esperante en la revuo
de kristalografio, kiun la profesoro redaktis. Ili aldonis al ĉiuj numeroj la vortaron kaj
la gramatikon de Esperanto.
2.4 Lingvoperado kaj lingvolernado en la unua periodo
En la unua periodo la lingvoperanto estas la skribita teksto, la lingvolernado okazas
laŭ ekzemplo, la karaktero estas reprodukta-respegula.
3 La dua periodo: la provo de la ideo
3.1 Novaj rolantoj en la lingvolernado
Post la unua mondmilito ŝanĝiĝis la situacio. La lernantoj venis ne nur el la elito
scianta multe da lingvoj, sed estis simplaj laboristoj, oficistoj. En multaj kazoj la
instruistoj ne povis kalkuli pri la scio de bazaj gramatikaj kategorioj flanke de la
lernantoj. La lernantoj lernis la lingvon kiel unuan fremdan lingvon.
3.2 La Cseh-metodo
Tiam komenciĝis la sukcesa aplikado de la rekta Cseh-metodo. Ĝiaj karakterizoj: la
instruisto parolas nur esperante, li uzas relative malmulte da vortoj kaj li enkondukas
la gramatikon laŭpaŝe. Por garantii la principon, ofte eksterlanda estis la instruisto.
La avantaĝoj de la rekta metodo: tuja paroligo, instigo, ke la parolo okazu en la
lernata lingvo. La instituto por flegi la metodon ankoraŭ hodiaŭ funkcias.
3.2.1 La tekniko de la Cseh-metodo
En la Cseh-metodo la instrumaterialo estas dividita je 264 paŝoj. La instrumaterialo
estas plene ellaborita, ĉio estas skribita, kion la instruisto diras (Cseh, 1929). Ĉe la
partoj estas aparte montrita, kio estas lernigenda en tiu parto. Rigardu ni ekzemple la
partojn 118, 119 kaj 120. Tie la celo estas lernigi, ekzercigi la emfazan vorton
'ankaŭ'. La rakonto portanta tiun ĉi celon estas: letero enhavanta amkonfeson,
respondo kun la sama enhavo, edziĝpropono, traktado pri la doto.
3.3 La lingva konscienco
La propreco de la Cseh-metodo estas, ke ĝi instruas ankaŭ gramatikajn konceptojn. Ĝi
klopodis gvidi la lernantojn, ke ili mem trovu la solvon de la gramatikaj problemoj,
konstatu la regulojn. La instruado de la gramatiko estas pravigebla, la lernanto ja
ricevas ilon, per kiu li povos plivastigi siajn sciojn. Elformiĝos lingva konscienco,
kono pri scio. Tio estas tre grava pro la speciala propreco de Esperanto. Tiuj parolas
Esperanton bone, kiuj kapablas formi novajn vortojn dum la parolo. Ĉe Esperanto oni
ne nur el pretaj vortoj formas frazojn, sed laŭ la dezirata direndo ni kreas vortojn
priskribantaj la celatajn objektojn, fenomenojn. En Esperanto la aplikadon de tia
dumparola vortkreado limigas nur la komprenebleco, ĉar ĉio estas bona, kio estas
logika.
3.3.1 Eksperimento pri la efiko de Esperanto sur la lingvan konsciencon
La eksperimento estis farita en Italio, kaj montris la sekvajn rezultojn (Pinto, M.A &.
Corsett, R., 2001:67-84). La eksperimenta grupo el 50 lernantoj lernis Esperanton, la
kontrola grupo el 68 lernantoj ne lernis. La membroj de la du grupoj venis el la sama
kultura-intelekta ĉirkaŭaĵo: loĝantaj en la periferio de Romo, laŭstatuse
submezklasaj. La eksperimenta grupo atingis pli altan poentojn ol la kontrola grupo en
la metalingvaj esploroj testantaj pri:
- sinonimo
- dusencaĵo
- gramatika rolo
- fonemsegmentado
3.4 La lingvolibro-romano
Oni povas preni varianto de la Cseh-metodo la lingvolibro-romanon. Bona ekzemplo
estas pri tio la romano de Julio Baghy: La verda koro (Baghy, 1982). La sceno de la
romano estas Siberio. En la romano estas amikeco, amo, tragedio. Ĝi estis verkita
kun strebo al literaturo. La vortprovizo en la opaj ĉapitroj estas severe limigita, la
uzataj afiksoj kaj gramatikaĵoj estas enkondukitaj nur laŭpaŝe. La lernado el tia
materialo ebligis la plej oportunan manieron: la lernemuloj renkontiĝis regule ĉe
scianto de Esperanto kaj ili legis kaj priparolis unu ĉapitron. Ili post tri monatoj jam
havis bonan parolkapablon en Esperanto (Laŭ la afabla informo de Fajszi Károly). La
Cseh-metodo bezonis instruiston kun aktora kapablo, tiu ĉi metodo bezonis nur unu
fervoran esperantiston.
3.5 La literaturo kiel ekzercotereno
La ĉefa agado de la Esperanto-movado inter la du mondmilitoj moviĝis al literatura
tereno. Kvankam estis pozitiva la raporto de la asista ĝenerala sekretario de la Ligo
de Nacioj pri la instruado de Esperanto, anstataŭ celhava traktado oni transdonis al
komisiono la demandon pri enkonduko de Esperanto. La intereso de esperantistoj
turniĝis al la literaturo unue por demonstri la taŭgecon de la lingvo, due por
kontentigi la bezonojn de la parolantoj.
3.6 La lingvoperado kaj la lingvolernado en la dua periodo
La lingvoperanto estas la instrumaterialo kaj la homo respektive. Tiuj kreas
ĉirkaŭaĵon, el kiuj estas rekonebla la komunikada intenco kaj el ĝi oni povas eltiri
la lingvan materialon. Tia alproprigo havas respegulan-krean karakteron.
4 La tria epoko: la teorio kaj la praktiko
4.1 La teknikaj rimedoj, la evoluo de la lingvoinstrua teorio
La lingvoinstruado post la dua mondmilito fariĝis amasa. Ankaŭ la teknikaj
kondiĉoj de la lingvoinstruado ŝanĝiĝis. Aperis teknikaj rimedoj: sonregistrado,
bilda prezento kaj la komputilo ebligis la registradon kaj la reuzon de la lingva scio de
la instruisto, kontraste al la ĝistiamaj metodoj baziĝintaj sur la scio de la instruisto
kaj skribo.
4.11. La aktuala situacio
Ni posedas multajn rimedojn por instrui Esperanton. Sen celi kompleecon mi listigas
kelkajn:
- 70-mil vorta hungara-Esperanta vortaro en presita kaj en diĝita formoj
- La firmao Transparent Language pretigis la instrupogramon por Esperanto. Ĝi estas
tia, kia estas programo por iu el la aliaj 101 lingvoj.
- Oni povas aĉeti la Esperanta version de Mazi de BBC. Oni aplikas ĝin multloke.
- Pretiĝis la vidbenda instrumaterialo Esperanta: 'Esperanto, pasporto al la tuta
mondo'
- Ekzistas komputa Leksikono en Interretl
- Ekzistas libere pliampleksigebla enciklopedio en Interret
- Ekzistas hejmpaĝaro pri la edukado de Esperanto. Ĝi ebligas, ke lerngrupoj el la
tuta mondo kontaktu unu la alian, ili sidkutu pri temoj difinitaj de tempo al tempo. Ĝi
ebligas, ke instruistoj pridiskutu siajn metodojn.
4.2 La rolo de la lingvoinstruisto
La teknikaj rimedoj do ebligas, ke ni ricevu preta tion, kion niaj antaŭuloj devis
produkti kun multe da mono, tempo kaj peno. Nun jam ne estas limigo la
malproksimo. Ĝis nun la lernmaterialoj sufiĉe kostis, sed nun jam oni povas
produkti ili propramane. La kurson de bona instruisto oni povas registri sur sonbendon
aŭ vidbendon kaj tiel oni povas multe pli efike lerni. Kio do estu nia instrua strategio
en tiu ĉ situacio? Kiuj estas la veraj bezonoj, kiujn ni devas kontentigi? La emfazo
nun estas sur la bezonoj de la individuo.
4.3 Kion bezonas la lingvolernanto?
- memevoluigo (la personevoluiga efiko dde la linvoscio)
- informakiro (ekkono de vivmanieroj, turismo)
- komunuma travivaĵo (kongresoj, kluboj)
- scienca agado (fakaj konferencoj ekzemple kadre de AIS)
La hungaria situacio estas speciala, nome ĉe ni Esperanto povas esti studobjekto en la
abiturienta ekzameno, ĝi alportas kelke da plusaj poentoj en la priakcepta ekzameno
de superaj lernejoj, ĝi estas multloke akceptata por plenumi la postulon de
diplomiĝo aŭ kandidatiĝo. Tiel Esperanto fariĝis parto de nia socia vivo.
4.4 La instrua ĉirkaŭaĵo farita de la tekniko
En la nova situacio jam ne la instruisto diras al la lernanto, kiel alproprigi la lingvon,
sed mem la lernanto povas zorgi pri sia lingvolernado. La rimedoj menciitaj permesas,
ke la lernanto regulu la informojn alfluantaj al ŝ/li. Oni povas haltigi la
magnetofonon, registri la lingvolecionon kaj poste pli atente aŭskulti la parolon de la
instruisto. Aŭ oni povas mem elekti el Interreto, kio estas interesa en tiu momento.
4.5 La rakonto estas motiviga rimedo
Oni povas kunvivi kun la rolantoj de iu pretende verkita rakonto, la rolantoj donas sian
ĉirkaŭaĵon. Oni volonte relegas la rakonton, tiel oni povas akiri pli bonan scion.
4.6 La lingvolernanto estas la ĉefrolanto de sia historio
Eble tiam estas la plej interesa iu rakonto, se la lernanto prenas ĝin sian propra
vivhistorio. Nun tie ĉi mi parolas pri la rakonto en larĝa senco. Ni prenu tiel la
rakonton, ke la lernanto mem verkas sian vivhistorion.
4.5.1 Unua rakonto: lingvolernado, amikado, vojaĝo
La babila kanalo donas tian eblecon. Mi konigas un el la sukcesa programo:
- komenco de lingvolernado en aprilo, kontakto kun alilandaj esperantistoj post kelke
da tagoj
- en somero junulara tendaro (ne lingvotendaro!)
- tradukado de la ŝatata romano en Esperanton, poste por kontrolo oni povas rigardi la
tradukon en la Reto
- ĉiutaga babilado en Interreto kun la amikoj akiritaj en la tendaro
- en novembro sukcesa supera ŝtata ekzameno
Mi aldonas al la vera historio, ke estas speciala metodo kiel lerni en Interreto. Tion la
instruisto ja devas apliki. La avantaĝoj, kiujn la babila kanalo donas en Interreto:
laŭdezira eniĝo en la komunikan procezon, la envenanta informo ne estas tro rapida
kaj estas reguligebla, oni povas fari komunan celon kun la interparolanta partnero, ktp.
4.6.2 Dua rakonto: Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo
Oni povas ofte legi en la esperanta gazetaro, ke iu entreprenas tuteŭropan aŭ ĉirkaŭmondan vojaĝon kaj serĉas gastigantajn lokojn pli malpli konvenan al la
planita vojo. La vojaĝantoj poste raportas pri siaj travivaĵoj, kie ĝuste ili estas, kion
ili faras.La lingvolernantoj povas sekvi tiujn rakontojn, kio donas tre bonan motivigon
lor lerni la lingvon.
4.7 La lingvoperado kaj la lingvolernado en la tria periodo
La lingvoperanto estas mem la realo. La rolo de la instruisto estas kapabligi la
lernanton uzi la akireblajn fontojn. La lingvoalproprigado estas mem la partopreno en
la praktiko.
5 La dezirata lingvoscio
Laŭ la diritaj konturiĝas la dezirata lingvoscio kaj la lingvolernado konforma al ĝi
en la diversaj epokoj. Ni povas resumi jene:
5.1 Respegula-reprodukta, oni lernas laŭ ekzemploj. Oni instinkte rekonis la veran
proprecon de Esperanto, la gravecon de la kombinado de liberaj morfemoj, oni
klopodis pri ĝia montrado.
5.2 Respegula-krea. La instruistoj eksplicite instruas, ekzercigas la kombinadon de
la memstaraj morfemoj.
5.3 Praktikado. La transpreno de la povitivaj trajtoj de la pli fruaj metodoj. En la
praktiko mem la lernanto povas difini sian lernan strategion, povas reguligi la instruan
fonton. Tiel oni akiras la aktivajn frazkrean kaj vortkrean kapablojn necesaj por la plua
evoluo. Se ni volas kompari tiun kapablon kun la rezultoj akiritaj de aliaj fremdaj
lingvoj, ni povas konstati, ke lernanto post la alproprigo de reletive malmulte da vortoj
ricevas eblecon de altnivela produkta kapablo.
Literaturo
Baghy, Julio (1982). La verda koro. Budapest: HEA
Cseh, Andreo (1929). Baza Cseh-kurso. Den Haag: IEI, 1992 (8-a eldono).
Frank, H., (1993). Mallonga enkonduko en la kibernetikan pedagogion / Kurze
Einführung in die kybernetische Pädagogik. Praha: Akademia Libroservo.
Haszpra, Ottó (2001). Az eszperantó hármas haszna. [Triopa utilo de Esperanto] in:
Magyar Tudomány, 2001/2
Pinto, M.A &. Corsett, R. (2001). Imparare l'esperanto e migliorare le capacita di
riflettera sull'italiano. Un'esperienza al livello dei scuola media. Roma: Rivista de psicolinguistica applicata, 2001/2